Изменить стиль страницы

Niaj veturantoj preferis provi grimpi tiujn rokojn dum taglumo, kaj ili komprenis ke dum kelka tempo ĉi tiu estos ilia lasta nokto sur la ebenaĵo.

Krepuskolumo jam komenciĝis kiam ili atingis la arbojn, sub kiuj estis la nigraj rondaj objektoj kiujn ili rimarkis el tre for. Dekoj estis dise metitaj kaj Doroteo klinis sin apud unu, kiu estas proksimume same alta kiel ŝi, por pli detale ekzameni ĝin. Dum ŝi faris tion la supro ekmalfermiĝis kaj elaperis malhela ulo, kiu sin levis etendiĝante en la aeron kaj poste faligis sin sur la teron tuj apud la knabineto. Plia kaj plia elsaltis el la ronda, potsimila loĝejo, dum el ĉiuj aliaj nigraj objektoj venis saltante pli da uloj —tre similaj al saltludiloj kiam oni malriglas la kestojn —ĝis plena cento staris kuniĝinte ĉirkaŭ nian grupeton da veturantoj.

Doroteo jam trovis ke ili estas homoj, etaj kaj strangaformaj, tamen homoj. Ilia haŭto estis malhela kaj ilia hararo staris rekte, kvazaŭ dratoj, kaj estis brile skarlata. Iliaj korpoj estis nekovritaj escepte de haŭtoj ligitaj ĉirkaŭ iliaj talioj kaj ili portis braceletojn sur siaj maleoloj kaj pojnoj, kaj kolĉenojn, kaj grandajn pendantajn orelringojn.

Toto kaŭris apud sia mastrino kaj muĝis kvazaŭ al li tute ne plaĉas tiuj strangaj uloj. Ĉifoneroj komencis murmuri ion pri “salte, palte, kalte, bum!”sed neniu atentis ŝin. Oĵo tenis sin tre proksime al la Birdotimigilo kaj la Birdotimigilo tenis sin tre proksime al Doroteo;sed la knabineto turnis sin al la kuriozaj uloj kaj demandis:

“Kiuj vi estas?”

Ili respondis tiun demandon kune, kiel ia ĉantanta ĥoro, kaj la vortoj estis ĉi tiuj:

“Ni estas gajaj Totenhotoj, Kaj al ni ne plaĉas tago; Ni ĝoje festas dum nokto restas; Kure saltas ĉiu ago.

Eviti sunon, saluti lunon

Ni volas forte, neniam lame; Do ĉi tie Totenhotoj pie

Atendas lunon, ĉiam same.

Je ĉiu fojo plenigas ĝojo

Kaj ankaŭ petolado nin.

Sed se vi ludos dum ni apudos

Ni ĉiam bone traktos vin.”

“Salutojn al vi, Totenhotoj,”diris la Birdotimigilo solene.

“Sed ne supozu ke ni ludos kun vi dum la tuta nokto, ĉar ni veturadis dum la tuta tago kaj kelkaj el ni estas tre lacaj.”

“Kaj ni ne povos luti la lunon,”aldonis la Miksĉifona Knabino. “Ni ne estas su fiĉe altaj.”

Tiujn komentojn salutis laŭtaj ridoj de la petolemuloj kaj unu kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj mire ĝi trovis ke estas tre facile ĉirkaŭsvingadi la pajloplenigiton. Do la Totenhoto levis la Birdotimigilon alte en la aeron kaj ĵetis lin trans la kapojn de la amaso. Iu kaptis lin kaj reĵetis lin, kaj kriante pro ĝojo ili plu tiel ĵetadis la Birdotimigilon tien kaj reen, kvazaŭ li estus pilko.

Baldaŭ alia petolulo prenis Ĉifonerojn kaj komencis ĵetadi ŝin sammaniere. Ili trovis ŝin iom pli peza ol la Birdotimigilo tamen ankoraŭ su fiĉe malpeza por ĵeti ŝin kvazaŭ sofkusenon, kaj ili multe ĝuis sian ludon ĝis kiam Doroteo, kolera kaj indigna pro ilia traktado de ŝiaj amikoj, kuris inter la Totenhotojn kaj komencis bati kaj puŝi ilin ĝis ŝi savis la Birdotimigilon kaj la Miksĉifonan Knabinon kaj tenis ilin proksime al si, unu ĉe ĉiu flanko. Eble ŝi ne tiel facile sukcesus venki la petolulojn se Toto ne helpus, bojante kaj mordante cele iliajn nekovritajn krurojn ĝis ili volonte fuĝis de lia atako. Rilate al Oĵo, kelkaj el la uloj provis ĵeti ankaŭ lin, sed trovinte lian korpon tro peza ili surteren ĵetis lin kaj vico de la petoluloj sidis sur li kaj tenis lin por ke li ne helpu la bataladon de Doroteo.

La malgrandajn brunulojn multe surprizis la atako farata de la knabino kaj la hundo, kaj unu-du kiuj estis plej forte frapitaj komencis plori. Post tio ili subite kriis, ĉiuj kune, kaj ekmalaperis en siajn diversajn domojn, kies suproj fermiĝis per aro da klakoj kiuj sonis kiel aro da eksplodantaj piroteknikaĵoj.

La aventurantoj nun trovis sin solaj, kaj Doroteo demandis maltrankvile:

“Ĉu iu estas vundita?”

“Ne mi,”respondis la Birdotimigilo. “Ili bone skuis mian pajlon kaj eligis la bulojn. Mia stato estas nun grandioza kaj mi vere dankas la Totenhotojn pro ilia afabla traktado de mi.”

“Mi iom same sentas,”diris Ĉifoneroj. “Mia katuna plenigaĵo multe sagis dum la tago da marŝado kaj ili disskuis ĝin tiel ke mi nun sentas min dika kiel kolbaso. Sed la ludado estis iom malmilda kaj ĝi jam tute ne plu plaĉis al mi, kiam vi intervenis.”

“Ses el ili sidis sur mi,”diris Oĵo, “sed ĉar ili estas tre malgrandaj ili ne multe dolorigis min.”

Ĝuste tiam la tegmento de la domo antaŭ ili malfermiĝis kaj Totenhoto eletendis sian kapon, tre zorge, kaj rigardis la fremdulojn.

“Ĉu vi ne povas elteni ŝercon?”li demandis, riproĉe;“ĉu vi tute ne havas kapablon amuziĝi?”

“Se mi havus tian kvaliton,”respondis la Birdotimigilo, “via popolo jam delonge estus elbatinta ĝin. Sed mi ne gardas malamon. Mi pardonas vin.”

“Ankaŭ mi,”aldonis Ĉifoneroj. “Tio estas, se vi bone kondutos de nun.”

“Ni nur iom forte ludis, nenio pli,”diris la Totenhoto.

“Sed la demando ne estas ĉu ni bone kondutos, sed ĉu vi bone kondutos. Ni ne povos resti enfermitaj dum la tuta nokto, ĉar jen nia ludotempo;nek ni volas eliri kaj esti maĉataj de sovaĝa besto aŭ batataj de kolera knabino. Tiu batado ege dolorigas;kelkaj el miaj parencoj ploras pro ĝi.

Do jen nia propono: vi lasu nin netuŝataj kaj ni lasos vin netuŝataj.”

“Vi komencis,”deklaris Doroteo.

“Nu, vi finis, do ni ne kverelu pri la afero. Ĉu ni povos reeliri?Aŭ ĉu vi restas kruela kaj batema?”

“Ni kompromisu,”diris Doroteo. “Ni ĉiuj estas lacaj kaj volas dormi ĝis la mateno. Se vi permesos nin eniri vian domon, kaj resti tie ĝis la tagiĝo, vi povos ludi ekstere laŭvole.”

“Konsentite!”kriis la Totenhoto fervore, kaj li faris kuriozan fajfosonon kiu saltigis lian popolon el iliaj domoj ĉiu flanke. Kiam la domo antaŭ ili estis vaka, Doroteo kaj

Oĵo klinis sin super la truon kaj enrigardis, sed povis vidi nenion ĉar estis tro senlume. Sed se la Totenhotoj dormis tie dum la tuta tago la infanoj opiniis ke ili povos dormi tie dum la nokto, do Oĵo subeniris kaj trovis ke la planko ne estas tre profunda.

“Mola kuseno kovras la tutan plankon,”diris li. “Envenu.”

Doroteo transdonis Toton al la knabo kaj poste mem engrimpis. Post ŝi venis Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo, kiuj ne volis dormi sed kiuj preferis resti for de la petolemaj Totenhotoj.

Ŝajne ne estis mebloj en la ronda loĝejo, sed molaj kusenoj estis dismetitaj sur la planko kaj ili trovis ke tiuj estas tre komfortaj litoj. Ili ne fermis la truon en la tegmento sed lasis ĝin malfermita por ke envenu aero. Ankaŭ envenis la krioj kaj senĉesa ridado de la petolemaj Totenhotoj ludantaj ekstere, sed Doroteo kaj Oĵo, lacaj pro sia veturo, baldaŭ profunde dormis.

Tamen Toto tenis unu okulon malfermita kaj faris nelaŭtajn minacajn muĝojn kiam ajn la bruo farata de la uloj ekstere fariĝis tro ĝena;kaj la Birdotimigilo kaj la Miksĉifona Knabino sidis apogate de la muro kaj konversaciis flustre dum la tuta nokto. Neniu ĝenis la veturantojn ĝis la tagiĝo, kiam ensaltis la Totenhoto kiu posedas la loĝejon kaj petis ilin eliri el lia domo.