Изменить стиль страницы

Ĉapitro 20 Heredo

Kiam Jane komprenis, ke ŝi estas forportata, kaptitino, de la stranga arbara estaĵo kiu savis ŝin de la simio, ŝi urĝe baraktis por eskapi, sed nur iom pli strikte premis la fortaj brakoj, kiuj tenis ŝin tiel facile kvazaŭ ŝi estus nur unutaga bebino.

Do, ŝi baldaŭ rezignis pri la senrezultaj klopodoj kaj kviete kuŝis, rigardante tra duonfermitaj palpebroj la vizaĝon de la viro, kiu facile paŝis tra la implikitaj arbustoj portante ŝin.

La vizaĝo super ŝi estis eksterordinare bela.

Perfekta speco de la forte vira, nemakulita de disipeco, aŭ brutecaj kaj senhonoraj pasioj. Ĉar, kvankam Tarzan de la Simioj estis mortiganto de homoj kaj de bestoj, li mortigadis kiel ĉasisto, senpasie, krom se temis pri tiuj maloftaj okazoj kiam li mortigis pro malamego — kvankam ne la kovata, malica malamego, kiu makulas siajn trajtojn per hidaj linioj.

Kiam Tarzan mortigis, li ridetis pli ofte ol li sulkigis la brovojn, kaj la ridetoj estas la fundamento de la beleco.

Unu aferon la junulino aparte rimarkis kiam ŝi vidis Tarzanon impeti kontraŭ Terkozo — la brile skarlatan cikatron sur la frunto, de super la maldekstra okulo ĝis la hararo; sed nun, kiam ŝi inspektis liajn trajtojn, ŝi rimarkis, ke ĝi malaperis, kaj nura maldika blanka streko signis la lokon, kie ĝi antaŭe estis.

Kiam ŝi kuŝis pli kviete inter liaj brakoj, Tarzan iomete malstriktigis sian tenon.

Unu fojon li rigardis ŝiajn okulojn kaj ridetis, kaj la junulino devis fermi al si la okulojn por forbari tiun vidaĵon de tiu bela, alloga vizaĝo.

Tarzan baldaŭ supreniris en la arbojn, kaj Jane, mirante ke ŝi ne sentas timon, komencis konscii, ke multmaniere ŝi neniam sentis sin pli sekura en la tuta vivo ol nun, kiam ŝi kuŝis inter la brakoj de ĉi tiu forta, sovaĝa estaĵo, kiu portas ŝin, nur Dio sciis kien aŭ al kia sorto, pli kaj pli profunden en la sovaĝan koron de la nekonkerita ĝangalo.

Kiam, kun okuloj fermitaj, ŝi komencis pripensi la estontecon, kaj terurajn timojn elsorĉis vigla imagopovo, necesis nur, ke ŝi levu la palpebrojn kaj rigardu tiun noblan vizaĝon, tiel proksiman al la ŝia, por forigi la solan restaĵeton de dubo.

Ne, li neniam povos vundi ŝin; pri tio ŝi estis konvinkita, tradukinte inter la delikataj trajtoj kaj la honestaj, kuraĝaj okuloj super ŝi kaj la kavalireco, kiun tiuj proklamis.

Ili senhalte pluiris tra tio, kiu ŝajnis al Jane solida amaso da verdaĵoj, sed ĉiam malfermiĝis antaŭ tiu arbara dio trairejon, kvazaŭ magie, kiu fermiĝis malantaŭ ili tuj post ilia trairo.

Preskaŭ neniu branĉo skrapis ŝin, sed supere kaj sube, antaŭe kaj malantaŭe, la vido prezentis nenion krom solidan amason de nedisigeble interkroĉiĝintaj branĉoj kaj lianoj.

Dum Tarzan senpaŭze moviĝis antaŭen, lian menson okupis multaj pensoj strangaj kaj novaj. Jen problemo tia, kian li neniam renkontis, kaj li sentis, ne rezonis, ke li devos trakti ĝin kiel homo kaj ne kiel simio.

La libera movado tra la meza tavolo, la vojo kiun li pliparte sekvis, helpis malplivarmigi la ardon de la unua feroca pasio de lia nove trovita amo.

Nun li trovis, ke li pripensas la sorton, kiu trafus la junulinon se li ne savus ŝin de Terkoz.

Li sciis, kial la simio ne mortigis ŝin, kaj li komencis kompari siajn intencojn kun tiuj de Terkoz

Verdire, estis la regulo en la ĝangalo, ke la virbesto perforte akiru sian ezinon; sed ĉu Tarzanon gvidu la leĝoj de la bestoj? Ĉu Tarzan ne estis homo? Sed kiel kondutis homoj? Tio estis por li malklara; ĉar li ne sciis.

Li deziris povi demandi la junulinon, kaj tiam trafis lin, ke ŝi jam respondis per sia sensukcesa lukto eskapi kaj forpeli lin.

Sed jam ili atingis sian celon, kaj Tarzan de la Simioj kun Jane inter siaj fortaj brakoj svingiĝis malpeze al la torfo de la areno kiel la simiegoj okazigis siajn konsiliojn kaj dancis en la freneza orgio de la DumDumo.

Kvankam ili venis multajn kilometrojn, ankoraŭ estis en la posttagmezo, kaj la amfiteatron banis la duonlumo kiu filtriĝis tra la labirinto de la ĉirkaŭa foliaro.

La verda torfo ŝajnis mola kaj freŝa kaj invita. La multegaj bruaĵoj de la ĝangalo ŝajnis foraj, nura eĥo de malklaraj sonoj, laŭtiĝante-mallaŭtiĝante kiel la ŝaumondaro sur fora bordo.

Senton de revema paco sorbis Jane kiam ŝi eksidis sur la herbaro, kie Tarzan metis ŝin, kaj kiam ŝi levis la okulojn al lia granda figuro, kiu turis super ŝi, aldoniĝis stranga sento de perfekta sekureco.

Dum ŝi rigardis lin elsub duone fermitaj palpebroj, Tarzan transiris la rondan senarbejon al la aliflankaj arboj. Ŝi rimarkis la gracian majestecon de lia pozo, la perfektan simetrion de lia belega formo, kaj la ekvilibron de lia bonforma kapo sur liaj larĝaj ŝultroj.

Estaĵo ege perfekta! Sub tiu dieca eksteraĵo ne povis esti io kruela aŭ malnobla. Neniam, ŝi pensis, tia homo paŝis sur la tero ekde kiam Dio kreis la unuan laŭ sia aspekto.

Tarzan saltege eniris la arbojn kaj malaperis. Jane scivolis, kien li iris. Ĉu li lasis ŝin al sia sorto en tiu soleca ĝangalo?

Ŝi maltrankvile ĉirkaŭrigardis. Ĉiu liano kaj ĉiu arbusto ŝajnis la kaŝejo de iu granda, hororiga besto, kiu pretis enigi blankajn dentegojn en ŝian molan karnon. Ĉiun sonon ŝi plilaŭtigis ĝis la kaŝa rampado de iu serpentuma kaj malica korpo.

Kiel malsame, nun kiam li foriris!

Dum kelkaj minutoj, kiuj ŝajnis horoj al la timanta junulino, ŝi sidis tie kun streĉitaj nervoj atendante la saltatakon de la kaŭranta estaĵo, kiu finos ŝian mizerigan anksiecon.

Ŝi preskaŭ preĝis por la kruelaj dentoj, kiuj donacos al ŝi senkonsciecon kaj liberigon de la angoro de timego.

Ŝi aŭdis de malantaŭ si subitan soneton. Ŝi ekkriante saltstariĝis kaj turnis sin por fronti sian morton.

Tie staris Tarzan, tenante inter siaj brakoj maturajn kaj belaspektajn fruktojn.

Jane ŝanceliĝis kaj svenus se Tarzen, faliginte sian ŝarĝon, ne kaptus ŝin inter siaj brakoj. Ŝi ne perdis la konscion, sed ŝi forte tenis lin, tremante kaj skuiĝante kiel timigita cervino.

Tarzan de la Simioj karesis ŝian molan hararon kaj provis trankviligi kaj sentremigi ŝin, kiel Kala faris por li kiam lin, ankoraŭ simio-bebon, timigis Sabor la leonino aŭ Hista la serpento.

Unu fojon li malpeze premis siajn lipojn sur ŝian frunton, kaj ŝi ne retiriĝis, sed fermis al si la okulojn kaj suspiris.

Ŝi nek povis analizi siajn sentojn nek volis provi tion. Kontentigis ŝin senti la sekurecon de tiuj fortaj brakoj, kaj lasi al la sorto sian estontecon; ĉar la lastaj horoj edukis ŝin fidi je tiu stranga, sovaĝa estaĵo de la arbaro kiel ŝi fidus nur kelkajn virojn konatajn de ŝi.

Dum ŝi pensis pri la strangeco de la afero, ŝi ekkomprenis, ke ŝi eble lernis ion alian, kiun ŝi antaŭe neniam konis — la amon. Ŝi miris, kaj poste ŝi ridetis.

Kaj ankoraŭ rideante, ŝi afable forpuŝis Tarzanon; kaj, rigardante lin kun duonrideta, duondemanda mieno kiu faris ŝian vizaĝo tute rava, ŝi montris la fruktojn sur la tero, kaj sidigis sin sur la rando de la grunda tamtamego de la homsimiluloj, ĉar malsato komencis aserti sian potencon.

Tarzan rapide kolektis la fruktojn, kaj, alportinte ilin, kuŝigis ilin ĉe ŝiaj piedoj; kaj tiam ankaŭ li sidiĝis sur la tamtamego, apud ŝi, kaj per sia tranĉilo malfermis kaj preparis la diversajn fruktojn por ŝia manĝo.

Kune kaj silente, ili manĝis, foje ŝtelante ruzajn ekrigardojn unu al la alia, ĝis finfine Jane ĝoje ekridis, kaj ankaŭ Tarzan.

"Se nur vi parolus angle," diris la junulino.

Tarzan kapneis, kaj liajn ridantaj okulojn sobrigis aspekto de dezirema kaj patosa sopirado.

Tiam Jane provis alparoli lin france, kaj poste germane; sed eĉ ŝi devis priridi sian fuŝan provon pri tiu lasta lingvo.

"Nu," ŝi diris angle al li, "vi komprenas mian germanlingvaĵon same bone kiel oni faris en Berlino."\

Tarzan jam delonge decidis, kiel li estonte procedu. Li rememoris ĉion, kiun li legis pri la reciproka kondutado de viroj kaj virinoj en la libroj ĉe la kabano. Li kondutos same, kiel laŭ lia supozo kondutus la viroj en la libroj se ili anstataŭus lin.

Li ree leviĝis kaj iris al la arboj, sed unue li provis klarigi, per gestoj, ke li baldaŭ revenos, kaj tion li faris tiel bone, ke Jane komprenis kaj ne timis kiam li foriris.

Sed sento de soleco trafis ŝin, kaj ŝi rigardis la lokon, kie li malaperis, kun sopiraj okuloj, atendante lian revenon. Kiel antaŭe, ŝin sciigis pri lia ĉeesto iu soneto malantaŭ ŝi, kaj ŝi turnis kaj vidis lin veni trans la torfo kun granda fasko da branĉoj.

Tiam li reiris en la ĝangalon, kaj post kelkaj minutoj reaperis kun iom da molaj herboj kaj filikoj.

Ankoraŭ du ekskursojn li faris ĝis li havis ĉe ili grandan amason da materialo.

Tiam li disŝutis la filikojn kaj herbojn sur la tero en mola, plata lito, kaj super ĝi kunklinigis multajn branĉojn tiel, ke ili interplektiĝis kelkajn futojn super la centro. Sur tiujn li metis tavolojn el grandaj folioj de la elefantorelo, kaj per pli multe da branĉoj kaj folioj li fermis unu ekstremaĵon de la ŝirmejeto, kiun li konstruis.

Tiam ili denove kunsidiĝis sur la rando de la tamtamego kaj provis geste paroli.

Tre mirige por Jane estis la belega diamanta medaliono kiu pendis ĉe la kolo de Tarzan. Nun ŝi indikis ĝin, kaj Tarzan demetis ĝin la transdonis al ŝi la belan brikabrakaĵon.

Ŝi vidis, ke ĝin kreis lerta artlaboristo, kaj ke la diamantoj estis ege brilaj kaj belege inkrustitaj, sed iliaj facetoj montris, ke ili venis el pli frua epoko. Ŝi ankaŭ rimarkis, ke la medaliono estas malfermebla, kaj, premante la kaŝitan kuntenilon, ŝi vidis la du partojn dissalti por riveli en ĉiu flanko eburan miniaturon.

Unu montris belan virinon, kaj la alia povis esti portreto de la viro, kiu sidis apud ŝi, se ne temus pri subtila malsameco de la mieno kiun ŝi nur malfacile povus difini.

Ŝi levis la rigardon al Tarzan kaj trovis, ke li klinas sin al ŝi kaj rigardas la miniaturojn kun mirigita mieno. Li etendis sian manon por la medialionon kaj prenis ĝin de ŝi, esplorante la internajn portretojn kun evidentaj signoj de surpriziĝo kaj nova intereso. Lia maniero klare montris, ke li neniam antaŭe vidis ilin, nek sciis, ke la medaliono estas malfermebla.

Tiu fakto okazigis, ke Jane indulgu sin pri plua pripensado, kaj estis malfacila por ŝia imagopovo bildigi al ŝi, kiel tiu bela ornamaĵo fariĝis posedaĵo de tiu sovaĝa estaĵo de la neesploritaj afrikaj ĝangaloj.

Eĉ pli mirinda estis tio, kiel ĝi enhavis la portreton de iu, kiu povus esti frato aŭ, pli verŝajne, patro de ĉi tiu arbara duondio kiu eĉ ne sciis, ke la medaliono estas malfermebla.