“Post tio,”daŭrigis la Magiisto, “la maldekstran flugilon de flava papilio. Tiu koloro troveblas nur en la flava lando de la Palpbrumoj, Okcidente de la Smeralda Urbo.”

“Mi trovos ĝin,”deklaris Oĵo. “Ĉu jen ĉio?”

“Ho, ne;mi alportos mian Libron de Receptoj kaj vidos kio sekvos.”

Dirinte tion, la Magiisto malŝlosis tirkeston de sia ŝranko kaj eltiris libreton kovritan per blua ledo. Trarigardante la paĝojn li trovis la deziratan recepton kaj diris:“Mi devos havi 142 mililitrojn da akvo el obskura puto.”

“Kia puto estas tio, sinjoro?”demandis la knabo.

“Puto kien la lumo neniam penetras. La akvo estos alportenda en ora botelo kaj portita al mi sen la ebleco ke lumo atingos ĝin.”

“Mi akiros la akvon el la obskura puto,”diris Oĵo.

“Nu, mi ankaŭ devos havi tri harojn el la pinto de vosto de Vuzo, kaj guton da oleo el la korpo de vivanta homo.”

Oĵo aspektis perpleksa pri tio.

“Bonvolu diri, kio estas Vuzo?”li demandis.

“Ia besto. Mi neniam vidis ĝin, do mi ne povas diri detalojn,”respondis la Magiisto.

“Se mi povos trovi Vuzon, mi akiros la harojn el ĝia vosto,” diris Oĵo. “Sed ĉu efektive estas oleo en la korpo de homo?”

La Magiisto regardis la libron, por certiĝi.

“Tion postulas la recepto,”li respondis, “kaj kompreneble ni devos akiri ĉion postulatan, ĉar nur tiel la sorĉo sukcesos.

La libro ne diras ‘sango’;ĝi diras ‘oleo, ’kaj devas esti oleo ie en la korpo de vivanta homo, alie la libro ne postulus ĝin.”

“Bone,”respondis Oĵo, klopodante ne senti senesperon; “mi penos trovi ĝin.”

La Magiisto rigardis la malgrandan Manĝtulan knabon iom dubeme kaj diris:

“Ĉio ĉi signifos longan veturon por vi, eble plurajn longajn veturojn;ĉar vi devos traserĉi plurajn el la diversaj landoj de Oz por akiri la bezonaĵojn.”

“Mi scias tion, sinjoro;sed mi devos fari mian plejeblon por savi Onĉjon Nonĉjon.”

“Kaj ankaŭ mian kompatindan edzinon Margolote.

Savante unu vi savos la alian, ĉar ambaŭ kune staras kaj la sama miksaĵo revivigos ambaŭ. Faru vian plejeblon, Oĵo, kaj dum via foresto mi komencos la sesjaran laboron prepari novan amason de la Pulvoro de Vivo. Tiel, se vi misfortune malsukcesos akiri iun el la bezonaĵoj, neniom da tempo estos perdita. Sed se vi sukcesos vi devos reveni ĉi tien laŭeble plej rapide, kaj tiel mi ne devos plu lacige kirladi kvar kaldronojn per ambaŭ piedoj kaj ambaŭ manoj.”

“Mi tuj komencos mian veturon, sinjoro,”diris la knabo.

“Kaj mi akompanos vin,”deklaris la Miksĉifona Knabino.

“Ne, ne!”kriis la Magiisto. “Vi ne rajtas foriri de ĉi tiu domo. Vi estas nur servistino kaj ne estas maldungita.”

Ĉifoneroj, kiu ĝis tiam dancadis tra la ĉambro, haltis kaj rigardis lin.

“Kio estas servistino?”ŝi demandis.

“Knabino kiu servas. Ia —ia sklavino,”li klarigis.

“Bone,”diris la Miksĉifona Knabino, “mi servos vin kaj vian edzinon, helpante Oĵon trovi la bezonaĵojn. Vi bezonas multajn, sciu, kaj ili ne estas facile troveblaj.”

“Estas vere,”ĝemis D-ro Pipt. “Mi bone konscias ke Oĵo entreprenas seriozan taskon.”

Ĉifoneroj ridis, kaj rekomencante sian dancadon ŝi diris:

“Jen tasko por knab’kun cerbo:

Ses-folia plant’aŭ herbo;

Ole’el vejnoj de vivanto, Haroj tri el Vuza vost’sen banto, Kaj akvo el obskura puto, Necesas por la sorĉa tuto.

Flugalon de flavpapilio

Inkludu Oĵ en l’ambicio.

Kaj se li trovos ĉiun eron, Dok. Pipto faros sorĉaferon; Se li ne trovos, ĉiam plu Restos Onĉjo nur statu’.”

La Magiisto rigardis ŝin penseme.

“Sendube kompatinda Margotole erare donis al vi iom de la kvalito de poezio,”li diris. “Kaj, se tio estas vera, mi ne faris su fiĉe bonan kvalitaĵon kiam mi preparis ĝin, aŭ vi ricevis tro aŭ maltro. Tamen, mi opinias ke mi lasos vin akompani Oĵon, ĉar mia kompatinda edzino ne bezonos vian servadon antaŭ ol ŝi reviviĝos. Ankaŭ mi kredas ke eble vi povos helpi la knabon, ĉar via kapo ŝajnas enhavi kelkajn pensojn kiujn mi ne anticipis trovi en ĝi. Sed bone prizorgu vin, ĉar vi estas memorigilo pri mia kara Margolote. Zorgu ne ŝiriĝi, ĉar via enhavo povus elfali. Unu el viaj okuloj aspektas nesu fiĉe alkudrita, kaj vi eble bezonos rekudri ĝin pli adekvate. Se vi tro parolos vi trivos vian skarlatan pluŝan langon, kies randoj devus esti kudritaj. Kaj memoru ke vi apartenas al mi kaj vi devos reveni ĉi tien tuj kiam via entrepreno estos plenumita.”

“Mi akompanos Ĉifonerojn kaj Oĵon,”anoncis la Vitra Kato.

“Mi malpermesas,”diris la Magiisto.

“Kial?”

“Vi tre baldaŭ rompiĝus, kaj vi estus tute senutila al la knabo kaj la Miksĉifona Knabino.”

“Bonvolu permesi ke mi kontraŭdiru vin,”respondis la kato, per aroganta tono. “Tri kapoj estas pli bonaj ol du, kaj mia palruĝa cerbo estas bela. Oni povas vidi ĝin funkcii.”

“Nu, kuniru,”diris la Magiisto, iritite. “Vi ja estas nur ĝeno kaj mi volonte malvidos vin.”

“Do dankon pro nenio,”respondis la kato, rigidmaniere.

D-ro Pipt prenis malgrandan korbon el ŝranko kaj pakis plurajn objektojn en ĝin. Poste li transdonis ĝin al Oĵo.

“Jen kelkaj manĝaĵoj kaj aro da sorĉoj,”li diris. “Mi ne povas doni al vi pli, sed mi estas certa ke vi trovos amikojn dum via veturo kiuj helpos vin dum via serĉado. Prizorgu la Miksĉifonan Knabinon kaj revenigu ŝin sekure, ĉar ŝi verŝajne montriĝos utila al mia edzino. Kaj rilate al la Vitra

Kato —kiu ĝuste nomiĝas Fuŝulo —se ŝi ĝenos vin mi nun permesas ke vi disrompu ŝin, ĉar ŝi ne estas respektema kaj ŝi ne obeas min. Mi erare donis al ŝi la palruĝan cerbon, sciu.”

Post tio Oĵo iris al Onĉjo Nonĉjo kaj kisis la marmoran vizaĝon de la maljunulo tre tenere.

“Mi provos savi vin, Onĉjo,”li diris, ĝuste kvazaŭ la marmora statuo povus aŭdi lin;poste li premis la kurbiĝintan manon de la Kurbiĝinta Magiisto, kiu jam okupis sin per pendigado de la kvar kaldronoj en la kameno, kaj preninte sian korbon li eliris la domon.

La Miksĉifona Knabino sekvis lin, kaj sekvis ilin la Vitra Kato.

Ĉapitro 6. La veturo

Oĵo antaŭ tiam neniam veturis do li sciis nur ke la pado laŭ la monto flanko kondukas al la Manĝtula Lando, kie multegaj personoj loĝas.

Ĉifoneroj estis tute nova do oni supozus ke ŝi sciis nenion pri la Lando Oz, kaj la Vitra Kato agnoskis ke ŝi neniam vagis tre for de la domo de la Magiisto. Komence estis nur unu pado antaŭ ili, do ili ne povis maltra fi la direkton, kaj dum kelka tempo ili marŝis tra la densa arbaro silente pensante, al ĉiu imponis la graveco de la aventuro kiun ili entreprenas.

Subite la Miksĉifona Knabino ridis. Estis amuze vidi ŝin ridi, ĉar ŝiaj vangoj faltiĝis, ŝia nazo suprentiriĝis, ŝiaj arĝentbutonaj okuloj scintilis kaj ŝia buŝo komike kurbiĝis ĉe la anguloj.

“Ĉu io plaĉis al vi?”demandis Oĵo kiu sentis sin solena kaj senĝoja pro pensado pri la malfeliĉa sorto de sia onklo.

“Jes,”ŝi respondis. “Via mondo plaĉas al mi, ĉar ĝi estas kurioza mondo, kaj la vivo en ĝi estas eĉ pli kurioza. Jen mi, farita el malnova litkovrilo kaj intencita kiel sklavino por Margolete, estigita libera kiel la aero de akcidento kiun neniu el vi povus antaŭvidi. Mi ĝuas la vivon kaj vidi la mondon, dum la virino kiu faris min staras senhelpe kiel ligna bloko.

Se tio ne estas su fiĉe amuza por ridigi, mi ne scias kio do estus.”

“Vi ankoraŭ ne vidis multon de la mondo, mia kara senkulpa Ĉifoneroj,”komentis la Kato. “La mondo ne konsistas nur el la arboj kiuj ĉiu flanke ĉirkaŭas nin.”

“Sed ili estas parto de ĝi, kaj ili estas vere belaj arboj,” respondis Ĉifoneroj, balancante sian kapon ĝis ŝiaj brunaj lanfadenaj bukloj flirtis en la venteto. “Mi vidas ke inter ili kreskas belaj filikoj kaj sovaĝaj floroj, kaj molaj verdaj muskoj. Se la cetero de via mondo estas nur duone tiom bela mi ĝojos ke mi vivas.”

“Mi ja ne scias kiel aspektas la cetero de la mondo,” diris la kato, “sed mi intencas informiĝi.”