Изменить стиль страницы

“Stana lignohakisto?”diris Oĵo. “Estas strange.”

“Mia amiko ne estis ĉiam el stano,”diris la viro, “sed li senzorge uzis sian hakilon kaj plurfoje hakis sin tre severe.

Kiam ajn li perdis membron li anstataŭigis ĝin per stana; do post kelka tempo li konsistis plene el stano.”

“Kaj ĉu tiam li povis haki lignon?”demandis la knabo.

“Li ja povis se li ne rustigus siajn artikojn. Sed unu tagon li renkontis Doroteon en la arbaro kaj akompanis ŝin al la Smeralda Urbo, kie li multe sukcesis. Li nun estas unu el la favoratoj de Princino Ozma, kaj ŝi faris lin la Imperiestro de la Palpbrumoj —la Lando kie ĉio estas flava.”

“Kiu estas Doroteo?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Knabineto kiu iam loĝis en Kansas, sed nun ŝi estas Princino de Oz. Ŝi estas la plej intima amiko de Ozma, laŭdire, kaj loĝas kun ŝi en la reĝa palaco.”

“Ĉu Doroteo konsistas el stano?”demandis Oĵo.

“Ĉu ŝi estas miksĉifona, kia mi?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne,”diris la viro;“Doroteo estas karna, same kiel mi.

Mi scias pri nur unu stana persono, kaj tiu estas Noĉjo Hakisto, la Stana Lignohakisto;kaj ĉiam ekzistos nur unusola Miksĉifona Knabino, ĉar ĉiu magiisto kiu vidos vin rifuzos fari similan.”

“Mi supozas ke ni vidos la Stanan Lignohakiston, ĉar ni iras al la Lando de la Palpbrumoj,”diris la knabo.

“Kiucele?”demandis la lignohakisto.

“Por akiri la maldekstran flugilon de flava papilio.”

“Longa veturo,”deklaris la viro, “kaj vi trairos solecajn partojn de Oz kaj transiros riverojn kaj trairos obskurajn arbarojn antaŭ ol atingi tien.”

“Tute bone, laŭ mi,”diris Ĉifoneroj. “Mi havos oportunon vidi la landon.”

“Vi estas freneza, knabino. Pli bone estos ke vi rampu en ĉifonujon kaj kaŝu vin tie;aŭ donu vin kiel ludilon al iu knabineto. Kiuj veturas, tiuj emas renkonti embarasojn; tial mi restas hejme.”

La lignohakisto invitis ilin ĉiujn trapasi la nokton en lia dometo, sed ili fervoris pluen iri do ili lasis lin kaj plu sekvis la padon, kiu nun estis pli larĝa kaj pli facile videbla.

Ili anticipis atingi alian domon antaŭ la noktiĝo, sed la krepusko estis nelongedaŭra kaj Oĵo baldaŭ komencis timi ke ili eraris pro sia foriro de la lignohakisto.

“Mi apenaŭ povas vidi la padon,”li diris fine. “Ĉu vi povas vidi ĝin, Ĉifoneroj?”

“Ne,”respondis la Miksĉifona Knabino, kiu firme tenis la brakon de la knabo por ke li gvidu ŝin.

“Mi povas vidi,”deklaris la Vitra Kato. “Miaj okuloj vidas pli bone ol viaj, kaj mia palruĝa cerbo —”

“Forgesu pri via palruĝa cerbo, mi petas,”diris Oĵo haste;“nur antaŭenkuru kaj trovu la vojon. Atendu minuton dum mi ligos ŝnuron al vi, ĉar poste vi povos gvidi nin.”

Li prenis ŝnuron el sia poŝo kaj ligis ĝin ĉirkaŭ la kolon de la kato, kaj post tio la besto gvidis ilin laŭ la pado. Ili jam marŝis tiel dum eble horo kiam scintilanta blua lumo ekaperis antaŭ ili.

“Bone!Jen fine domo,”kriis Oĵo. “Kiam ni atingos ĝin la bonuloj sendube donos al ni tranokton.”Sed negrave kiom ili marŝis la lumo ŝajnis neniom pliproksimiĝi, do post kelka tempo la kato ekhaltis, dirante:

“Mi kredas ke la lumo ankaŭ veturas, kaj ni neniam povos atingi ĝin. Sed jen domo apud la vojo, do kial ni plumarŝu?”

“Kie estas la domo, Fuŝulo?”

“Ĝuste ĉi tie, apud ni, Ĉifoneroj.”

Oĵo nun povis vidi malgrandan domon apud la vojo. Ĝi estis senluma kaj silenta, sed la knabo estis laca kaj volis ripozi, do li iris al la pordo kaj frapis sur la pordon.

“Kiu estas?”kriis voĉo el interne.

“Mi estas Oĵo la Misfortuna, kaj kun mi estas Fraŭlino

Ĉifoneroj Miksĉifona kaj la Vitra Kato,”li respondis.

“Kion vi volas?”demandis la Voĉo.

“Lokon dormi,”diris Oĵo.

“Do envenu;sed neniom bruu, kaj vi devos tuj enlitiĝi,” respondis la Voĉo.

Oĵo malriglis la pordon kaj eniris. Estis ege senlume en la dometo kaj li tute ne povis vidi. Sed la kato kriis:“Ho, neniu estas ĉi tie!”

“Devas esti,”diris la knabo. “Iu parolis al mi.”

“Mi povas vidi ĉion en la ĉambro,”respondis la kato, “kaj neniu ĉeestas escepte de ni mem. Sed jen tri litoj, zorge ordigitaj, do ni dormu.”

“Kio estas dormo?”demandis la Miksĉifona Knabino.

“Dormo estas kion oni faras post enlitiĝo,”diris Oĵo.

“Sed kial vi enlitiĝas?”pludiris la Miksĉifona Knabino.

“Nu, nu!Vi multe tro bruas,”kriis la Voĉo kiun ili jam antaŭe aŭdis. “Silentu, fremduloj, kaj enlitiĝu.”

La kato, kiu povis vidi en la mallumo, atente ĉirkaŭrigardis por trovi la posedanton de la Voĉo, sed povis trovi neniun, kvankam la Voĉo ŝajnis proksima. Ŝi arkigis sian dorson iomete kaj ŝajnis tima. Poste ŝi flustris al Oĵo:

“Venu!”kaj gvidis lin al lito.

Per siaj manoj la knabo palpis la liton kaj trovis ke ĝi estas granda kaj mola, kun plumplenaj kapkusenoj kaj multaj kovriloj. Do li deprenis siajn ŝuojn kaj ĉapelon kaj rampis en la liton. Poste la kato gvidis Ĉifonerojn al alia lito kaj la Miksĉifona Knabino volis scii kion fari per ĝi.

“Kuŝiĝu kaj silentu,”flustris la kato, averte.

“Ĉu mi rajtos kanti?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne.”

“Ĉu mi rajtos fajfadi?”demandis Ĉifoneroj.

“Ne.”

“Ĉu mi rajtos dancadi ĝis la mateno, se mi volos?” demandis Ĉifoneroj.

“Vi devos esti kvieta,”diris la kato, per nelaŭta voĉo.

“Mi ne volas,”respondis la Miksĉifona Knabino, parolante laŭkutime laŭte. “Kial vi rajtas ordoni al mi?Se mi volas paroli, aŭ krii, aŭ flustri —”

Antaŭ ol ŝi povis plu paroli nevidata mano firme ekprenis ŝin kaj ĵetis ŝin tra la pordon, kiu fermiĝis malantaŭ ŝi kun akra bruo. Ŝi trovis sin saltetanta kaj ruliĝanta en la strato kaj kiam ŝi restariĝis kaj penis denove malfermi la pordon ŝi trovis ĝin ŝlosita.

“Kio okazis al Ĉifoneroj?”demandis Oĵo.

“Ne gravas. Ni dormu, por ke nenio okazu al ni,” respondis la Vitra Kato.

Do Oĵo komfortigis sin sub la kovriloj de sia lito, kaj endormiĝis, kaj li estis tiom laca ke li tute ne vekiĝis antaŭ ol fariĝis plena taglumo.

Ĉapitro 7. La petolema fonografo

Kiam la knabo malfermis siajn okulojn la sekvan matenon, li zorge ĉirkaŭrigardis la ĉambron.

Tiuj malgrandaj Manĝtulaj domoj malofte havis pli ol unu ĉambron en si. Tiu en kiu Oĵo nun trovis sin havis tri litojn, ĉiuj en vico laŭ unu flanko de ĝi.

La Vitra Kato kuŝis dormante sur unu lito, Oĵo estis en la dua, kaj la tria estis bele ordigita kaj glatigita por la tago. Ĉe la alia flanko de la ĉambro estis ronda tablo sur kiu jam estis la matenmanĝo, fume varmega. Nur unu seĝo estis apud la tablo, kie manĝiloj kuŝis por unu persono. Ŝajne neniu estis en la ĉambro escepte de la knabo kaj Fuŝulo.

Oĵo stariĝis kaj surmetis siajn ŝuojn. Trovinte tualetejon ĉe la kapo de sia lito li lavis siajn vizaĝon kaj manojn kaj brosis sian hararon.

Poste li iris al la tablo kaj diris:

“Ĉu eble ĉi tiu estas mia matenmanĝo?”

“Manĝu ĝin!”ordonis Voĉo apud li, tiom proksima ke

Oĵo eksaltis. Sed neniu estis videbla.

Li estis malsata, kaj la matenmanĝo aspektis bona, do li sidiĝis kaj manĝis kiom li volis. Poste, stariĝinte, li prenis sian ĉapelon kaj vekis la Vitran Katon.

“Venu, Fuŝulo,”diris li, “ni devas iri.”

Li rerigardis ĉirkaŭ la ĉambron, kaj parolante al la aero, li diris:“Kiu loĝas ĉi tie estis tre kompleza, kaj mi multe dankas.”

Neniu respondo okazis, do li prenis sian korbon kaj eliris la pordon, kaj la kato sekvis lin. En la mezo de la pado sidis la Miksĉifona Knabino, ludante per ŝtoneroj kiujn ŝi prenis.

“Ho, jen vi!”ŝi kriis gaje. “Mi kredis ke vi neniam elvenos. Jam de longe estas taglumo.”

“Kion vi faris dum la tuta nokto?”demandis la knabo.

“Sidis ĉi tie kaj rigardis la stelojn kaj la lunon,”ŝi respondis. “Ili interesas. Mi neniam antaŭe vidis ilin, sciu.”

“Kompreneble ne,”diris Oĵo.

“Vi freneze miskondutis kaj elĵetigis vin,”komentis