Изменить стиль страницы

Mi aŭskultis kaj pensis: bela knabino, tre similas la panjon. Jam la brusto ŝvelas, ho dio. Ĉu vere Paŭlinjo havas talenton? Pro tiu penso haroj stariĝis, mi kaj fieris, kaj timis. Ĉu mi dezirus al la filineto sorton de Stanjo? Malfacila sorto. Kvankam ekzistas, certe, literaturistoj, kiuj banas sin en riĉo — sed, laŭ mi, ilin neniu amas, krom tiuj, kiuj drinkas kun ili ĝis senkonsciiĝo; sed tio same ne estas bona sorto, ni tian ne bezonas. Malfacila, senkompata vivo — kaj por si, kaj por tiuj, kiuj estas apude. Ne hazarde, verŝajne, inter literaturistoj mankas komunistoj, kaj se eĉ aperos iu, do li verkas aĉe: lispado, edifeco, nuraj moralaĵoj kaj nenio viva. Verŝajne, tiuj homoj kaj nature, kaj laŭ devo de sia servo ne povas ne esti tiuj, kiujn oni kutime nomas egoistoj. Sciencisto, por malkovri ion novan, uzas, ekzemple, komputilon kaj sinkrofazotronon; inĝeniero, por krei ion novan uzas tabelojn kaj desegnilojn — sed literaturisto, por malkovri kaj krei novan, uzas nur vivajn homojn, kaj ne havas li alian manieron, alian vojon. Ne havas alian stablon kaj testejon. Jes, li estas sprita kaj agrabla interparolanto; jes, li povas kortuŝe kaj fidele zorgi pri homoj, kiujn li renkontas unu fojon dum duonjaro; jes, li kapablas je mirindaj eksplodoj de sindonemo, abnegacio, — sed tio estas nur labora instinkto, kiu scias: alie ne eblas penetri en aliulon, sed ja necesas ekkoni tiun, necesas ekbruligi flamojn de pasioj, eksenti fremdajn sentojn propraj, kaj la proprajn — grandaj, por poste elsuĉitaj el tiu ĉi sindono impresoj, difraktiĝinte, digestiĝinte, iam kuŝiĝu sur paperon, kaj dekoj da miloj da fremdaj homoj, legante, sentu akrajn korpikojn kaj balancu kapojn: kiel ĝuste! kiel prave!.. kaj, satsuĉinte, li elrampos el vi, mem suferante pro subita fremdiĝo ne malpli, ol vi — sed tutegale eliras neeviteble, deŝiriĝas kun sango, timigite hakas etenditajn al li en senespera peno reteni manojn kaj lasas tiun, por kiu, ŝajne, vivis, en cindro, en ruinoj kaj ploro. Ĝuste kiel Stanjo min nun.

Kaj alie — li ne povas. Tia laboro.

— Paĉjo, — mallaŭtete demandis Paŭlinjo, kaj mi komprenis, ke ŝi jam delonge silentas. — Pri kio vi tiel enpensiĝis?

— Pri vi, filinjo, — diris mi, — kaj pri viaj regnanoj.

— Vi ne timu, — diris ŝi, alirante. Ŝi sidiĝis sur kubutapogilon de mia fotelo kaj metis la manon sur mian ŝultron. — Mi ne malutilos al vi. Simple necesas ja iel ilin rekonsciigi. Nu, dum ioma tempo ili sentos doloron, jes. Mi nun komencis duan parton. Ĉio finiĝos bone.

Almenaŭ pro tio dankon, pensis mi. La pordo malfermiĝis, kaj en la kabineton eniris Liza. Ŝi ekridetis, rigardante al nia konfida etoso.

— Karaj knaboj kaj karaj knabinoj! Ĉu vi ne deziras iomete manĝi? Saveljevna jam aranĝis la tablon.

— Deziras, — diris mi kaj ekstaris.

— Deziras, — ripetis Paŭlinjo tre solide kaj ankaŭ ekstaris.

Kroĉinte la manojn, ni nehaste, kiel plenaĝuloj, ekiris al la manĝoĉambro post Liza.

Ŝi iris iomete antaŭe, en longa, libera robo ĝis kalkanoj — la vespa talio estis ĉirkaŭligita per vasta zono. Hela nebulo de haroj balanciĝis laŭ takto de paŝoj. Mi flugos matene, pensis mi. Tutegale nokte tie mankas aferoj — ĉu en la flughaveno sidi? Por kio? Netolereble mi volis atingi Lizan kaj flustri: «Pardonu… pardonu…» Mi ofte sonĝis: mi ĉion-ĉion al ŝi rakontas, kaj ŝi, laŭ ilia kristana moro, per potenco, donita al ŝi de Dio, absolvas miajn pekojn… Foje eĉ, ŝajne, mi balbutis tion dum dormo. Kion ŝi aŭdis? Kion komprenis?

Ni vespermanĝis. Poste, babilante pri bagateloj, trinkis teon kun papavaj kringoj. Poste Paŭlinjo, preninte transistoran ricevilon, foriris al si — kuŝiĝi dormi kaj dormige vagi laŭ la etero, eble tie troviĝos iu moda melodio. Kaj Liza verŝis por ni ankoraŭ po taso, poste ankoraŭ. Ŝi povis trinkadi teon laŭ malnovaj kutimoj — ĝis sepa ŝvito — nu, kaj mi kune kun ŝi.

— Kia bona vespero, — diris Liza. — Kia bona vespero estas, ĉu vere?

Mi estis certa, ke Paŭlinjo delonge dormas. Verdire, eĉ miaj propraj okuloj jam gluiĝis; mi malstreĉiĝis, moliĝis. Kiam Paŭlinjo en nokta ĉemizo subite eniris la manĝoĉambron, mi eĉ ne komprenis, kial ŝi moviĝas, kiel blinda.

Ŝi ploris. Ploris sensone kaj amare. Ŝi penis ion diri — kaj ne sukcesis. Viŝis la vizaĝon, snufis. Ni sidis, ŝtoniĝinte.

— Paĉjo… — gorĝe diris ŝi. — Paĉjo, oni vian komuniston mortpafis!

— Kio?! — ekkriis mi, eksaltante. La taso, abrupte tintinte ĉe la subtaso, renversiĝis, kaj densa teo, aromanta je mento, verŝiĝis sur tablotukon.

La ricevilo staris sur kuseno de Paŭlinjo. La anoncisto parolis:

«… Proksimume je la dek unua kaj dudek. Unu aŭ du nekonatoj, kaŝatendinte la patriarkon apud enirejo, faris kelkajn pafojn, elŝiris tekon, kiun la patriarko portis en la mano kaj, uzante mallumon kaj relativan senhomecon sur la strato, forkuris. En serioza stato la suferinto estas transportita al hospitalo…»

Viva. Ankoraŭ viva. Nur li restu viva.

Tio ne povus esti hazardo. Preskaŭ ne povus.

Al kiu mi diris, ke mi intencas konsulti la patriarkon? Al la ministro kaj Lamsdorf…

Kaj al Stanjo.

Ne povas esti. Ne povas esti. Ne povas esti!!!

Mi sovaĝe ĉirkaŭrigardis. Paŭlinjo ploris. Liza, same alkurinta ĉi tien, staris en la pordo, alpreminte la pugnon al la lipoj.

— Mi devas paroli telefone. Eliru el ĉi tie.

— Paĉjo…

— Eliru! — muĝis mi. Ili tuj malaperis, la pordo firme fermiĝis. Mi deŝiris la parolilon.

Ĉe Stanjo ludis muziko.

— Stanjo…

— Oj, de kie vi?

— El la hejmo.

— Tio estas io nova. Ĉu tio estas bona signo aŭ male? — ŝi havis tute sobran voĉon, tio estis bona. Sed raŭketa baritono, laŭte demandinta malproksime de la mikrofono ion similan al «Kto to jest?»,[50] montris nemalgrandan gradon de ebriiĝo. Nature, la konjakon trinkaĉas. Verŝajne jam la duan botelon atingis. «Tio estas mia edzo», — ruslingve diris Stanjo, kaj, kvazaŭ iu lutlampo blovis en mian koron flamon akran kaj malmolan.

— Kaj ni ĉi tie, Saĉjo, sidas sen vi, rememoras pasintan lirikon, planas estontajn aferojn…

— Nur ne absorbiĝu en lirikon.

— Mi eĉ ne fumas. Imagu, li prenas de mi en «Ne zginela» tutan kolekton da versaĵoj, je sepcent linioj!

— Mi gratulas. Stanjo, ĉu vi…

— Mi volas preni rusan pseŭdonimon. Ĉu mi povas uzi vian familinomon?

— Ni devenas de Gediminidoj.[51] Tio estos precioza, speciale por Polio. Stanjo, aŭskultu…

— Kaj ĉu la fraŭlinan familinomon de Liza?

— Pri tio endas demandi ŝin.

— Do, mi ne povas, — suspiris ŝi.

— Stanjo, ĉu vi al neniu diris pri tio, kien mi intencas flugi?

— Ne, kara, — ŝia voĉo tuj serioziĝis. — Ĉu io okazis?

— Ĉu vi estas certa?

— Sed al kiu mi povis? Mi eĉ ne eliris, kaj kun Janusz ni havas tute aliajn temojn.

— Eble, telefone?

— Mi kun neniu parolis telefone, — ŝi jam komencis incitiĝi. — Honestan vorton, kun neniu, Saĉjo. Sufiĉas.

— Nu, bone… — mi forte frotis la vizaĝon per libera manplato. — Ĉio estas en ordo, pardonu.

Mi treege, neelteneble hontis. Pro tio, kio venis en mian kapon.

— Stanjo… Vi estas tre bona. Dankon al vi.

— Saĉjo, — ŝia gorĝo, ŝajne, spasmis. — Saĉjo. Mi ja eĉ ne scias, kiel vi al mi rilatas. Ĉu vi min almenaŭ iomete amas?

— Jes, — diris mi per solaj lipoj. — Jes, jes, jes, jes!!

Ŝi silentis iom.

— Ĉu vi min aŭdas?

— Jes, — diris mi laŭte. — Jes. Kaj jen kio ankoraŭ. Vi ne diru al li, kio mi estas. En senco, kie mi laboras.

— Kial?

— Nu, eble tio malhelpos al la publikigo.

— Kia vi estas ridinda, — denove diris ŝi. — Kial do malhelpos?

— Nu… — mi ne sciis, kiel esprimi pli takte. — Li ŝajne iomete tro interesiĝas pri naciaj problemoj…

— Ĉu vi, — ŝia voĉo denove ŝanĝiĝis, ree iĝis abrupta kaj malamika, — pri ĉiuj miaj amikoj nun informiĝos en viaj dosieroj? Li estas en iu via sliparo de nelojaluloj, ĉu? Kia aĉo! — kaj ŝi ĵetis la parolilon.

вернуться

50

«Kiu estas tio?» (en la pola)

вернуться

51

Idoj de litova grandprinco Gedimino. Nepo de Gedimino Jagelo iĝis fundinto de pola dinastio de Jagelonoj. En Rusio tio estas princa branĉo, dua laŭ altrangeco post Rurikidoj.