Изменить стиль страницы

Frue en la posttagmezo ni eniris la grandan centran placon. Oni ne aklame salutis la revenintan ekspedicion.

Homoj kiuj okaze estis en la proksimeco elparolis la nomojn de militistoj aŭ virinoj, kiujn ili rekte renkontis, laŭ la formala maniero de sia speco, sed kiam oni eltrovis, ke ĉeestas du kaptitoj, la intereso estis pli vigla, kaj Deja Toris kaj mi iĝis centraj punktoj de demandantaroj.

Baldaŭ oni asignis nin al novaj loĝejoj, kaj ni dediĉis la ceteron de la tago por orientiĝo al niaj ŝanĝitaj cirkonstancoj.

Mia hejmo nun troviĝis sur avenuo kondukanta en la placon de la sudo, la ĉefvojo laŭ kiu ni marŝis de la civitaj pordegoj. Mi troviĝis sur la plej malproksima flanko de la placo, kaj havis tutan konstruaĵon por mi.

La sama grandioza arkitekturo, kiu estis karakteriza en Korad, estis tie ĉi rimarkebla, sed eĉ pli bela. Mia loĝejo estus taŭga por la plej eminenta imperiestro de Tero, sed por ĉi tiuj strangaj homoj nenio estis rimarkinda pri ĝi krom la grandeco, ankaŭ la grandeco de la unuopaj ĉambroj. Ju pli granda, des pli dezirinda; tial Tal Hajus okupis la plej grandan konstruaĵon en la civito, tute netaŭgan por loĝado. Lorkas Tomel okupis la duan plej grandan, la trian okupis iu ”jed” de malpli alta rango, kaj tiel plu ĝis la plej malalta el la kvin ”jedoj”. La militistoj okupis la konstruaĵojn kun la ĉefuloj, al kies sekvantaroj ili apartenis, aŭ, se ili preferis, ili trovis loĝejon inter la miloj da neloĝataj konstruaĵoj en sia propra kvartalo de la urbo; al ĉiu komunumo oni asignis iun parton de la civito, kaj ĉiu devis loĝi laŭe, krom la jedoj, kiuj kune okupis konstruaĵojn alrigardantaj la placon.

Kiam mi fine ordigis mian domon, pli ĝuste, konstatis ke oni ordigis ĝin, preskaŭ estis tempo de sunsubiro, kaj mi elrapidis kun la celo trovi la lokon de Solla kaj ŝiaj gardatoj, ĉar mi forte intencis paroli kun Deja Toris, por impresi ŝin pri la neceso repaciĝi kun mi almenaŭ ĝis mi trovos rimedojn por ebligi ŝian fuĝon. Vane mi serĉis ĝis la supra rando de la granda ruĝa suno estis malaperonta post la horizonto. Subite mi vidis la malbelan kapon de Ula rigardanta el fenestro de dua etaĝo en ĝuste la sama strato kiel mia loĝejo, kvankam pli proksima al la placo.

Ne atendante inviton, mi kuregis supren laŭ la serpentanta ŝtuparo, kiu kondukis al la dua etaĝo. Enirante grandan ĉambron en la antaŭa parto de la konstruaĵo, mi renkontis la saluton de la freneze feliĉa Ula, kiu ĵetis sin al mi tuj, preskaŭ renversante min. Ĝi tiel ĝojis vidi min, ke ĝi preskaŭ ŝajnis manĝonta min; ĝia kapo fendiĝis de orelo ĝis orelo, montrante la tri vicojn da dentoj en ĝia kobolda rido.

Kvietigante ĝin per ordono kaj kareso, mi rapide rigardis tra la alvenanta mallumo por signo de Deja Toris, poste, ne vidante ŝin, mi kriis ŝian nomon. Respondanta murmuro venis el la malproksima angulo de la ĉambro, kaj per du rapidaj paŝoj mi staris apud ŝi. Ŝi kaŭrsidis inter siaj silkoj kaj peltoj sur antikva skulptita seĝo.

Mi atendis, kaj ŝi leviĝis al sia plena alto, rigardis min rekte en la okulojn kaj diris: ”Kion volas Dotar Sojat, Tarkano, de Deja Toris, sia kaptitino?”

”Deja Toris, mi ne scias, kiel mi kolerigis vin. Neniel estis mia deziro, iel dolorigi aŭ ofendi vin, kiun mi esperis protekti kaj komfortigi. Neniel rilatu kun mi, se tiel vi volas, sed ke vi devas helpi al mi efektivigi vian fuĝon, se eblas, tion mi ne petas, tion mi ordonas. Kiam denove vi estos en sekureco ĉe la kortego de via patro, vi povos sinteni al mi laŭvole, sed de nun ĝis tiu tago mi estas via mastro, kaj vi devas obei kaj helpi min.”

Ŝi rigardis al mi longe kaj intenceme, kaj mi kredis, ke ŝi malpli severas kontraŭ mi.

”Mi komprenas viajn vortojn, Dotar Sojat,” ŝi respondis, ”sed vin mi ne komprenas. Vi estas stranga miksaĵo de infano kaj viro, de besteco kaj nobleco. Mi tre volas, ke mi povu legi vian koron.”

”Rigardu malsupren al viaj piedoj, Deja Toris; ĝi kuŝas tie nun, kie ĝi kuŝis de post tiu alia nokto en Korad, kaj tie ĝi kuŝos, pulsanta ĉiam por vi sola, ĝis la morto mem haltigos ĝin.”

Ŝi ekpaŝis al mi, kun la belaj manoj etenditaj laŭ gesto strange serĉanta.

”Kion vi volas diri, Johano Carter?” ŝi flustris, ”kion vi diras al mi?”

”Mi diras al vi tion, kion mi promesis al mi ne diri al vi, almenaŭ ne antaŭ ol vi liberiĝos de la verdaj homoj, tion, kion laŭ via sinteno al mi dum la lastaj dudek tagoj mi kredis neniam dirota al vi. Mi diras, Deja Toris, ke mi estas via, korpe kaj anime, por servi al vi, por batali pro vi, por morti por vi. Nur unu peton mi faras, ke vi faru neniun signon, aŭ kondamnan aŭ aproban, pri miaj ĵusaj vortoj, antaŭ ol vi estos sekura inter via propra popolo.

Kiaj ajn viaj sentoj pri mi, ili ne influiĝu de dankemo; kion ajn mi faras por servi al vi estas motivita nur de sinservemo, ĉar mi havas plezuron, servante vin.”

”Mi submetos min al via volo, Johano Carter, ĉar mi komprenas vian motivon, kaj mi akceptas vian servadon ne pli volonte, ol mi obeos viajn ordonojn. Dufoje mi maljustis al vi en miaj pensoj, kaj denove mi petas vian pardonon.”

La eniro de Solla malhelpis pluan intimparolon. Ŝi estis tre maltrankvila, malsimile al sia kutimo.

”Tiu aĉega Sarkoja denove estis ĉe Tal Hajus,” ŝi kriis, ”kaj laŭ onidiroj de la placo, mankas espero por vi ambaŭ.”

”Kion ili diras?” demandis Deja Toris.

”Ke oni ĵetos vin al la sovaĝaj hundoj en la granda areno, tiel baldaŭ, kiel la hordoj kunvenos por la ĉiujaraj ludoj.”

”Solla,” mi diris, ”vi estas Tarkano, sed vi malamas kaj abomenas la morojn de via popolo tiom, kiom ni. Ĉu vi ne akompanos nin en unu grandega provo por fuĝi? Certe Deja Toris povas proponi al vi hejmon kaj protekton ĉe sia propra popolo, kaj via sorto tie ne povas esti pli malbona ol inter ĉi tiuj homaĉoj.”

”Jes,” kriis Deja Toris, ”venu kun ni, Solla! Vi fartos pli bone inter la ruĝaj homoj de Heliumio ol tie ĉi. Kaj mi povas promesi al vi ne nur hejmon inter ni, sed tiun amon, kiun via temperamento avidas, kiun la moroj de via raso rabas de vi. Venu kun ni, Solla! Ni povus iri sen vi, sed via sorto estus terura, se ili kredus vin helpinto al nia forkuro. Mi scias, ke ne pro timo vi venos kun ni, sed ni ja deziras vin kun ni, ni deziras venigi vin en landon de suno kaj feliĉo, inter popolo, kiu komprenas la amon, la simpation, la dankemon. Diru, ke jes. Solla, diru jes!”

”La granda akvovojo kondukanta al Heliumio sude foras je nur ok dek kilometroj,” murmuris Solla, duone al ŝi, ”rapida boato povus atingi ĝin en tri horoj. Poste Heliumio malproksimas je nur ok cent kilometroj, intere estas precipe regionoj maldense loĝataj. Ili scius, kaj sekvus nin. Ni povus kaŝi nin kelktempe inter la grandaj arboj, sed ne ekzistas granda ebleco eviti ilin. Ili sekvus nin eĉ ĝis la pordegoj de Heliumio, kaj je ĉiu paso mortigus kaj mortigus. Vi ne scias, kiel aĉaj ili estas.”

”Ĉu ne ekzistas alia vojo al Heliumio?” mi demandis.

”Ĉu vi ne povas fari al ni malgrandan landkarton pri la travojaĝota regiono, Deja Toris?”

”Jes,” ŝi respondis. Preninte grandan diamanton el sia hararo, ŝi desegnis sur la marmora planko la unuan landkarton de Barsumo, kiun mi iam vidis. Ĉiudirekten sur ĝi disiĝis longaj rektaj linioj, foje kurantaj paralele, foje konverĝantaj al granda cirklo. Ŝi klarigis, ke la linioj estas akvovojoj, la cirkloj estas civitoj; unu el ĉi tiuj, en la nordokcidento, ŝi montris, estas Heliumio. Aliaj civitoj estis pli proksimaj, sed ŝi diris, ke ŝi timas eniri, ĉar ili estas plejparte malamikaj al Heliumio.

Fine, studinte la landkarton detale, en la lunlumo kiu nun inundis la ĉambron, mi montris al akvovojo malproksime en la nordo, kiu ŝajnis ankaŭ kondukanta al Heliumio.

”Ĉu tio ne trafas la teritorion de via avo?” mi demandis.

”Jes,” ŝi respondis, ”sed ĝi troviĝas norde je tricent kilometroj. Ĝi estas unu el la akvovojoj, kiujn ni transiris survoje al Tark.”

”Ili neniam suspektus, se ni provus atingi tiun malproksiman akvovojon,” mi respondis, ”ĝuste tial, miaopinie, ĝi estas nia plej bona vojo por fuĝo.”