“Neniel falsa estas mia koro, ”anoncis la StanaLignohakisto, indigne rigardante la Ŝancel-Insekton.
“Eble oni misinformis min, ”balbutis la Insekto, retiretante sin; “mi mem ne konis la Sorĉiston. ”
“Nu, ni ja konis lin, ”rebatis la Birdotimigilo, “kaj li estis tre potenca Sorĉisto, mi povas certigivin pri tio. Estas vere ke li kelkfoje iomete falsissian aspekton, sed se li ne estus potenca Sorĉisto, kiel —mi demandas —kiel li povus kaŝi tiunknabinon Ozma tiom sukcese ke neniu povas troviŝin? ”
“Mi —mi cedas al vi! ”respondis la Ŝancel-Insekto, humile. “Vi neniam parolis pli sencoplene, ”diris la StanaLignohakisto.
“Mi nepre devas denove provi trovi kie kaŝiĝis tiuknabino, ”diris la Sorĉistino, penseme. “En miabiblioteko estas libro en kiu skribiĝis ĉiu ago de laSorĉisto dum li estis en nia Lando Oz —nu, ĉiu agokiun miaj spionoj povis observi. Tiun libron miatentege tralegos hodiaŭ nokte, kaj mi klopodos troviagojn kiuj eble helpos nin retrovi la perditan Ozman. Intertempe, bonvolu distri vin en mia palaco kajordonu miajn servistinojn kvazaŭ ili estus la viaj. Mirenkontos vin denove, morgaŭ. ”
Per tiu gracia parolo Glinda forsendis laaventurantojn, kaj ili komencis vagadi en la belajĝardenoj, kie ili pasigis plurajn horojn ĝuante laplaĉegaĵojn kiujn la Reĝino de la Sudlando metintisĉirkaŭ sian reĝinan palacon.
Sekvamatene ili rerenkontis Glindan, kiu diris alili:
“Mi tre zorge traserĉis la registron de la agoj dela Sorĉisto, kaj inter ili mi trovis nur trisuspektindajn. Li manĝis fabojn per tranĉilo, lisekrete vizitis maljunan Mombin trifoje, kaj li lamisiomete je la maldekstra piedo. ”
“Ha, tiu tria ago estas nepre suspektiga! ”krietis laKukurbokapo.
“Ne nepre, ”diris la Birdotimigilo; “eble suferigislin kalo. Laŭ mi, plej suspektigas ke li manĝadisfabojn per tranĉilo. ”“Sed eble tiu estas ĝentila manĝomaniero enOmaha, la glorega lando el kiu origine venis laSorĉisto, ”proponis la Stana Lignohakisto.
“Povas esti, ”agnoskis la Birdotimigilo.
“Sed kial, ”demandis Glinda, “li trifoje sekretevizitis maljunan Mombin? ”
“Ha! Vere kial! ”eĥis la Ŝancel-Insekto, impone.
“Ni scias ke la Sorĉisto instruis al la maljunulinomultajn magiaĵojn, ”pludiris Glinda; “kaj li ne farustion se ŝi ne helpus lin iel. Do ni sendube pravesuspektas ke Mombi helpis lin kaŝi la knabinonOzma, la laŭrajtan heredantinon de la trono de laSmeralda Urbo kaj do konstanta danĝero laŭ lauzurpinto. Ĉar se la popolo scius ke ŝi vivas, ili rapideReĝinigus ŝin kaj redonus al ŝi ŝian laŭjustanpostenon. ”
“Logika argumento! ”kriis la Birdotimigilo. “Tutesendube Mombi partoprenis en la fia afero. Sed kielhelpas nin scii tion? ”
“Necesas trovi Mombin, ”respondis Glinda, “kajdevigi ŝin informi pri kie ŝi kaŝis la knabinon. ”
“Mombi estas nun kun Reĝino Zingibra, en laSmeralda Urbo, ”diris Tip. “Mombi faris la multajnobstaklojn kontraŭ ni, kaj devigis Zingibran minacidetrui miajn amikojn kaj redoni min al lamagiulinaĉo. ”
“Sekve, ”decidis Glinda, “kun mia armeo mi marŝosal la Smeralda Urbo kaj kaptos Mombin. Poste, ebleni povos devigi ŝin diri la veron pri Ozma. ”
“Ŝi estas fimaljunulino! ”komentis Tip, kiuntremigis pensi pri la nigra poto de Mombi; “ankaŭobstina. ”
“Ankaŭ mi estas tre obstina, ”respondis laSorĉistino, ridetante dolĉe; “do mi tute ne timasMombin. Hodiaŭ mi faros ĉiujn necesajn preparojn, kaj je la krepusko morgaŭmatene ni marŝos kontraŭla Smeraldan Urbon. ”