Nun la pulsaj stelŝipoj ĵetos homojn eĉ pli malproksimen. Pasos nemulte da tempo, laŭ mezuro de la astronaŭtoj, kaj en la homa socio aperos miljaraj Metuŝelaĥoj. Tiuj, kies sorto estos vojaĝi al aliaj galaksioj, revenos sur la gepatran planedon post milionoj da jaroj. Tia iĝis la reversa flanko de foraj kosmaj flugoj, la insida baro, metita de la naturo al sia neadmonebla filo. En la novaj stelŝipoj ŝipanaro konsistigis nur ok homojn. Al tiuj vojaĝantoj en senfinajn forojn de la kosmo, kaj samtempe en la estontecon, estis malpermesite, abole al la antaŭaj aprobaj decidoj, havi infanojn dum la vojaĝo.

Kaj kvankam «Teluro» estis malpli granda, ol ĝiaj antaŭuloj, tamen ĝi estis grandega ŝipo, kie vaste lokiĝis ĝia malmultenombra ŝipanaro.

La vekiĝo post la longa dormo kaŭzis, kiel ĉiam, leviĝon de viva energio. La ŝipanaro de la stelŝipo — precipe junaj homoj — pasigadis liberan tempon en la gimnastika halo.

Ili elpensadis komplikegajn ekzercojn, fantaziajn dancojn aŭ, surmetinte depuŝantajn zonojn kaj ringojn sur manojn kaj piedojn, faradis kaprompajn akrobataĵojn en la kontraŭgravita angulo de la halo. La astronaŭtoj ŝatis naĝi en granda baseno kun jonizita lumanta akvo, konservinta la belegan bluecon de la lulilo de popoloj de la Tero — Mediteraneo.

Kari Ram rapide demetis la laboran veston kaj impetis al la baseno, sed lin haltigis gaja voĉo:

— Kari, helpu! Sen vi mi ne sukcesas fari tiun turnon.

Alta junulino-ĥemiisto, Tajna Dan, en mallonga tuniko el verda, samtona kun ŝiaj okuloj, brilanta teksaĵo, estis la plej gaja kaj juna anino de la ekspedicio. Ŝi plurfoje indignigis la trankvilan Kari-n per sia impeta abrupteco, sed dancojn li ŝatis ne malpli, ol Tajna, denaska dancistino. Li kun rideto aliris al ŝi.

Maldekstre, de sur alto de platformo super la baseno, lin salutis Afra Devi, la biologino de la stelŝipo. Ŝi estis zorgeme kunmetanta mason da siaj nigraj haroj antaŭ ekzerco sur trapezo. Al Afra aliris, singarde paŝante laŭ risorta plasto, Tej Eron, etendante malantaŭ la dorso de la junulino la muskolan, fortan brakon. Balanciĝante samtakte kun moviĝoj de la saltotabulo, Afra fleksiĝis malantaŭen, sur tiun fidindan apogon. Por sekundo ili ambaŭ rigidiĝis, sunbrunaj, fortaj kaj certaj, kun glata haŭto, kiun donas al homo nur sana vivo en freŝa aero sub suno. Per apenaŭ rimarkebla moviĝo la juna virino retrofleksiĝis pli, faris plenan turnon ĉirkaŭ la brako de la asistanto de la estro, kaj ili ambaŭ ekflugis super la halo, plektiĝante, kvazaŭ en danco.

— Li ĉion forgesis! — kantis Tajna Dan, kovrante la okulojn de la meĥanikisto per pintoj de la varmegaj fingroj.

— Ĉu ne estas bele? — respondis tiu per demando kaj altiris al si la junulinon en unua moviĝo de danco, enirinte en la strion de sona fono.

Kari kaj Tajna estis la plej bonaj dancistoj de la ŝipo. Nur ili scipovis fordoni sin plene al melodio kaj ritmo, malŝaltante ĉiujn aliajn pensojn kaj sentojn. Kaj Kari forflugis en la mondon de danco, sentante nenion, krom ĝuo pro akordaj facilaj movoj. La mano de la junulino, kuŝanta sur lia ŝultro, estis forta kaj karesa. La verdaj okuloj malheliĝis.

— Vi kaj via nomo estas unu, — flustris Kari. — Mi memoras, ke «tajna» en antikva lingvo[1] signifas nekonatan, nedivenitan.

— Vi ĝojigas min, — sen rideto respondis la junulino, — al mi ĉiam ŝajnis, ke sekretoj restis nur en la kosmo kaj sur nia Tero ili ne plu ekzistas. Ilin ne havas la homoj — ni ĉiuj estas simplaj, klaraj kaj puraj!

— Kaj ĉu vi bedaŭras pri tio?

— Fojfoje. Mi ŝatus renkonti tian homon, kiel en fora pasinteco: devigintan kaŝi siajn revojn, siajn sentojn disde ĉirkaŭanta kolero, hardi ilin, kreskigi neŝanceligeblaj, plenaj je nekredebla forto.

— Ho, mi komprenas! Sed mi pensis ne pri homoj kaj bedaŭris nur pri nemalkaŝitaj sekretoj… Kiel en antikvaj romanoj: ĉie estas misteraj ruinoj, nekonataj profundaĵoj, nekonkeritaj altaĵoj, kaj pli frue — sorĉitaj, malbenitaj kaj posedantaj misterajn fortojn boskoj, fontoj, kaŝitaj padoj, domoj.

— Jes, Kari! Estus bone ankaŭ ĉi tie, en la stelŝipo, trovi sekretajn angulojn, malpermesitajn pasejojn.

— Kaj ili kondukus en nekonatajn ĉambrojn, kie kaŝiĝus…

— Kio kaŝiĝus?

— Mi ne scias, — silentinte iom, agnoskis la meĥanikisto kaj haltis.

Sed Tajna eniris en la ludon kaj, kunŝovinte la brovojn, ektrenis lin je la maniko. Kari sekvis la junulinon, kaj ili eliris el la sporta halo en malhele prilumitan flankan pasejon. Indikiloj de vibrado estis egalmezure kaj nehele pulsantaj, kvazaŭ la muroj de la ŝipo luktis kontraŭ alvenanta dormo. La junulino faris kelkajn rapidajn senbruajn paŝojn kaj rigidiĝis. Ombro de enuo glitis sur ŝia vizaĝo tiel rapide, ke Kari ne povus ĵuri, ke li vere rimarkis ĉe ŝi tiun signon de anima malforteco. Nekonata sento dolore tranĉis lin. La meĥanikisto ree prenis la manon de Tajna.

— Ni iru en la bibliotekon. Restas du horoj ĝis mia deĵorado.

Ŝi obeeme direktis sin en la centron de la ŝipo.

La biblioteko, aŭ la halo de komunaj okupiĝoj, situis rekte malantaŭ la centra stirejo, kiel en ĉiuj stelŝipoj. Kari kaj Tajna malfermis hermetikan pordon de la tria transversa koridoro kaj eliris al la duklapa elipso de luko de la centra pasejo. Kiam Kari surpaŝis bronzan plateton kaj la pezaj klapoj sensone disŝoviĝis, tuj la gejunuloj ekaŭdis potencan vibrantan sonon. Tajna ĝoje kunpremis la fingrojn de Kari.

— Mut Ang!

Ili ambaŭ glitis en la bibliotekon. Difuzita lumo, ŝajne, serpentumis kiel fumo sub la malbrila plafono. Du homoj sidis en profundaj foteloj inter kolonetoj de filmotekoj, kaŝite en ombroj de niĉoj. Tajna ekvidis la kuraciston Svet Sim-on kaj la kvadratan figuron de Jas Tin, la inĝeniero de pulsaj aparatoj, revanta pri io, ferminte la okulojn. Maldekstre, sub glataj konketoj de akustikaj aparatoj, kliniĝis super la arĝenteca kovrilo de la EMVF la estro mem de «Teluro».

EMVF — elektromagneta violon-fortepiano — jam delonge anstataŭis malmole sonantan temperitan fortepianon, konservinte ĝian multevoĉan komplikecon kaj aldoninte al ĝi riĉecon de violonaj nuancoj. Sonamplifiloj de tiu instrumento povis doni al ĝi en necesaj momentoj afekciantan forton.

Mut Ang ne rimarkis la enirintojn. Li iomete kliniĝis antaŭen, levinte la vizaĝon al rombaj paneloj de la plafono. Same kiel en antikva fortepiano, fingroj de muzikisto determinis ĉiujn nuancojn de sono, kvankam ili produktis sonon ne helpe de marteleto kaj kordo, sed per fajnegaj elektronikaj impulsoj de preskaŭ cerba delikateco.

Harmonie kunplektitaj temoj de unueco de la Tero kaj la kosmo komencis disduiĝi, malproksimiĝi. Kontraŭdiroj de trankvila malgajo kaj de kruela fora tondro ekboladis, plifortiĝadis, interrompiĝante per sonoraj notoj, kvazaŭ per krioj de malespero. Kaj subite la egalmezura, melodia disvolviĝo de la temo rompiĝis. La bato de kunpuŝiĝo estis frakasa, kaj ĉio disŝutiĝis per lavango de disonancoj, glitinte, kiel en malhelan lagon, en malakordajn plendojn de nerevenigebla perdo.

Neatendite sub la fingroj de Mut Ang naskiĝis klaraj kaj puraj sonoj de diafana ĝojo, ĝi kuniĝis kun kvieta malgajo de la akompano.

En la bibliotekon sensone glitis Afra Devi en blanka ĥalato. Svet Sim, la kuracisto de la ŝipo, komencis fari al la estro iajn signojn. Mut Ang levis sin, kaj la silento forpelis la potencon de sonoj, kiel rapida tropika nokto vesperan ĉielruĝon.

La kuracisto kaj la estro eliris, akompanataj per maltrankviligitaj rigardoj de la aŭskultantoj. Al la dua astronavigaciisto dum la deĵorado okazis tre rara malfeliĉo — atako de pusa apendicito. Probable, li ne plenumis absolute precize la programon de kuraca preparo al kosma vojaĝo. Kaj nun Svet Sim petis permeson de la estro pri urĝa operacio.

Mut Ang esprimis dubon. Moderna medicino, ekposedinta metodojn de impulsa nerva reguligo de homa organismo, kiel en elektronikaj aparatoj, povis forigi multajn malsanojn.

Sed la kuracisto de la stelŝipo persvadis la estron. Li pruvis, ke ĉe la malsanulo restos prikuracita nesto de malsano, kiu povos kaŭzi novan atakon ĉe grandaj fiziologiaj suprestreĉoj, spertataj de la astronaŭtoj.

La astronavigaciisto ekkuŝis sur larĝan kuŝejon, ĉirkaŭplektita per dratoj de impulsaj sentiloj. Tridek ses aparatoj estis observantaj la staton de la organismo. En la malheligita ĉambro egalmezure ekpulsis kaj malforte ektintis la hipnotiga aparato. Svet Sim ĉirkaŭrigardis la aparatojn kaj kapjesis al Afra Devi, la asistanto de la kuracisto. Ĉiu ŝipano de «Teluro» havis kelkajn profesiojn.

Afra alŝovis diafanan kubon. En blueta likvaĵo kuŝis artika metala aparato, simila al granda skolopendro. Afra elprenis el la likvaĵo la aparaton kaj el alia vazo eltiris konusan mufon kun alkonektitaj al ĝi maldikaj dratoj aŭ tubetoj. Facila klako de krampo — kaj la metala skolopendro ekmoviĝis, eligante apenaŭ aŭdeblan zumadon.

Svet Sim kapjesis, kaj la aparato malaperis en la malfermita buŝo de la astronavigaciisto, plu trankvile spiranta. Eklumis duondiafana ekrano, oblikve metita super la ventro de la malsanulo. Mut Ang alŝoviĝis pli proksime. En verdeta lumo grizaj konturoj de la internaĵoj estis tute klaraj, kaj laŭ ili estis malrapide moviĝanta la artika aparato. Facila eklumo brilis, kiam la aparato donis impulson al la fermanta muskolo — sfinktero de la stomako, penetris en la duodenon kaj komencis rampi laŭ komplikaj sinuoj de la maldikaj intestoj. Ankoraŭ nemulte — kaj la malakra fino de la skolopendro tuŝis la bazon de la vermforma apendico.

Ĉi tie, en la zono de pusado, doloroj estis pli fortaj, kaj pro premo de la aparato refleksaj moviĝoj de la intestoj tiel plifortiĝis, ke iĝis necese uzi trankviligajn kuracilojn. Pasis ankoraŭ kelkaj minutoj, kaj la analiza maŝino klarigis la kaŭzon de la malsano — hazardan ŝtopiĝon de la apendico, — difinis la karakteron de la pusado kaj rekomendis necesan miksaĵon de antibiotikoj kaj seninfektigaj kuraciloj. La artika aparato eligis longajn fleksiĝemajn antenojn, kiuj profunde eniris en la apendicon. La puso estis forsuĉita, sableroj, trafintaj en la apendicon, estis forigitaj. Sekvis energia tralavo per biologiaj solvaĵoj, kiuj rapide cikatrigis la mukozon de la apendico kaj de la cekumo. La malsanulo kviete dormis, dum interne de li plu agis la brava aparato, regata de aŭtomatoj. La operacio finiĝis, kaj al la kuracisto restis nur elpreni la aparaton.

La estro de «Teluro» trankviliĝis. Malgraŭ grandeco de potenco de medicino, tamen nemalofte neantaŭviditaj specialecoj de organismo (ĉar anticipe determini ilin inter miliardoj da individuoj estis neeble) kreadis neatenditajn komplikaĵojn, netimindaj en grandegaj kuracaj institutoj de la planedo, sed danĝeraj en malgranda ekspedicio.