Изменить стиль страницы

En la frumateno de la tago, kiam ni ekiris al Tark, estis klaraere kaj varme, kiel kutime sur Marso, krom dum la ses semajnoj, kiam la neĝo degelas ĉe la polusoj. Mi serĉis por Deja Toris en la amaso de forirantaj ĉaroj, sed ŝi turnis la ŝultron al mi, kaj mi povis vidi la ruĝiĝon sur ŝiaj vangoj. Malsaĝe mi silentis, kiam eblis al mi pledi senscion pri mia kulpo, almenaŭ la gravecon de ĝi, kaj tiel efektivigi almenaŭ duonan reakordiĝon.

Mia devosento ordonis, ke mi prizorgu ŝian komforton, tial mi rigardis en ŝian ĉaron kaj rearanĝis ŝiajn silkojn kaj peltojn. Farante tion, mi rimarkis kun terursento, ke ŝi estas ligita per ĉenaro sur la maleolo al la flanko de la ĉaro.

”Kion signifas tio?” mi kriis al Solla.

”Sarkoja opiniis, ke plej bone estos fari tion,” ŝi respondis, montrante per la vizaĝesprimo sian malaprobon pri la faritaĵo.

Ekzamenante la ĉenaron mi vidis, ke ĝi estas fiksita per granda risorta ŝloso.

”Kie estas la ŝlosilo. Solla? Donu al mi.”

”Sarkoja portas ĝin, Johano Carter,” ŝi respondis.

Mi turnis min sen plua parolo kaj iris al Tars Tarkas, al kiu mi fortege esprimis min kontraŭ la nenecesaj kaj kruelaj humiligoj, kiujn oni trudadas al Deja Toris.

”Johano Carter,” li respondis, ”se iam vi kaj Deja Toris fuĝos, tio okazos dum tiu ĉi vojaĝo al Tark. Ni scias, ke vi ne fuĝos sen ŝi. Vi montris, ke vi estas bravega batalanto, kaj ni ne volas kateni vin, do, ni tenas vin ambaŭ per la plej facilaj rimedoj, kiuj samtempe estos sekuraj. Mi finis paroli.”

Mi konstatis tuj la konsekvecon de lia argumento, kaj sciis, ke estus senutile kontraŭbatali lian decidon, sed mi petis, ke oni forprenu de Sarkoja la ŝlosilon, kaj ordonu al ŝi estonte ne ĝeni al kaptitinon.

”Tiom, Tars Tarkas, faru por mi, reciproke por tiu amikeco kiun, konfesinde, mi sentas por vi.”

”Amikeco?” li respondis. ”Ne ekzistas tia afero, Johano Carter. Tamen, via volo estu. Mi ordonos al Sarkoja, ke ŝi ne plu genu la knabinon, kaj mi mem gardos la ŝlosilon.”

”Krom se vi volas, ke mi mem akceptu la respondecon,” mi diris, ridetante.

Li rigardis al mi longe kaj intenceme antaŭ ol paroli.

”Se vi donus al mi vian honorvorton, ke nek vi nek Deja Toris provos fuĝi ĝis post kiam ni atingos la kortegon de Tal Hajus, vi povus ricevi la ŝlosilon kaj ĵeti la ĉenaron en la riveron Iss.”

”Pli bone estos, se vi mem gardos la ŝlosilon, Tars Tarkas,” mi respondis.

Li ridetis, kaj plu ne parolis, sed tiun nokton, kiam ni haltis por tranokti, mi vidis lin malligi per propraj manoj la katenojn de Deja Toris.

Malgraŭ lia tuta malvarma kruelemo, troviĝis en Tars Tarkas trajto homeca, kiun li ĉiam penis subpremi. Ĉu ĝi estis restaĵo de ia homa instinkto, reveninta de ia praavo por hanti lin pri la abomeneco de la moroj de lia popolo? Kiam mi iris al la ĉaro de Deja Toris, mi pasis apud Sarkoja, kaj ŝia nigra, veneneca rigardo al mi estis ja la plej dolĉa el balzamoj. Kiom ŝi malamis min! Post kelkaj minutoj mi vidis ŝin parolanta kun iu militisto nomata Zad — grandstatura, fortika krudulo, kiu tamen neniam sukcesis mortigon inter la ĉefuloj, kaj tial estis ankoraŭ omad, tio estas, viro kun nur unu nomo; duan nomon li povis gajni nur kune kun la metalo de iu ĉefulo. Tio estis la moro, per kiu mi rajtis elekti el la nomoj de la du ĉefuloj mortigitaj de mi; fakte, iuj militistoj jam nomis min Dolar Sojat, kunigante la du familiajn nomojn de la mortigitoj.

Dum Sarkoja parolis kun Zad, li kelkfoje rigardis al mi, dum ŝajne ŝi volis forte persvadi lin al ia agado. Tiutempe mi malmulte atentis la aferon, sed la postan tagon mi havis bonan kaŭzon por rememori, kaj konstati la profundecon de la malamo de Sarkoja, kaj la ekstremaj rimedoj, kiujn ŝi kapablas uzi por venĝi sin kontraŭ mi.

Deja Toris denove emis eviti min en tiu vespero; malgraŭ tio, ke mi diris ŝian nomon, ŝi nek respondis, nek konfesis per plej eta palpebrumo, ke ŝi konstatas mian ekziston. En tiaj cirkonstancoj mi agis kiel agus plej multaj amantoj; mi provis komunikiĝi kun ŝi per komuna intimulo. Mi alparolis al Solla en alia parto de la tendarejo.

”Kio estas pri Deja Toris? Kial ŝi rifuzas paroli al mi?”

Solla mem ŝajnis perpleksata, kvazaŭ tiaj strangaj sintenoj de du homoj estus tute ekster ŝia kompreno, kiel fakte ili ja estis.

”Ŝi diras, ke vi kolerigis ŝin, kaj nur tion ŝi konsentas diri, krom ke ŝi estas filino de jedulo, kaj nepino de jedakulo, kaj tamen estas humiligita de ulaĉo, kiu ne povus poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino.”

”Kaj kio estas sorako, Solla?” mi demandis post iom da pripenso pri ŝia raporto.

”Eta besto, tiel granda kiel mia manplato, por la ruĝaj Marsaninoj ili estas ludbestoj.”

Ne kapabla poluri la dentojn de la sorako de ŝia avino! Evidente estis, ke Deja Toris tre malalte taksas min; tia estis mia penso. Cetere, la parolturno ridigis min; ĝi tiel similis nian frazon, ”ne taŭga eĉ por poluri ŝiajn ŝuojn,” ke mi sentis nostalgion. Kaj subite ekestis en mia menso pensaro tute nova. Mi komencis scivoli, kion miaj propraj familianoj faras en la hejmo. Dum multaj jaroj mi ne renkontis ilin. En la ŝtato Virginio troviĝis familio kun la nomo Carter, kiu estis parenca al mi; oni diris, ke mi estas praonklo ilia. Ie ajn mi povis bone ŝajnigi min, laŭ aĝo, inter dudek kvin kaj tridek, kaj tio ŝajnis al mi ĉiam kiel eble plej malkongrua, esti praonklo, ĉar miaj pensoj kaj sentoj estis kvazaŭ de knabo. En la familio estis du infanetoj, kiujn mi tre amis, kiuj siavice kredis, ke en la tuta mondo neniu estas tiel ŝatinda, kiel ilia onklo Joĉjo; mi povis vidi ilin klare, dum mi staris tie sub la lunlumita ĉielo de Barsumo, kaj mi sopiris al ili, kiel neniam antaŭe mi sopiris al ajnaj homoj. Laŭ temperamento vagulo, mi neniam estis plene kompreninta la veran signifon de la vorto ”hejmo”, sed la grandega salono de la familio Carter estis ĉiam simbolinta por mi ĉion, kion mi povis kompreni pri hejmeco, kaj nun mia koro turnis sin al ĝi, for de la malvarmaj kaj malamikaj popoloj, inter kiuj mi trovis min.

Ja estas vere, ke ankaŭ Deja Toris malestimas min! Mi estas por ŝi ulaĉo ne taŭga eĉ por poluri la dentojn de la kato de ŝia avino.

Poste la humura flanko de la afero trafis mian menson, kaj ridante mi prenis miajn silkojn kaj peltojn kaj dormis sur la lunlumita tero la dormon de laca kaj sana militisto.

Ni ekiris en la proksima mateno je frua horo, kaj dum la marŝado haltis nur unufoje antaŭ la nokto. Nur du epizodetoj interrompis la tedan tagon. Ĉirkaŭ tagmezo ni vidis, malproksime je nia dekstro, ion kio evidente estas kovilo, kaj Lorkas Tomel ordonis al Tars Tarkas, ke li priesploru ĝin. Tiu ĉi grupigis dekon da militistoj, inkluzive de mi, kaj ni kuris transen al la velurtapiŝo de musko, ĝis la eta enfermaĵo.

Ja estis kovilo, sed la ovoj estis tre malgrandaj, kompare kun tiuj, kiuj estis elkoviĝantaj en la tempo de mia alveno sur Marson.

Tars Tarkas deiĝis de sia besto, kaj detale ekzamenis la enfermaĵon. Fine li anoncis, ke ĝi apartenas al la verdaj homoj de Varhun, kaj ke la cemento, per kiu oni faris la finan fermon, apenaŭ estas seka.

”Ili estas antaŭ ni je nur unutaga marŝado,” li elkriis, kun batalema lumo saltanta en la okuloj.

La laboro pri la kovilo ja ne okupis multan tempon. La militistoj rompis la eniron, kaj du el ili, enrampinte, baldaŭ per siaj mallongaj glavoj detruis ĉiujn ovojn. Resuri ĝinte sur niaj bestoj, ni rapide realiĝis al la kavalkado.

Dum ni rajdis, mi kaptis la okazon demandi al Tars Tarkas, ĉu la Varhunanoj, kies ovojn ni detruis, estas pli malgranda popolo laŭ staturo ol liaj Tarkanoj.

”Mi rimarkis, ke iliaj ovoj estas pli malgrandaj ol tiuj en via kovilo,” mi aldonis.

Li klarigis, ke la ovoj estis ĵus metitaj en la kovilon, kaj estus kreskintaj, same kiel ĉiuj verdMarsanaj ovoj, dum la kvin jaroj en la kovilo, ĝis la grando de tiuj, kiujn mi vidis dum mia unua tago sur Barsumo. Tio ja estis interesa, ĉar ĉiam estis enigme por mi, ke la verdMarsaninoj, kvankam grandstaturaj, povis krei la grandegajn ovojn, el kiuj venas infanoj altaj je pli ol metro. Fakte, la ĵus demetita ovo estas nur iom pli granda ol ordinara ansera ovo, kaj ĉar ĝi komencas kreski nur kiam ĝi estas trafita de la sunlumo, la ĉefuloj malmulte devas labori por porti centojn da ili, unuope, de la konservaj kavernoj ĝis la koviloj.