Изменить стиль страницы

BUBO KAJ VERMO

Ne trovos vi felichon en perfid'!
Malgajnas perfidul' en sia fi-oflco.
Li perdas kun facil' la kredon de konfid'
Kaj trafas lin mizer', en la unua vico.
Kampulon petis Verm' humile, kun modest',
Allasi al gharden' por vivi en honest'.
Li vivos tie, certe, lau konveno.
Ne tushos fruktojn li, — manghetos nur
Foliojn, kelkajn flavajn lau natur'.
Rezonas la Kampul': "Ne estas ghi terur',
Libera lok' sufichas en ghardeno;
Do vivu Vermo en trankvil'.
Chu povas esti malprofito grava
Pro iu folieto flava?"
Permesis li kaj Vermo kun facil'
Sur brancho trovis spacon por azil'.
Ghi vivas tie tute senmizere,
Kaj tamen tre modere.
La bela Suno-Regh' origas fruktojn jam;
La fruktoj en gharden' por la okul' plezuras;
Jen pomo ronda, rugha kiel flam',
Sur brancho pendas kaj maturas.
Allogas Bubon ghi per sia placha bel'.
La pomo luksas kvazau bel-juvel',
Sed malproksima estas cel':
Sur arbon rampi Bubo ne kuraghas,
Por skui ghin — li ne sufiche aghas, —
Ne scias li rimedojn en shtelad'.
Subite por afer' aperis kamarad'.
Ghi estis simpla Verm' kaj diras ghi al Bubo:
"Pereos tiu pomp', neniu estas dubo;
Rikoltos la Kampul' la fruktojn ghis vesper'.
Mi tamen helpos vin volonte, kun sincer'.
Malgrandan pagon donu por afer':
Dekoblon prenu vi, por mi sufichos
Parteto nur, — kaj plene mi felichos.
Dum tuta mia viv' mi manghas kun moder'."
Konsentis Bubo al amik-propono,
Komencis Vermo helpi lau bezono.
Momente segis ghi la pomon for.
Sed kion Verm' ricevis por labor'?
Apenau pomo falis sen-detene,
La Bubo manghis ghin entute, kun rapid',
Kaj kiam Verm' alrampis por profit',
Dispremis Bubo ghin sen zorgo kaj medit', —
Kaj Vermo kun la pom' pereis senrevene.