Изменить стиль страницы

Solla konsentis kun mi, kaj ni decidis fuĝi el Tark en tiu sama nokto, tiel baldaŭ, fakte, kiel mi povus trovi kaj seli miajn toatojn. Ni aranĝis, ke Solla rajdos sur unu, kaj mi kaj Deja Toris sur la alia; ĉiu portos kun si sufiĉe da manĝo kaj trinko por du tagoj, ĉar por tia longa distanco oni ne povos trorapidigi la bestojn.

Mi instrukciis al Solla, ke ŝi kun Deja Toris sekvu unu el la malmulte frekventataj avenuoj al la suda limo de la civito, kie mi atingos ilin kun la toatoj kiel eble plej baldaŭ.

Ili lasis min por kolekti la bezonotajn nutraĵon, silkojn kaj peltojn, kaj mi iris kviete al la malantaŭaĵo de la unua etaĝo, kie niaj bestoj moviĝis maltrankvile, laŭ sia kutimo, antaŭ ol kuŝigi.

En la ombroj de la konstruaĵoj, kaj ekstere sub la radioj de la Marsaj lunoj, paŝadis granda aro da toatoj kaj zitidaroj, zitidaroj elgruntantaj siajn gorĝsonojn, toatoj foje eligantaj fajfkrion, kiu signas la preskaŭ kutiman kolerstaton de tiuj bestoj. Kiam ili ekflaris min ili iĝis pli moviĝemaj, kaj iliaj malbelaj krioj pliintensiĝis. Ja estis danĝere eniri toatejon sola kaj dumnokte; unue, ĉar ilia kreskanta bruemo povus averti la apudajn militistojn, ke io misa okazas, ankaŭ, ĉar en iu ajn momento iu granda virtoato povus decidi, ke ĝi kondukos amaskuregon al mi.

Ne dezirante inciti ilin hodiaŭ nokte, kiam multo dependis de sekreteco kaj rapideco, mi premis min al la ombroj de la konstruaĵoj, preta en iu ajn momento salti en la sendanĝerecon de apuda pordo aŭ fenestro. Tiel mi iris silente al la pordegoj, kiuj donis aliron al la strato, malantaŭe de la korto, kaj alproksimiĝante al la elirejo mi vokis mallaŭte miajn du bestojn. Multege mi dankis al la Providenco, kiu donis al mi la antaŭvidemon gajni la amon kaj fidon de tiuj du sovaĝaj, mutaj bestoj, ĉar baldaŭ de la malproksima flanko de la korto du grandaj formoj perfortis la vojon al mi tra la montegoj da besta karno.

Ili venis tute proksimen al mi, frotante siajn nazojn kontraŭ mia korpo, kaj nazserĉante la frandaĵojn, per kiuj mi kutime regalis ilin. Malfermante la pordegojn mi ordonis al la grandaj bestoj, ke ili eliru. Sekvante ilin glite, mi fermis la pordegojn malantaŭ mi.

Mi ne tuj selis aŭ ekrajdis la bestojn, sed iris kviete en la ombroj de la konstruaĵoj al nefrekventata avenuo kondukanta al la loko, kie laŭaranĝe mi renkontiĝos kun Deja Toris kaj Solla. Senbrue kiel senkorpaj spiritoj, ni iris ŝtele tra la senhomaj stratoj, sed mi spiris libere nur kiam ni povis jam vidi la ebenaĵon ekster la civito. Mi estis certa, ke Solla kaj Deja Toris ne havos malfacilaĵon, atingante nian renkontejon neviditaj, sed pri mi mem, kun miaj grandaj toatoj, mi ne estis certa; ne estis kutimo de militistoj post mallumiĝo forlasi la civiton, fakte, ne estis loko proksime al kiu ili povus iri.

Mi bone atingis la renkontejon, sed ĉar Deja Toris kaj Solla ne estis tie, mi kondukis miajn bestojn en la enirejon de unu el la grandaj konstruaĵoj. Mi supozis, ke eble iu kunloĝantino parolis kun Solla kaj tiel malfruigis ilin, kaj mi ne sentis maltrankvilon ĝis pli ol horo pasis sen signo pri ili. Post plua duonhoro mi tamen iĝis timplena.

Subite la sonoj de alvenanta areto da homoj rompis la silenton de la nokto; kaj laŭ la bruo mi sciis, ke ne temas pri fuĝintoj ŝtelirantaj al libereco. Baldaŭ ili estis proksimaj al mi, kaj el la ombroj de la enirejo mi vidis dudekon da rajdantaj militistoj. Preterpasante, ili lasis fali vortojn, kiuj suprenigis mian koron en mian kapon.

”Li sendube aranĝis renkonti ilin proksime de la civita limo, tial…” Pluon mi ne aŭdis; sed tio jam aŭdita sufiĉis. Oni do eltrovis nian planon, kaj la eblecoj por nia fuĝo, de nun ĝis la terura fino, ja estus malgrandaj. Mia sola espero nun estis retroiri nerimarkate al la loĝejo de Deja Toris kaj eltrovi pri ŝia sorto. Tamen kiel fari tion, ŝarĝita de du grandaj toatoj, nun kiam la tuta civito scias pri mia fuĝo, tio ja estis problemo.

Subite venis al mi ideo, kaj agante laŭ mia scio pri la konstruo de la domoj de la antikvaj Marsaj civitoj, kun malplena korto en la centro de ĉiu kvadrato, mi palpe trovis vojon tra la mallumaj ĉambroj, per vokoj sekvigante la toatojn post mi. Estis malfacile por ili, trairi iujn pordotruojn, sed ĉar la ĉefaj domoj de la civitoj estis iom grandskale konstruitaj, ili fine povis trasintordi, kaj tiel ni fine atingis la internan korton, kie mi trovis, kiel mi atendis, la kutiman tapiŝon de muskosimila vegetaĵo, kiu estus por ili manĝaĵo kaj trinkaĵo, ĝis mi povos revenigi ilin al ilia propra enfermaĵo. Mi estis certa, ke ili estos kontentaj kaj trankvilaj en ĉi tiu loko, kaj ekzistis nur tre malgranda ebleco, ke oni trovos ilin, ĉar la verdaj homoj ne multe emas eniri tiujn eksterurbajn konstruaĵojn, kutime loĝatajn de la solaj vivantaĵoj kapablaj timigi ilin — la grandaj blankaj simiegoj de Barsumo.

Foriginte la selaĵojn, mi kaŝis ilin post la malantaŭa enirejo de la konstruaĵo, tra kiu ni eniris la korton, kaj liberiginte la bestojn, rapide trovis mian vojon transen al la korto, ĝis la malantaŭo de la transaj konstruaĵoj, kaj poste al la pretera avenuo. Atendinte en la pordejo de la konstruaĵo ĝis mi estis certa, ke neniu estas alvenanta, mi rapidis al la kontraŭa flanko kaj iris tra la unua pordo ĝis la korto; tiel, transirante korton post korto kun nur tiu malgranda ebleco, ke oni rimarkos min, kiun necesigis la transiro de la avenuoj, mi trovis mian vojon al la korto malantaŭ la loĝejo de Deja Toris.

Ĉi tie, kompreneble, mi trovis la bestojn de la militistoj loĝantaj en la apudaj konstruaĵoj, kaj se mi enirus, mi povus renkonti la militistojn mem. Feliĉe por mi, ekzistis pli sendanĝera vojo por mi al la supra etaĝo, kie Deja Toris devus esti trovebla. Decidinte laŭeble kiu estas la konstruaĵo loĝata de ŝi (ĉar neniam antaŭe mi rigardis ilin de la korta flanko), mi servis min de mia relative granda forto kaj facilmoveco, kaj saltis supren ĝis mi tenis la sojlon de duaetaĝa fenestro, kiun mi kredis esti je la malantaŭo de ŝia ĉambraro. Tiel tirinte min en la ĉambron, mi iris ŝtele al la antaŭo de la konstruaĵo.

Nur kiam mi atingis la pordon de ŝia ĉambro, mi konstatis pro iuj voĉoj, ke personoj okupas ĝin.

Mi ne tuj enkuris la ĉambron, sed aŭskultis ekstere, por certigi min, ke tio ja estas Deja Toris, kaj mi povas sendanĝere eniri. Mi bone agis, ĉar tio, kion mi aŭdis, estis la gorĝsonoj de viroj, kaj la vortoj donis averton. La parolanto estis ĉefulo, ordonanta al kvar el siaj militistoj.

”Kaj kiam li revenos al ĉi tiu ĉambro,” li estis diranta, ”kion certe li faros, kiam li trovos, ke ŝi ne renkontas lin ĉe la civita limo, vi kvar saltos sur lin kaj senarmigos lin.

Necesos la kuna forto de vi ĉiuj, se oni povas kredi la raportojn el Korad pri li. Kiam li estos katenita, portu lin al la kavernaj karceroj sub la loĝejo de la jedako, kaj ĉenligu lin, por ke Tal Hajus povu trovi lin, kiam li volas.

Lasu lin paroli al neniu, kaj al neniu donu enirpermeson.

Ne estas eble, ke la knabino revenos, ĉar jam nun ŝi estas certe en la brakoj de Tal Hajus; ĉiuj ŝiaj praavoj havu kompaton por ŝi, ĉar Tal Hajus havos neniom. La eminenta Sarkoja bone laboris ĉi nokte. Nun mi foriras; kaj se vi malsukcesos kapti lin, kiam li venos, mi rekomendos viajn kadavrojn al la malvarma brusto de la rivero Iss.”