La homoj disiris el la galerio, forportis la aparatojn. Nur Afra, prilumita de malhela lumo el la malfermita flanka luko, staris senmove, kvazaŭ katenita de glaciiga malvarmego de interstelaj spacoj.

— Afra, ni fermas la lukon! — vokis ŝin Tej Eron ie el profundo de la ŝipo. — Ni deziras observi ilian forflugon.

La juna virino subite rekonsciiĝis kaj kun la krio: «Haltu! Tej, haltu!» — ekkuris al la ŝipestro. La mirigita asistanto staris en perplekso, sed Afra revenis tre rapide. Apud ŝi kuris Mut Ang.

— Tej, lumĵetilon en la galerion! Voku la teĥnikistojn, la ekranon instalu reen! — ordonis la estro dum la kuro.

La homoj ekhastis, kiel ĉe paneo. Forta radio trabatiĝis en profundon de la galerio kaj ekpulsis kun samaj intervaloj, kiel la radio de la lokalizilo de «Teluro» en la unua momento de renkontiĝo de la ŝipoj. La fremduloj, interrompinte la laborojn, aperis en la galerio. La teranoj ŝaltis la bluan lumon «430». Tremanta Afra kliniĝis super la desegna tabulo, montranta sur la ekrano hastajn skizojn de la biologino. Duoblaj spiralaj ĉenoj de heredecaj meĥanismoj devus esti, ĝenerale, samaj ĉe la teraj kaj la fluoraj homoj. Montrinte ilin, Afra desegnis diagramon de la metabolo en la homa organismo, redukteblan al la sama transformado de radia energio de suno, akirita tra vegetaĵoj. La juna virino retrorigardis al la senmovaj grizaj figuroj kaj kruce strekis la atomon de fluoro kun ĝiaj naŭ elektronoj, metinte anstataŭ ĝi oksigenon.

La fremduloj tremeris. La estro elpaŝis antaŭen kaj kontakte alproksimigis la vizaĝon al la diafana vando, fiksrigardante per la grandegaj okuloj al la mallertaj desegnaĵoj de Afra. Kaj subite levis super la frunto la manojn, kunkroĉitajn per la fingroj, kaj malalte kliniĝis antaŭ la virino de la Tero.

Ili komprenis tion, kio nur alude en la lasta momento de la disiĝo naskiĝis en la cerbo de Afra, kaj, kaŭzita de la sopiro de la adiaŭo, kuraĝis elŝiriĝi. Afra pensis pri ŝanĝo, pri aŭdaca anstataŭigo de la ĥemiaj transformoj, funkciigantaj la tutan komplikegan organismon de la homo. Per efiko al la gena meĥanismo anstataŭigi la fluoran metabolon per la oksigena! Konservi ĉiujn specialecojn, tutan heredecon de la fluoraj homoj, sed igi iliajn korpojn labori sur alia energia bazo. Tiu giganta tasko estis ankoraŭ tiom malproksima de eblo de sia efektiviĝo, ke eĉ la sep jarcentoj da disiĝo de «Teluro» kun la Tero, jarcentoj da senĉesa kresko de sukcesoj de la scienco, apenaŭ multe proksimigos ĝian solvon.

Sed kiom senfine multe povos fari kunaj penoj de ambaŭ planedoj! Se al ili aliĝos ankaŭ aliaj pensantaj kunfratoj… la fluora homaro ne pasos kiel senspura ombro, perdiĝinta en profundaĵoj de la Universo.

Kiam homoj de diversaj planedoj de sennombraj steloj kaj galaksioj neeviteble kuniĝos en la kosmo, la grizhaŭtaj loĝantoj de la fluora planedo, eble, ne estos elĵetuloj pro la rarega hazardo de konstruo de siaj korpoj.

Kaj eble, la sopiro de neevitebla disiĝo kaj perdo estis troigita? Neatingeble malproksimaj laŭ la konstruo de siaj planedoj kaj korpoj, la fluoraj homoj kaj la homoj de la Tero similas en la vivo kaj jam tute proksimas en la menso kaj la sentoj de Afra, rigardanta en la grandegajn oblikvajn okulojn de la estro de la blanka stelŝipo; ŝajnis, ke ĉion ĉi ŝi legis en ili. Aŭ tio estis nur speguliĝo de ŝiaj propraj pensoj?

Sed la fremduloj, evidente, havis saman kredon je potenco de homa racio, kiu karakterizis la homojn de la Tero. Jen kial eĉ eta fajrero de espero, eldirita de la biologino, tiom multe signifis por ili, ke iliaj salutaj gestoj ne plu similis al signo de adiaŭo, sed klare diris pri estontaj renkontiĝoj.

* * *

Ambaŭ stelŝipoj estis malrapide disirantaj, timante damaĝi unu la alian per forto de siaj akcesoraj motoroj. La blanka ŝipo je minuto pli frue ĉirkaŭkovriĝis per nubo da blindiga flamo, malantaŭ kiu, kiam ĝi estingiĝis, estis nenio, krom mallumo de la kosmo.

Tiam ankaŭ «Teluro», singarde akceliĝinte, eniris en pulsadon, kiu servis kiel ponto, mallongiganta antaŭe netravideblan longon de interstelaj vojoj. La homoj, fidinde kaŝitaj en defendaj ujoj, jam ne vidis, kiel estis mallongiĝantaj flugantaj renkonten lumaj kvantumoj kaj kiel malproksimaj steloj antaŭe bluiĝis kaj iĝadis ĉiam pli violaj. Poste la stelŝipo mergiĝis en nepenetreblan obskuron de la nula spaco, malantaŭ kiu floris kaj atendis la varmega vivo de la Tero.

1958 j.