Ĉiuj staradis mirigite, ĝis kiam maljunulino, elirante ŝancelpaŝe la amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub ĝi la vizaĝon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem!

Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek longajn jarojn?"

Sian aventuron Ripo rapide rakontis ĉar la dudek jarojn li pasigis same kiel unu nokton. La najbaroj fiksrigardis, aŭskultante la rakonton. Iuj palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto kun la deklivangula ĉapelo, alreveninte la scenejon nur fine de ĉiu danĝero, malgajigis la buŝon kaj ŝancelis la kapon, responde al kio okazis ĝenerala kapŝanceliĝo tra la tuta kunvenintaro.

Tiuj kunkonsentis tamen agi laŭ la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili vidis ĵus tiam antaŭenveni malrapide laŭ la vojo. Li estis posteulo de la samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la provinco. Petro, la plej aĝa loĝanto de la vilaĝo, estis bone informita pri ĉiuj mirindaj okazintaĵoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li certigis al la vilaĝanoj tion ke, laŭ informo transdonita al li fare de lia historiista antaŭulo, ekde ĉiam strangaj estaĵoj hantis Katskilajn Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ĉiujn dudek jarojn kun la ŝipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia antaŭa entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon.

Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn laŭ antikva Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro aŭdis proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn kuglopilkojn.

Por mallongigi longan historion, la kuniĝintaro diskuniĝis, preferante okupiĝi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo lin hejmenkondukis ĉe si. Ŝi pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj antaŭe surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidiĝis antaŭe sin apogante kontraŭarben, tiu dungiĝis kiel laboristo sur la familia bieno.

Li elmontris tamen heredan preferon okupiĝi pri ĉio ajn krom siaj proprabienaj devoj.

Ripo nun reaktivigis siajn antaŭajn promenadojn kaj kutimojn. Baldaŭ li rerenkontis multajn antaŭajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikiĝi kun la noveminentiĝanta generacio ĉe kiu li baldaŭ sin ege estimigis.

Havante nenion farotan ĉehejme, atinginte tiun feliĉan aĝon kiam viro rajtas senokupiĝi senriproĉe, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon ĉe la gasteja pordo kaj eminentiĝis kiel unu el la patriarkoj de la vilaĝo kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaŭmilitaj" jaroj. Necesis al li iom da tempo antaŭ ol povi sin ĝisdatigi pri aktualaj klaĉaĵoj aŭ ekkompreni la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis sendependeca milito; ke la lando maljungiĝis disde malnova Anglio; ke, anstataŭ esti servanto de Lia Reĝa Moŝto Georgo la Tria li nun estis libera civitano de Unuiĝintaj Ŝtatoj.

Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Ŝtataj kaj imperiaj ŝanĝoj neniel lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe suferis: virinjupa regado. Feliĉe, tio nun finiĝis. Li forigis la kolon el la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon laŭvole sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis ŝian nomon, li ŝancelis la kapon, levis la ŝultrojn, rigardis ĉieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel aŭ rezignacio pri lia sorto aŭ ĝojo pri lia savo.

Li kutimis rakonti sian historion al ĉiu fremdulo alveninta la gastejon de S-ro Dolitlo. Komencaetape, laŭ onia observo, li iom ŝanĝis diversajn detalojn okaze de ĉiu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre lastatempe vekiĝis. Finfine tamen la evento konkretiĝis en la rakonton kiun mi ĵus raportis kaj ĉiuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono ĝin parkerigis. Iuj ĉiam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo freneziĝis kaj ke raportante pri la afero li ĉiam malkonstantas. La maljunaj Nederlandaj loĝantoj tamen, preskaŭ senescepte, bonvolis ĝin kredi. Eĉ hodiaŭ, kiam ajn ili aŭdas somerposttagmezan fulmotondron en Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia ŝipanaro ludkuglas. Komuna deziro de ĉiuj virinregataj edzoj de la regiono estas, kiam la vivo tro monotoniĝas, ekpovi trinki trankviligan ĉerpon el la flakono de Ripo Van-Vinklo.