Изменить стиль страницы

HUNDO KAJ KAMPULO

Kampulo unu tre shparema,
Sufiche richa kaj ordema,
Invitis Hundon por gardad',
Por pan-bakad'
Kaj krome por gharden-laboro.
"Ho, tio estas ja malver'! "
Leganto diros: "Trompas la autoro
Sen tuta honto kaj honoro.
Gardado estas hund-afer',
Sed chu la hundo bakas panon
Au plantas en gharden' rafanon?"
Leganto! Certe pravas vi,
Sed nur alion celas mi.
Do nia Hund' konsentis pri kondicho
Kaj pri salajro en triobla kvant'!
Jen la Kampulo, tute en felicho,
Sin movis al forir' — sed post vetur'
Lin frapis nur terur'.
Koleras li kaj ghemas en chagreno.
Legom' sekighis plene en ghardeno,
Forestas pano, kaj al kort'
Shtelistoj venis kun perfort'.
Insultas li la Hundon plej malbone,
Sed nia Hund' pravigas sin rezone:
Malhelpis al bakad' gharden-labor',
Legomojn ghi ne zorgis tute,
Char garda serv' lacigis absolute;
Kaj la friponoj shtelis al sinjor',
Char estis pan-bakad' en tiu hor'.