Изменить стиль страницы

Post fino de la fiaventuro de Lapinski, singardeme kuraciĝinte en iu el kuraclokoj de Suda Anglio, li vere revenis al sia «dikulineto» Zinaida Artemovna Ĥristoforova. Kie li ŝin, kiel dirus Stanjo, unuafoje «brakumis-kisis», mi ne sukcesis klarigi, kaj eĉ ne tre penis, ne tio estis grava. Mi denove, kiel en Simbirsko, subite eksentis min ĉashundo, kaptinta spuron — kvankam kio estas tiu spuro, mi al neniu povus klarigi.

Kvankam promesis Stupak en tiu letero reveni por ĉiam, sed post kvar monatoj, ion ĥemiuminte — konserviĝis liaj fakturoj, pagataj, strange, de Zinjo, kiu servis ĉe iu Helsingborga galanteriisto, kaj tiuj fakturoj montris subite vekiĝintan intereson al hejmaj ĥemiaj eksperimentoj — denove fornavigis al Britio. Konatiĝinte kun gvidaj britaj ĥemiistoj, vizitinte la Reĝan societon, kaj, evidente, ne trovinte tion, kion li serĉis — kaj mi neniel sukcesis kompreni, kion li serĉas — li denove, laŭ ĉio, kontraŭ mono de duonmalsate vivanta «dikulineto» ankoraŭfoje transnavigis la maron kaj troviĝis en Germanio, kiu tiutempe jam estis moviĝanta sur unuan lokon en la mondo en tereno de ĥemiaj esploroj. Ie ankaŭ li, verŝajne, kromlaboris — ja neniel povis Zinjo financi kvin monatojn de lia saltado jen al Berlino, jen al Konigsbergo, jen al Munĥeno; kvankam en ĉiu el konserviĝintaj liaj leteroj al ŝi se ne dua, do tria frazo estis senĝena, ŝajnanta al li mem, verŝajne, jam tute natura postulo de mono. «Bulketo mia! — skribis li, kvankam de la bulketo tiutempe restis nur haŭto kaj ostoj, mi vidis, foje ŝi trafis al foto, eterniginta konfiditajn al ŝi satajn, prizorgitajn, anĝelsimilajn infanojn de bonfarta galanteriisto. — Profesoro Mommsen evidentiĝis purega ĉarlatano. Mi veturis al Bremeno tute vane. Nun mi denove estas en treega mizero, kaj tuta mia espero estas en vi, karulino. Sed mi sukcesis ricevi tute fidindan informon, ke doktoro Raschke en Munĥeno atingis grandajn sukcesojn en tiu tereno, kiu min kaj vin tiel interesas…»

Pri kio ajn okupiĝu tiu Raschke, liaj laboroj apenaŭ povus en tia situacio tiel interesi la bulketon. Tion mi komprenis el la sekva, lasta ricevita de ŝi letero — kaj, apenaŭ kompreninte unuajn liniojn, kvazaŭ ricevis nokaŭton, kaj dek minutojn ne povis koncentriĝi, kun senespera doloro rememorante Stanjon, per la tuta korpo sentante, kiel malfacile estas nun al ŝi, kaj penante jam ne liberiĝi, sed almenaŭ ĝis la fino de la labortago forgesi premantan senton de tio, ke mi estas simila al tiu idea fiulo. «Zinjo! Vi sendis iajn groŝojn kaj skribas, ke pli ne povis. Vi skribas, ke ne plu povos, ĉar naskis. Mi jam ne scias, ĉu tio estas mia infano aŭ ne mia, ni ne intervidiĝis, kara mia, delonge, do ĉio povis okazi — kaj tio eĉ ne tiom gravas. Mi tian paŝon de via flanko taksas kiel perfidon. Servado al granda ideo ne toleras mondan vanton. Nepacigebla batalo por idealoj de estonta liberiĝo de popoloj postulas de mi ĉiujn fortojn. Antaŭe vi tion komprenis, kaj, mi opinias, ne ofendiĝos al mi pro tio, ke mi detenu min de pluaj kontaktoj kun vi. Sed ĝoju pro mi: mi finfine trovis, kion mi serĉis…»

Tiu letero estis akirita de la arkivo jam en arkivo de polico. Rimarkinte ŝanĝojn en staturo de la guvernistino, la galanteriisto forpelis la karulinon kun skandalo. Per ia ŝparmono ŝi ankoraŭ sukcesis ĝisvivi la naskon, sukcesis naski, kaj iomete resaniĝinte, ne sukcesis elpensi ion ajn pli bonan, ol prostitui sin. Sperton la dudekokjara rusa idealistino havis nenian pri tiu afero. Pro naiveco ŝi trafis al fremda teritorio, kaj ŝin tranĉmurdis prostituisto de okupantaj tiun teritorion virinoj. Kio okazis al la infanoj, mi ne sukcesis klarigi.

Laŭlitere dispremita, mi sidis, obtuze rigardante al rompiĝemaj malgrandaj paĝetoj, kovritaj per pala arabesko de senkoloriĝintaj inkoj kaj, forgesinte tutan aritmetikon, kalkulis per la fingroj. Se fine de aŭgusto estis kvin, do fine de septembro — ses… do, naŭ estos fine de decembro. Ĝis la fino de decembro mi devos ĉion fini. Morti, sed fini. Kaj reveni. Ne gravas, ke ni kverelis, ke ŝi ne volas min vidi, ke eble ŝi min jam malamas, ke ŝi eble havas iun alian kaj ĉiam havis iun alian — mi devas troviĝi apude. Por ajna okazo. Se ŝi bezonos helpon.

4

Raschke. Raschke, Raschke, Raschke…

Denove, jam ne sciate kioman fojon, mi por ioma tempo ŝanĝis kadukajn paperojn al terminalo. Mi ĝis nun ne povis kompreni, kion serĉas Stupak, sed, kiam la respondo aperis sur mia vidigilo, mi eĉ ne miris, nur pensis kun rabobesta kontentiĝo: a ha. Ŝajne, subkonscie mi tion atendis.

Otto Dietrich Raschke, juna, elstare talenta organika ĥemiisto, fine de la kvindekaj jaroj estis leviĝanta stelo, al li oni aŭguris brilan estontecon. Tamen post proksimume sesdek dua jaro lia aktiveco velkas. Li ne publikiĝas, ne partoprenas sciencajn kongresojn kaj kunvenojn, ne subtenas, kaj foje eĉ abrupte disŝiras ĉiujn kontaktojn kun kolegoj. La kolegoj klaĉas kaj malice palpebrumas unu al la alia: la temo de Raschke, kiu aspektis tre alloge, evidentiĝis blufo. Li hontas rigardi al niaj okuloj! Kaj Raschke senelire loĝas en malmultekosta Munĥena hoteleto, kun nacia akurateco promenas dum ajna vetero de la deka ĝis la dekunua matene kaj de la kvina ĝis la sepa vespere laŭ pitoreskaj kajoj de Izaro — klaraj okuloj, juna revema rideto — kaj ĉiam pli kaj pli ofte vizitas, restante tie gasti por tago, por du, kaj poste eĉ por semajno, bienon Alvico, apartenanta al lia mecenato Klaŭso Haushoffer. Dum unu el la vesperaj promenoj, en aprilo de la sepdeka jaro, li pereas en ne tute klaraj — eĉ, simple dirante, tute malklaraj — cirkonstancoj, ne ekskludantaj ies malbonan intencon.

De la sepdeka jaro.

La patrono de sciencoj Haushoffer ekde infaneco ne havis sur la vizaĝo reveman rideton. Eble, eĉ en la infaneco ĝi lin ne vizitis. Tio estis ido de nobela antikva familo, influhava magnato, severa pragmatikulo, unu el gvidantoj de milita partio ĉe kortego de bavariaj Wittelsbach-oj.[91] Post kiam en la sesdeksesa jaro Bavario elpaŝis sur flanko de Aŭstrio en ĝia senespera konflikto kontraŭ Prusio kaj kune kun ĝi malvenkis, Haushoffer provizore perdis poziciojn kaj eĉ iĝis malfavorata — sed post duonjaro li jam troveblas en Berlino, konfide konversacias kun Bismarck[92] kaj fulmorapide transformiĝas en ardan adepton de germana unuiĝo. Ekde tiam, kiom kreskis influo de Hogenzollern-oj en Bavario, tiom kreskis ankaŭ influo de Haushoffer.

Se Rachke postlasus pli da presitaj verkoj, se li deklarus oficiale pri iu sia malkovro, li, probable, enirus historion de scienco kiel unu el patroj de bioĥemio. Ekde juna aĝo lin interesis influo de organikaj reakciaĵoj de diversaj specoj al stato de homa psiĥo.

A ha.

Mi povus tremi pro senpacienco, mi povus ŝtoniĝi kun levita kruro, kiel Timoteo sub siringo en la tago de mia fornavigo. Sed la kapto ne okazis. De Raschke preskaŭ ne restis spuro — nur intencoj, nur projektoj…

Sed.

Jen kion li skribas al mia Stupak — verŝajne, responde al iu letero, kiu aŭ ne konserviĝis, aŭ ne troviĝis. «Vere, mi antaŭnelonge okupiĝis pri ekstraktado de toksinoj de amanito, provizantaj, laŭ ĉiuj faktoj, konatan al ni ekde antikveco fenomenon de berserkeco. Al mi ŝajnis tre alloga afero krei drogon, kiu por iu tempo, kaj eble, eĉ por ĉiam, obtuzigus en la homo senton de timo. Kiel faciligus ĝi, ekzemple, laboron de fajrobrigadistoj, aŭ akvosavistoj, aŭ luktantaj por prava afero batalantoj. Tamen pro nedependaj de mi cirkonstancoj mi devis ĉesi la laboron kaj forlasi Hettingen-on…» Laŭ tono de la letero senteblas, ke la juna ĥemiisto laŭlitere krevas pro fiero pri sia saĝo kaj siaj atingoj, sed ies forta mano ŝtopas lian buŝon.

Jen kion li skribas plu: «La ideo de subpremado de bremsaj stimuloj en homa animo kaj, se eblas tiel diri, medikamenta plifortigo de heroa elemento de homa naturo same, principe, ne estas io neebla. Verŝajne, antikvaj popoloj konis tiajn naturajn medikamentojn. Jam nun eblus konturi rondon de renkonteblaj en la naturo objektoj, inter kiuj oni devus provi trovi tian drogon. La ĉefa malfacilaĵo konsistus en tio, kiel ĝin ekstrakti, kiel fari stabila, kiel atingi plifortigon de ĝia influo por ke rezisti la artefaritan ŝanĝiĝon de valorsistemo povus neniu animo, eĉ se tio estus animo, simila al Dia anĝelo…»

вернуться

91

Sudgermana familio, reginta en Bavario en 1180–1918.

вернуться

92

Otto von Bismarck (1815–1898), politikisto kaj diplomato de Prusio kaj Germanio, ministro-prezidento de Prusio (1862–1871), kanceliero de Germania Imperio (1871–1890).