La Palpbruma Lando estis vere bela, kaj trans la kampojn ili povis vidi de for la arĝentan brilon de la stana kastelo.
Leĝerakore ili rapidigis sin al ĝi, ĉar ili bone ripozis dum sia longa rajdo sur la rivero.
Post nelonge ili komencis transiri enorman kampon da belegaj flavaj lilioj, kies delikata odoro estis tre ĝuiga.
“Belegaj!”kriis Doroteo, haltante por admiri la perfektecon de tiuj grandiozaj floroj.
“Jes,”diris la Birdotimigilo, penseme, “sed ni devas nepre ne dispremi aŭ vundi iun el la lilioj.”
“Kial ne?”demandis Oĵo.
“La Stana Lignohakisto estas tre bonkora,”estis la respondo, “kaj li malamas vidi ian ajn vundiĝon de vivanto.”
“Ĉu floroj vivas?”demandis Ĉifoneroj.
“Jes, kompreneble. Kaj tiuj floroj apartenas al la Stana Lignohakisto. Do, por ne ofendi lin, ni ne surtretu eĉ unu floron.”
“Foje,”diris Doroteo, “la Stana Lignohakisto paŝis sur skarabon kaj mortigis la uleton. Tio tre malfeliĉigis lin kaj li ploris ĝis liaj artikoj rustiĝis pro la larmoj, tiel ke li ne povis movi ilin.”
“Kion do li faris pri tio?”demandis Oĵo.
“Metis oleon sur ilin ĝis la artikoj denove glate funkciis.”
“Ho!”kriis la knabo, kvazaŭ granda eltrovo ektra fis lian menson. Sed li ne diris kio estas la eltrovo kaj tenis sekreta la ideon.
La marŝo estis longa sed plaĉa, kaj ĝi tute ne ĝenis ilin.
Malfrue en la posttagmezo ili proksimiĝis al la mirinda stana kastelo de la Imperiestro de la Palpbrumoj, kaj Oĵo kaj Ĉifoneroj, kiuj neniam antaŭe vidis ĝin, pleniĝis per mirego.
Stano abundis en la Palpbruma Lando kaj laŭdire la Palpbrumoj estis la plej lertaj stanistoj en la tuta mondo.
Do la Stana Lignohakisto dungis ilin kiam li konstruigis sian grandiozan kastelon, kiu estis plene el stano, de la tero ĝis la plej alta tureto, kaj tiel brile polurita ke ĝi scintilis en la sunradioj pli bele ol arĝento. Ĉirkaŭ la tereno de la kastelo staris stana muro, kun stanaj pordegoj;sed la pordegoj estis plene apertaj ĉar neniuj malamikoj de la Imperiestro ekzistis por ĝeni lin.
Enirinte la vastan terenon niaj veturantoj trovis ke necesas ankoraŭ pli admiradi. Stanaj fontoj sendis klaran akvon alten en la aeron kaj estis multaj bedoj da stanaj floroj, tiel perfekte formitaj kiel estus naturaj floroj. Ankaŭ estis stanaj arboj, kaj tie kaj tie estis ombrumataj laŭboj el stano, kun stanaj benkoj kaj seĝoj sur kiuj oni povas sidi. Ankaŭ, flanke de la vojo kondukanta al la fronta pordo de la kastelo, estis vicoj da stanaj statuoj, tre lerte faritaj. Inter ili Oĵo rekonis statuojn de Doroteo, Toto, la Birdotimigilo, la Sorĉisto, la Vilulo, Joĉjo Kukurbokapo kaj Ozma, ĉiuj starantaj sur bone formitaj stanaj piedestaloj.
Toto bone konis la loĝejon de la Stana Lignohakisto, kaj, certa pri ĝoja bonvenigo, li antaŭenkuris kaj bojis tiel laŭte ĉe la fronta pordo ke la Stana Lignohakisto aŭdis lin kaj mem elvenis por trovi ĉu vere estas lia malnova amiko Toto.
La sekvan momenton la stanulo varmakore ĉirkaŭbrakumis la Birdotimigilon kaj turnis sin por ĉirkaŭpremi Doroteon.
Sed nun lian okulon kaptis la stranga aspekto de la Miksĉifona Knabino, kaj li rigardis ŝin kun kunmiksitaj miro kaj admiro.
Ĉapitro 27. La Stana Lignohakisto objhetas
La Stana Lignohakisto estis unu el la plej gravaj personoj en la tuta Oz.
Kvankam Imperiestro de la Palpbrumoj, li estis vasalo de Ozma, kiu regis la tutan landon, kaj la knabino kaj la stanulo estis varmaj personaj amikoj. Li estis iom danda kaj tenis sian stanan korpon brile polurita kaj siajn stanajn artikojn bone oleitaj. Li ankaŭ estis tre ĝentila kaj tiel amema kaj milda ke ĉiu amis lin. La Imperiestro salutis Oĵon kaj Ĉifonerojn elkore kaj gvidis la tutan grupon en sian belan stanan salonon, kie ĉiuj mebloj kaj bildoj estis el stano. La muroj estis panelitaj per stano kaj de la stana plafono pendis stanaj lustroj.
La Stana Lignohakisto volis scii, plejunue, kie Doroteo trovis la Miksĉfonan Knabinon, do kune la vizitantoj rakontis pri kiel Ĉifoneroj fariĝis, ankaŭ pri la akcidento suferita de Margolote kaj Onĉjo Nonĉjo kaj pri kiel Oĵo komencis veturi por akiri la objektojn bezonatajn por la magia sorĉo de la Kurbiĝinta Magiisto. Post tio Doroteo informis pri iliaj aventuroj en la Kvelula Lando kaj pri kiel fine ili sukcesis akiri la akvon el obskura puto.
Dum la knabineto rakontis tiujn aventurojn la Stana Lignohakisto sidis en fotelo aŭskultante intense interesate, dum la aliaj grupe sidis ĉirkaŭ li. Tamen Oĵo tenis sian vidon fiksita al la korpo de la stana Imperiestro, kaj nun li rimarkis ke sub la artiko de la maldekstra genuo guteto da oleo formiĝas. Li rigardis tiun oleguton dum lia koro rapidege batis, kaj palpinte en sia poŝo li elprenis flakoneton el kristalo, kiun li tenis en sia mano.
Baldaŭ la Stana Lignohakisto ŝanĝis sian pozicion, kaj tuj
Oĵo, mirigante ĉiujn, surplankiĝis kaj tenis sian kristalan flakoneton sub la genuartiko de la Imperiestro. Ĝuste tiam la oleguto falis, kaj la knabo kaptis ĝin per sia botelo kaj tuj korkfermis ĝin. Post tio, kun la vizaĝo ruĝa kaj embarasitaspekta, li stariĝis kaj frontis la aliajn.
“Sed kion vi faris?”demandis la Stana Lignohakisto.
“Mi kaptis oleguton kiu falis de via genuartiko,”konfesis Oĵo.
“Oleguton!”kriis la Stana Lignohakisto. “Ve, kiom senzorga estis mia prizorgisto kiam li oleis min hodiaŭ- matene!Mi timas ke mi devos riproĉi tiun ulon, ĉar ne konvenas ke mi gutigu oleon kie ajn mi estas.”
“Ne gravas,”diris Doroteo. “Oĵo aspektas feliĉa pro la oleo, ial.”
“Jes,”deklaris la Manĝtula knabo, “mi estas feliĉa. Unu el la objektoj por kiuj la Kurbiĝinta Magiisto sendis min estas oleguto el la korpo de vivanto. Mi unue tute ne sciis ke ekzistas io tia;sed nun ĝi estas sekura en la kristala flakoneto.”
“Mi volonte donacas ĝin,”diris la Stana Lignohakisto.
“Ĉu nun vi jam akiris ĉion kion vi serĉis?”
“Ne ĉion,”respondis Oĵo. “Mi devis akiri kvin objektojn, kaj mi jam trovis kvar. Mi havas la tri harojn de la pinto de vosto de Vuzo, sesfolion, ujeton da akvo el obskura puto kaj oleguton el la korpo de vivanto. La lasta objekto estas la plej facila, kaj mi estas certa ke mia kara Onĉjo Nonĉjo — kaj ankaŭ bona Margolote —baldaŭ reviviĝos.”
La Manĝtula knabo diris tion tre fiere kaj plezure.
“Bone!”kriis la Stana Lignohakisto;“mi gratulas vin. Sed kio estas la kvina kaj lasta bezonaĵo por kompletigi la magian sorĉon?”
La maldekstra flugilo de flava papilio,”diris Oĵo. “En ĉi tiu flava lando, per la helpo de via afabla komplezemo, tio estos tre facile trovita.”
La Stana Lignohakisto rigardis lin miregoplene.
“Nepre vi ŝercas!”li diris.
“Ne,”respondis Oĵo, tre surprizite;“mi plene seriozas.”
“Sed ĉu vi eĉ momente kredas ke mi permesus ke vi, aŭ iu alia, eltiru la maldekstran flugilon de flava papilio?” demandis la Stana Lignohakisto severe.
“Kial ne, sinjoro?”
“Kial ne?Vi demandas al mi kial ne?Estus kruele —mi neniam aŭdis pri pli kruela kaj senkora ago,”asertis la Stana Lignohakisto. “La papilioj estas inter la plej belaj uloj, kaj ili multege sentas doloron. Se oni forŝirus flugilon tio ege torturus ĝin kaj ĝi baldaŭ mortus doloregoplene. Mi neniel permesus tian fiagon!”
Oĵo mirege aŭdis tion. Ankaŭ Doroteo aspektis ĉagrenita, sed en sia koro ŝi sciis ke la Stana Lignohakisto pravas. La Birdotimigilo kapjesis klarkonsente al la parolo de lia amiko, do evidente li akordis kun la decido de la Imperiestro.
Ĉifoneroj rigardis perplekse de unu al la alia.
“Al kiu gravas papilio?”ŝi demandis.
“Ĉu ne al vi?”demandis la Stana Lignohakisto.
“Eĉ ne fingroklakon, ĉar mi ne posedas koron,”diris la Miksĉifona Knabino. “Sed mi volas helpi Oĵon, kiu estas mia amiko, por ke li savu la onklon kiun li amas, kaj mi mortigus dekon da senutilaj papilioj por ke li povu fari tion.”