Изменить стиль страницы

— Nu, kio? Ĉu vi vere jam finis? — malsprite ŝercis mi, kiam la leŭtenanto eniris.

— Tute ne, male.

— Sidiĝu. Kio okazis?

Li eksidis.

— Mi permesis al mi iom vastigi interpreton de la ricevita tasko, — eldiris li kaj stumblis, atende rigardante min. Mi paŭzis, penante kompreni. Zorgeme estingis cigaredstumpon en la cindrujo, premis per ĝi flagretantajn pecojn de cindro.

— Kiamaniere?

— Komprenu, — kun preteco komencis klarigi li, — la materialo, kiun vi donis al mi por rigardi, estas simple terura, kaj ĝi vin, verŝajne, iom hipnotigis. Mi pensis: ja ne ĉiuj homoj estas tiom decidemaj kaj principemaj, kiel kompatinda Kislenko. Ne ĉiu, eĉ tiele freneziĝinte, tuj kuraĝos je murdo. Kaj mi permesis al mi provi rigardi kun samaj simptomoj malpli gravajn aferojn — rabatakojn, huliganaĵojn…

— Sed tio estas jam vere infera laboro.

— Vi pravas, sendube. Sed tamen ĝi donis ian rezulton. Rigardu. En la nuna kaj la antaŭa jaroj, — li etendis al mi folieton kun numeritaj faktoj, — murdoj, similaj al niaj, ne okazis. Sed incidentoj malpli gravaj — estis. Du sensencaj batadoj en Suĥumo. Ses tute neklarigeblaj kruelaj interbatadoj en vilaĝetoj en mia patra regiono, inter Laĉino kaj Ĥankendo. Absolute neprovokita kaj absolute sencela, dum tago, atenco al policano sur Maneĝa placo en Moskvo.

Mi atente tralegis la liston. Interese…

— Ja vi estas bravulo, leŭtenanto, — diris mi. Li ruĝiĝis pro plezuro; li ĝenerale facile ruĝiĝis, ĝuste kiel Liza. — Bravulo. Mi dume havas neniun ideon, ĉu estas ĉi tie ia ligo kun nia afero, sed tipologia simileco estas evidenta.

— Nu jes! — ekscitite kapjesis Papazjan. — Kaj kio estas plej grava, ĉiuj subjektoj de la krimoj aŭ estis evidente ebriaj, kaj tial iliaj klarigoj, ke ili ne memoras pri siaj agoj kaj ne povas ilin klarigi, tuj estis kreditaj, aŭ perdo de memoro estis atribuita al, ekzemple, ricevita bato al la kapo, kaj plu analizi la akcidenton same neniu penis.

— Interese, — jam laŭte diris mi. — Kaj, certe, ĉar krima ago estis ne tiom kruela kaj malhumana, kiel en la okazo kun Kislenko, do ankaŭ pereiga psiĥa ŝoko ne aperis, homo vivis plu. Memoro pri la aberacia memrealiĝo, verŝajne, simple estas forpremata en subkonscion. Interese, diable! Se ni kontrolus, ĉu ŝanĝiĝis karaktero de tiuj homoj, ĉu ili iĝis pli incitiĝemaj, malafablaj, timemaj…

— Ankoraŭ unu infera laboro, — kun entuziasmo diris Papazjan.

— Ne, ne distriĝu dume. Se aperos jam tute interesa statistiko, tion kontrolos aliuloj. Daŭrigu tiel, kiel vi komencis — vastigite.

— Jes! — Papazjan ekstaris. Paŭzis, kaj poste sinĝeneme demandis: — Sinjoro kolonelo, ĉu vi jam havas version?

— Kaj ĉu vi? — demandis mi, apoginte la dorson je seĝa dorsapogilo, por estu pli oportune rigardi al la vizaĝo de la staranto.

— Jes!

— Nu, nu…

— Nekonata al la scienco mutacia viruso! Ĝi trafas centrojn de bremsado en cerbo, kaj malsanulo montras agresemon pro bagatelaj, ridindaj por normala homo kaŭzoj, kaj poste mem ne memoras tion, kion faris dum la nebuliĝo. Sed restas potenciala krimulo, ĉar la viruso nenien malaperis, ĝi sidas en sinapsoj. Eble, al ni minacas epidemio.

— Ja vi estas tuta bravulo, Azero Akopoviĉ! Bravege!

— Ĉu vi pensas proksimume same?

— Por konfirmi la version pri ĵusa mutacio kaj vastiĝanta epidemio necesas — kio?

Li pripensis dum sekundo.

— Verŝajne, montri statistike, ke similaj okazoj de jaro al jaro iĝas pli multenombraj, kaj antaŭ ioma tempo ili tute malestis.

— Do, ĝuste vi pri tio okupiĝu, — mi suspiris. — Ankaŭ mi havas version, Azero Akopoviĉ, kaj neniom pli bonan ol la via. Ĝi baziĝas sur unusola frazo de Kislenko…

— Sur kiu? — avide demandis Papazjan.

— Pardonu, dume mi ne diros. Vi povas iri.

Li diligente turniĝis kaj ekiris al la pordo.

— Oĥ, sekundon!

Li haltis kaj returniĝis al mi.

— Diru, ĉu vi konas tiun verkiston — Janusz Kwiatkowski?

— Jes, — mirigite respondis Papazjan. — Fakte li estas poeto… Poeto kaj eldonisto.

— Ĉu bona poeto?

— Brila. Li egale filigrane laboras en la pola, la litova kaj la rusa. Li estas juna, sed li jam estas ne leviĝanta, sed tute leviĝinta stelo.

— Juna — kiel?

— Nu, mi ne scias… proksimume de mia aĝo.

Do, li estas pli juna, ol ŝi. Kaj sufiĉe multe, je kvin — sep jaroj.

— Kaj pri kio li verkas?

— Nu, mi kun liaj versoj ne tre… Li tro batas sin je la brusto rilate de avantaĝoj de katolikismo. Kaj ĝenerale — la pola herbejo estas la plej grava en la mondo.

— Nu, — diris mi mediteme, kaj, mi timas, kun stulta tono de ĝenerale nekutima por mi edifeco, — ju malpli granda estas herbejo, des pli kara ĝi estas por tiu, kiu sur ĝi kolektas nektaron.

Papazjan ridetis.

— Ĉu mi ja ne scias?

— Ha, do Kwiatkowski simple ne tiun herbejon laŭdas?

Ni kun plezuro ridis. Inter senfinaj rabatakoj kaj mutaciaj virusoj evidente mankis amika babilado. Verŝajne, por ĝi ne manku, necesas esti poeto kaj eldonisto.

— Sed por kio vi tion bezonas, Aleksandro Lvoviĉ?

— Estas ĝene trinki konjakon kun homo, kiun mi tute ne konas, sed li ja estas fama.

— Kiajn konatojn vi havas! — envie suspiris Papazjan.

Konato. Nu, eblas ankaŭ tiel nomi. Parenco de edzina flanko. Mi per gesto forsendis la leŭtenanton: farinte penseman vizaĝon, ŝajnigis, ke mi tajpas, tajpas ion en la komputilo.

Do, ŝi ligiĝis kun naciistoj. Ne sufiĉas al ni malfeliĉoj. Nur ŝi ne menciu, stultulineto, ke ŝi amikas kun kolonelo de Rusia speciala servo. Li ŝin tiam neniuokaze publikigos.

Juĝante laŭ tempo, ili jam finmanĝas terpomojn. Transiras al trinkaj proceduroj. Interese, ĉu ŝi sukcesis kaŝi la konjakon aŭ forgesis?

Aŭ ŝi eĉ ne intencis, sed nur ŝajnigis?

Malfermita bluzo sur nuda korpo kaj rubandeto en aromaj haroj. La humoro ne konvenas…

Do, mutacia viruso. Nu, la ideo estas ne pli malbona, ol ĉiu alia. Ni, interalie, pri tio ne pensis. Necesas esti knabo, por tielaĵon elpensi. Sed ja dum sekcado de la korpo de Kislenko tiun version ni ne kontrolis. Necesas precizigi, ĉu ne estis rimarkitaj iaj organaj ŝanĝoj en la cerbo. Eble, ni ripetu sekcadon? Oĥ, ja la edzino de Kislenko, verŝajne, jam forprenis la korpon. Kompatinda.

Se tio estas viruso — do, mi kaj Kruus havas ŝancon en proksima estonteco freneziĝi. Interese. Jen tuj klakos io en la kapo — kaj mi, neniom ŝanĝiĝinte rilate de miaj inklinoj, iĝos rolulo de historia filmo. Mi batmalfermos la loĝejon de Stanjo, murdos ŝian verkistaĉon per ofica armilo, poste ŝin ektiros je la haroj…

Interese, ĉu ankaŭ ĉi tio ŝin flatos? Ĉu ŝi ekaplaŭdos kaj ekkrios: «Ĵaluzas! Hu ra!»?

Mi laciĝis.

La funebraj ceremonioj jam delonge finiĝis, la kajo estis dezerta. Maloftaj aŭtoj kun surdiga siblado traglitadis pretere, tranĉante flakojn kaj verŝante sur trotuaron ŝaŭmajn, festonajn fontanetojn — necesis atenti. Morna Nevo ruliĝis al la maro, kaj renkonte al ĝi iris densa humida vento kaj vipis la vizaĝon, frapis la bruston. Laŭ tuta ĉielo ŝvelis nigraj hirtaĵoj de nuboj, nur oriente jen aperadis, jen denove malaperadis bluaj truoj — kvazaŭ moke montrante, kia devas esti vera ĉielo.

Mi longe staris sub varmega duŝo, poste sub malvarma. Poste sidis en profunda, hejmeca fotelo en la kabineto; lanugeca, peza, kiel gladilo, komforta Timoteo varmigis miajn genuojn, mi gratis ĝin malantaŭ la orelo — ĝi kun plezuro turnis grandfruntan kapon per mentono supren, kaj mi gratis al ĝi la mentonon, kaj aŭskultis Paŭlinjon, kiu, instaliĝinte sur divano sub kloŝlampo, submetinte unu piedon sub sin, finfine laŭtlegis al mi sian fabelon. Mirinde, kiajn psiĥologiajn nuancojn elpensis tiu etulino. Se verkus mi, la giganto nepre komencus konfiskadon de manĝaĵoj de tiuj, kiuj jam pri nenio pensas, havante ĉion jam pretan. Ne, kontraŭdiris ŝi, deŝirante sin de la teksto, tiuokaze ili komencus pensi nur pri manĝo, kaj ĉio. Kaj tiuj, kiuj jam antaŭ tio pensis nur pri manĝo, komencis pensi, kiel saviĝi, kiel helpi al si, — unue ĉiu pensis, kiel helpi al si mem, poste ili poiomete komprenis, ke helpi al si eblas nur kune, tiel, ke ĉiuj helpu al ĉiuj.