Изменить стиль страницы

Mi ilin eĉ ne kompatis. Ho dio, ja se ili estus transportantaj pansojn aŭ jodon — mi al ĉiu starigus monumenton! Mi penis imagi tiujn restintojn. Kiel ili, atendante svedan korveton, sidas sur kajo de paca, dormema, ludila, kiel kuka dometo, Visby, per kesteca krusto de akre-pintaj tegolaj tegmentoj kuranta supren strat-post-strate, kvazaŭ ŝtup-post-ŝtupe, sur altan bordon de Gotlando, kun malgajo rigardas al blua, malvarma eĉ somere, antaŭlonge finŝtorminta maro, al mevoj, kiel blindigaj buloj de neĝoblanka flamo malrapide krucantaj lazuron de ĉieloj, trinkas ian aĉaĵon, kaj pensas… Pri kio? Pri kio do ili pensas? Ŝajne, tio estas facile imagebla, ja mi estas homo kaj ili estis homoj; jen la manoj, jen la piedoj, kiel diris Kristo al Tomaso Nekredema — jen ĉielo, jen maro, pri kio ĉi tie eblas pensi? Sed la sindromo de Cin furiozis en ĉiu el ili — kaj mi ne povis penetri en iliajn pensojn, kiel ne povis penetri, ekzemple, en pensojn de skizofreniulo, per absolute korektaj, oratoraj frazoj pruvanta: «Ni prenu Kolan duoninsulon, insertu en ĝin televidilon, ĉirkaŭe ĉiam tirnu panon — do, ĉu Elio Muromano[87] elkreskos, mi vin demandas?»

Jes, siatempe mi pafis. Tute antaŭnelonge pafis, por savi Ramilon. Konkretan homon de konkreta murdanto. Sed, ekzemple, aliri junulon, kiu faris ankoraŭ nenion malbonan kaj al vi, kaj al viaj proksimuloj, kiu ĉi-momente pensas — kaj tio klare montriĝas sur lia vizaĝo — pri tio, ĉu bone elkreskis aveno en gepatraj lokoj, ĉu ne truiĝis la tegmento de patra grenejo kaj kun kiu nun flirtas najbara Pranjo, kaj kun histeria krio «Vi estas dungito de forputrinta reĝimo!» aŭ, ekzemple, «Sanka sklafikanto![88]» tranĉi lian ventron per bajoneto?

Ne imageblas.

Mi sisteme, forgesante pri flugantaj tagoj, fosis en vivoj de tiuj restintaj agemuloj, kaj foje miris, trovante faktojn, atestantajn pri tio, ke ili tamen estis ordinaraj homoj, kaj foje afekciiĝis pro tio, kiom forte tamen ilia konduto montris ian perversecon de ilia konscio, malĝustecon de celilo, se eblas tiel diri. Preskaŭ ĉiuj tiel aŭ alie ĉagreniĝis pro la okazinto, multaj penis fari iajn konkludojn, sed plej ofte tiuj konkludoj igis min nur eksvingi la manojn en senforta, kaj, mi pentas, kolera embaraso.

La dudek duan de septembro en miajn manojn trafis letero de Petro Stupak, sendita de li el Southampton al Helsingborg al sia, kiel oni tiam diris, civitana edzino. Havis tiu nerealiĝinta murdisto edzinon, kiel evidentiĝis; evidentiĝis, ke lin oni povis ami, kaj eĉ kiel… «Saluton, mia dikulineto! — skribis Stupak. — Mi ankoraŭ plu restos en Britio, kuraciĝos kaj ripozos iomete post nia balta vojaĝo. Kaj poste mi jam revenos por ĉiam, Zinjo. Mensostaton mi havas abomenegan. Nia vojaĝo montriĝis malsukcesa, kaj pro tiuj malsukcesoj mi eĉ pli ol antaŭe ekmalestimis nian homan genton. Kaj speciale — ne ofendiĝu — nin, rusianojn. Ni pli malproksime ol la propra nazo ne vidas, krom al sia umbiliko, al nenio rigardas. Eblas la gorĝon ŝiri — tutegale neniu aŭdas, kaj eĉ aŭskulti ne deziras. En la kapo estas nur edzino kaj bovino, kaj dum festoj — drinkejo kaj preĝejo. Kiel mi ĉion ĉi malamegas! Aĥ, se povus mi enblovi en dormantajn homojn noblan fajron de malakcepto de tia, se eblas tiel nomi, feliĉo! Por ke furiozo bolu en vejnoj de ĉiu, kiel bolas ĝi en la miaj! Por ne toleru niaj plugistoj kaj metiistoj sennombrajn maljustaĵojn, klininte obeeme la kolojn, sed respondu al unu ofendo — per cento, al unu bato — per milo da batoj! Por ke la granda celo de liberiĝo el jarcenta jugo gvidu ĉiun senton, forgesigante pri malestiminda bonfarto, pri mizeraj virtoj, pri animala zorgo pri familio kaj idaro! Fiero, sendependeco, digno, konstanta strebo al libero — kie estas ili? Aĥ, scienco, scienco! Kiel potenca ĝi estas en kreado de novaj maŝinoj, kaj kiel senhelpa ĝi estas en kreado de nova homo!»

Mi memoras, ke mi eĉ la kapon balancis, legante, kaj pensis, ke, laŭ miaj komprenoj, ricevinte tian leteron, ajna normala virino devus kraĉi al la vizaĝaĉo de la aŭtoro kaj ne plu allasi en sian hejmon…

Kaj tiam mi eksentis odoron de mia diablo.

Petro Polikarpoviĉ Stupak. Li aĝis tridek kvin jarojn en la sesdek tria. En la kvindek kvina kun laŭdo li finis Peterburgan universitaton, montrinte elstarajn kapablojn en naturaj sciencoj. Sed la kariero ne konstruiĝis — nobelan divenon Stupak ne havis, kaj krome, li deziris ĉion kaj tuj, simple ĉar li estas tia. Malpacema, kiel geniulo, diras oni kutime pri tiaj homoj, forgesante, ke plejmulto da veraj geniuloj, kun ĉiuj, ofte vere malagrablaj en ĉiutageco, strangaj trajtoj, distingiĝas per karaktero bondezira kaj eĉ liberiĝinta de mondaj konkurencaj kvereloj, kaj malpacemaj evidentiĝas, ĉefe, homoj, kiuj, estante neŝanceligeble certaj pri sia potencialo, neniam okupiĝas pri ĝia realigo, mergante pli kaj pli profunde en vantan lukton kontraŭ tiuj, kiuj, laŭ ilia opinio, obstaklas malfermiĝon de iliaj talentoj; kaj poste ili jam mem provokas tiun lukton, sentante en profundo de la animo, ke se ĝi estingiĝos — ne restos iaj ajn signoj de la genieco. Ĝeneralaj reguloj ĉi tie, certe, ne ekzistas — sed tamen… Stupak evidente opiniis sin geniulo, kaj, ne ekskludeble, povus iĝi tia. Lin obsedis stranga ideo: la Universo estas kristalo. Interalie, laŭ mi, tiu ideo ie reaperadas ĝis nun, kaj, sekve, en ĝi estas io, kvankam mi, kun mia ŝtatsekureca cerbo, ne kapablas kompreni — kio, sed, kiom mi scias, Stupak unua eldiris en scienco tiun ideon.

Tamen li kun eksterordinara kuraĝo, tute revolucia, faris el tiu ideo praktikajn konkludojn: laŭ la leĝo de izomorfeco de kristaloj eblas kreskigi Universon en grando de akvomelono aŭ de kupolo de la sonorilejo de Ivano la Granda[89] — estas tutegale, la grandeco dependas nur de tempo de kristaliĝo. La universoj estos absolute identaj, kaj, ju malplian universon ni volas kreskigi, des malpli da tempo, nature, ĝi postulos; nia Universo estas tial tia granda, ĉar ĝi longe kreskas. El mia vidpunkto, tio estas pura deliro, sur nivelo de Kola duoninsulo kun televidilo, — sed deliro tre eleganta, ĉi tie konformas eĉ diskurado de galaksioj, kvankam Stupak pri ĝi scii, sendube, ne povis (la kristalo kreskas, neniaj problemoj); sed samtempe grandeco de atomoj, pri kiuj Stupak same, kredeble, ne povis scii, sendube devus meti minimuman limon al skaloj de kreskigata strukturo, aŭ mi jam tute nenion komprenas. Se ni volas ricevi Universon en grando de oranĝo, steloj en ĝi devus iĝi multe pli malgrandaj ol atomoj, sed tio jam estas plena absurdo. Sed Stupak-on tiaj detaloj ne ĝenis, lin obsedis la principo mem. Li sieĝis instancojn kun ultimata postulo: donu multe da mono por eksperimentoj. Kaj kun tio, kiel paneinta fonografo, per unu mallonga teksto eksplikis la ideon: la Universo estas kristalo, kaj laŭ la leĝo de izomorfeco de kristaloj…

Mi perdis semajnon, fosante tra IRU Peterburgajn arkivojn — estis malgaje kaj amare el ĉi tie, el Stokholmo, elvoki sur la vidigilon informojn el la urbo, kie mi loĝas, el la universitato, preter kiu mi iradas hejmen post laboro, kaj samtempe havi nek eblon, nek rajton sciigi la hejmanojn pri mi, ekscii, kiel statas aferoj hejme; sed el Peterburgo mi tiun Stupak-on neniaokaze trovus — kaj mi penis kompreni, kiajn pruvojn de sia praveco donis la geniulo, aŭ, almenaŭ, kiel li klarigis, por kio li bezonas Universon en grando de akvomelono. Vane. Per tiaj bagateloj Stupak sin ne laborigis. La Universo estas kristalo. Laŭ la leĝo de izomorfeco de kristaloj eblas kreskigi Universon en grando ĉu de akvomelono, ĉu de la kupolo de Ivano la Granda. Donu multe da mono. Punkto. Mi dubas, ke eĉ en niaj sataj kaj bondeziraj tempoj la Prezidento de Akademio de Sciencoj aŭ, ekzemple, ministro de atoma energetiko, aŭskultinte enrompiĝintan al ili kun tiela deliro orgojlan, sarkasman, arogan junulaĉon, donus monrimedojn por tiu temo. Des pli — dum Nikolao Pavloviĉ! Dum la Krimea katastrofo![90] Ja la granda imperio ne povis fari al si taŭgan fusilon — ne nur Universojn kreskigi! Ho, Rusio… Nu, kaj forto de agado egalas al forto de kontraŭagado. Anstataŭ ol almenaŭ provi iomete pripensi argumentojn, trovi belajn faktojn, kiel farus sur lia loko ajna normala Einstein, ĉu aŭstra, ĉu hebrea, ĉu ia ajn, anstataŭ ol motivi sian projekton per ajna, eĉ mensoga por unua momento motivo — ekzemple, volas mi novan Universon en matraso kreskigi, por la Patrujo ne malŝparu monon, aĉetante teon kaj kafon de orgojlaj britoj, sed rekte el la matraso, staranta sur tablo en gepatra Torĵok, ĉion ĉi eltiru senkoste kaj senlime — Stupak, kiel tiam estis mode por simpleco de divido de la mondo al blanka kaj nigra, ofendiĝis al inerteco de la carismo. Kraĉis li al siaj kristaloj kaj okupiĝis pri kontraŭregistara agado. Kaj ekruliĝis… Kaj Rusio por li tuj iĝis «fekejo de la monda civilizo». Kaj Aleksandro, ĵus surtroniĝinte, iĝis «sanga sufokanto de popolaj streboj, jam en unuaj tagoj de sia malpura potenco superinta laŭ malamego kaj krueleco kontraŭ sia propra popolo la tutan longan regadon de sia bastarda (?) patro». Kaj la kamparana reformo ial iĝis «Vica malpura truko de despotismo, direktita al establo de malpaco inter kamparanoj kaj urbanoj». Kaj tiam veturis mia Stupak al Eŭropo…

вернуться

87

Heroo de antikvaj rusaj legendoj.

вернуться

88

T. e. «sanga sklaviganto», prononcita kun afekta balta misprononco.

вернуться

89

Fama belega sonorilejo en Moskvo, sur Ruĝa Placo.

вернуться

90

Temas pri Krimea milito, kiam Rusio malvenkis al Britio kaj Francio.