Изменить стиль страницы

Malgraŭ tio, ke la klarigo de Deja Toris pri tia mirinda fenomeno de Marsa milito min tre interesis, pli multe tuŝis min en la momento la problemo pri ilia traktado al ŝi. Ne estis suprize, ke ili tenas ŝin for de mi, sed tio ja kolerigis min, ke ili devigas ŝin al danĝera kaj severa laboro.

”Ĉu iam ili traktis vin kruele aŭ malhonorige, Deja Toris?” mi demandis, sentante, ke la varmega sango de miaj praavoj saltas en miaj vejnoj, dum mi atendis ŝian respondon, ”Nur en tre etaj aferoj, Johano Carter,” ŝi respondis, ”neniel dolorige, krom al mia memestimo. Ili scias, ke mi estas idino de dek mil jedakoj, ke eblas konstati la Union seninterrompan de mia deveno de la konstruinto de la unua granda akvovojo, kaj ili, kiuj ne konas eĉ siajn patrinojn, estas ĵaluzaj pri mi. En la koro ili abomenas siajn sortojn, kaj tial spitas min, kiu simbolas ĉion, kion ili ne havas, ĉion, kion ili plej avidas kaj ne povas akiri. Ni kompatu ilin, mia ĉefulo, ĉar eĉ se ili mortigos nin, ni povas doni al ili kompaton; ni estas pli grandanimaj ol ili, kaj ili scias tion.”

Se mi komprenus la signifon de tiuj vortoj, ”mia ĉefulo,” uzitaj de ruĝMarsanino al viro, mi ricevus la plej grandan surprizon de mia vivo, sed mi ne komprenis tiam, nek dum multaj monatoj poste. Jes, mi devis ankoraŭ multon lerni sur Barsumo.

”Jes, Deja Toris, verŝajne estos plej saĝe, se ni kliniĝos antaŭ nia sorto kiel eble plej bonmiene; tamen mi esperas, ke mi ĉeestos mem, kiam proksimfoje iu ajn Marsano, verda, ruĝa, bruna aŭ purpura, kuraĝaĉos eĉ kuntiri la brovojn je vi, mia princino.”

Deja Toris tenis la spiron pro miaj lastaj vortoj, kaj rigardis al mi per grandiĝintaj okuloj. Post stranga etrido, kiu donis sorĉajn kavetojn al la anguloj de ŝia buŝo, ŝi skuis la kapon kaj elkriis: ”Kia infano! Granda militisto, kaj tamen fuŝpaŝanta infaneto!”

”Kiel mi misparolis?” mi demandis, tre perpleksita.

”Iun tagon vi scios, Johano Carter, se ni vivos; sed mi ne rajtas klarigi al vi. Kaj mi, filino de Mors Kajak, filo de Tardos Mors, sen kolero mi aŭskultis,” ŝi parolmeditis.

Tiam ŝi ĵetis sin en unu el siaj gajaj, feliĉaj, ridaj humoroj, priŝercante min pri mia braveco kiel militisto de Tark, kontraste kun mia natura bonkoremo. ”Mi supozas, ke se akcidente vi vundus malamikon, vi portus lin al via hejmo kaj flegus lin al resaniĝo!”

”Ĝuste tion ni faras sur Tero, almenaŭ inter civilizitaj homoj.”

Tio denove ridigis ŝin. Ŝi ne povis kompreni la aferon, ĉar malgraŭ sia dolĉa kaj virineca bonkoremo, ŝi tamen estis Marsanino, kaj sur Marso la sola bona malamiko estas morta malamiko; ĉiu morta malamiko signifas tiom pli da dividotaĵo inter la vivantoj.

Mi tre scivolis, kion mi diris aŭ faris por tiel maltrankviligi ŝin antaŭ kelkaj momentoj, kaj tial mi provis persvadi ŝin al klarigo.

”Ne,” ŝi diris, ”sufiĉas, ke tiel vi parolis, kaj tiel mi aŭskultis.

Kaj kiam vi scios, Johano Carter, kaj se mi estos mortinta, kiel verŝajne mi estos antaŭ ol la pli malproksima luno ĉirkaŭiros ĉirkaŭ Barsumo ankoraŭ dek du foje, memoru, ke mi aŭskultis kaj ke mi ridetis.”

Ŝia tuta parolo estis galimatio por mi, sed ju pli mi petegis ŝin klarigi, des pli ŝi rifuzis, tiel ke fine mi senespere ĉesis.

Jam la tago cedis al nokto, kaj dum ni vagis laŭ la granda avenuo lumigita de la du lunoj de Barsumo, dum Tero rigardis al ni per siaj lumverdaj okuloj, ŝajnis kvazaŭ ni estas solaj en la universo. Kaj certe mi estis kontenta, ke tiel estis.

La malvarmo de la Marsa nokto estis trafanta nin, kaj forigante miajn silkojn mi ĵetis ilin sur la ŝultrojn de Deja Toris. Kiam mia brako momente restis sur ŝi, mi sentis tian vibron tra tuta mia korpo, kian kaŭzis al mi neniu alia homo. Kaj ŝajnis al mi, ke ŝi ete klinis sin al mi; sed pri tio mi ne povis esti certa. Mi certe sciis nur, ke kiam mia brako restis sur ŝia ŝultro pli longe ol necesis por ordigi la silkojn, ŝi ne fortiris sin, nek parolis. Kaj tiel, silente, ni promenis sur la surfaco de mortanta mondo, dum en la brusto de almenaŭ unu el ni naskiĝis tio, kio estas plej antikva, tamen ĉiam nova.

Mi amis sin. La tuŝo de mia brako sur ŝian nudan ŝultron komprenigis tion al mi, kaj mi sciis, ke dekomence mi amis ŝin, jam de la momento, kiam niaj okuloj renkonti ĝis tiun unuan fojon en la placo de la mortinta civito Korad.

Ĉapitro XIV. Duelo ĝismorta

Mia unua impulso emigis min deklari al ŝi mian amon, poste mi pensis pri la senpoveco de ŝia situacio, kaj ke mi sola povas malpezigi la ŝargojn de ŝia kaptiteco kaj protekti ŝin iomete kontraŭ la miloj da heredaj malamikoj, kiujn ŝi devos renkonti, kiam ni alvenos al Tark. Mi ne povis riski aldonon al ŝia doloro aŭ ĉagreno, deklarante amon, kiun ŝi probable ne reciprokas.

Se mi estus tiel nediskreta, ŝia situacio iĝus eĉ pli neeltenebla ol nun. La fina argumento, kiu sigelis miajn lipojn estis do, ke eble ŝi sentos, ke pro ŝia senpoveco mi faras avantaĝon por mi por influi ŝian decidon.

”Kial vi estas tiel kvieta, Deja Toris?” mi demandis.

”Eble vi preferus retroiri al Solla kaj al via loĝejo.”

”Ne,” ŝi flustris, ”tie ĉi mi estas feliĉa. Mi ne scias, kial mi estas ĉiam tiel feliĉa kaj kontenta, kiam vi, Johano Carter, fremdulo, estas kun mi; sed en tiuj momentoj ŝajnas al mi, ke mi estas en sekureco, ke kun vi mi baldaŭ hejmeniros al la kortego de mia patro, kaj sentos liajn fortajn brakojn ĉirkaŭ mi, kaj la larmojn kaj kisojn de la patrino sur miaj vangoj.”

”Ĉu, do, la homoj sur Barsumo scias kisi?” mi demandis, kiam ŝi klarigis la uzitan vorton, post peto mia.

”Gepatroj, kaj gefratoj, jes. Kaj,” ŝi aldonis penseme kaj kviete, ”geamantoj.”

”Kaj vi, Deja Toris, havas gepatrojn, kaj gefratojn?”

”Jes.”

”Kaj… amanton?”

Ŝi silentis, kaj mi ne kuraĝis ripeti la demandon.

”La viro inter ni Barsumanoj,” ŝi fine diris, ”ne faras intimajn demandojn al virinoj, krom al ŝia patrino, aŭ al la virino, kiun li pribatalis kaj gajnis.”

”Sed mi batalis —— ” mi ekdiris, kaj poste volis, ke mia lango estu eltranĉita, ĉar ŝi turnis sin eĉ antaŭ ol mi ĉesis paroli. Fortirante miajn silkojn de sia ŝultro ŝi eltenis ilin al mi, kaj sen paroli, kun alte tenata kapo, ŝi paŝis kun mieno de reĝino al la placo kaj sia loĝejo.

Mi ne provis sekvi ŝin, krom por certigi min, ke ŝi bone atingis la konstruaĵon. Mi ordonis al Ula, ke ĝi akompanu ŝin, kaj senkonsola mi eniris la propran domon.

Mi sidis tie dum horoj sur miaj silkoj, kolera kontraŭ mi mem, kaj meditis pri la strangaj ludoj de la sorto je ni, kompatindaj homoj.

Jen, do, la amo! Mi evitis ĝin dum ĉiuj jaroj, en kiuj mi vagadis en kvin kontinentoj kaj iliaj oceanoj. Malgraŭ belaj virinoj kaj oportunaj momentoj, malgraŭ duondeziro por la amo kaj konstanta serĉado de mia idealo, tio okazis, ke fine mi enamiĝis freneze kaj senespere al virino el alia planedo, virino de speco eble simila, sed ne identa, al mia. Al virino elkovita el ovo, virino kies vivdaŭro eble estos miljara, virino kies raso havis strangajn morojn kaj kutimojn, virino kies esperoj, plezuroj, kriterioj pri virto kaj malvirto, entute kies ĉiuj ecoj povus esti tiel malsimpatiaj al mi, kiel tiuj de la verdaj Marsanoj.

Jes, mi estis malsaĝulo, sed mi estis amanto, kaj eĉ se mi suferis pli ol iam dum la vivo, mi ne volis, ke estu alie, eĉ por ĉiuj riĉaĵoj sur Barsumo. Tia estas la amo, kaj tiaj estas amantoj, ĉie kie ekzistas la amo.

En mia vido, Deja Toris simbolis ĉion perfektan, ĉion virtan, belan kaj noblan. Tion mi kredis el la profundo de mia koro, funde de mia animo, en tiu nokto en Korad, kiam mi sidis sur miaj silkoj dum la pli proksima luno de Barsumo kuris tra la okcidenta ĉielo al la horizonto kaj lumigis la mozaikojn de mia antikva ĉambro, orajn, marmorajn kaj juvelitajn. Kaj tion mi kredas hodiaŭ, dum mi sidas ĉe la skribotablo en mia ĉambreto, rigardante al la rivero Hudson. Dudek jaroj intervenis; dum dek el ili mi vivis kaj batalis por Deja Toris kaj por ŝia popolo, kaj dum dek el ili mi vivis per la memoro pri ŝi.