Изменить стиль страницы

Ĉapitro 13

Anĝeloj en alta ĉiel'

Retenante la spiron, Erg Noor observis manipulojn de lertaj laborantoj. La abundo de aparatoj rememorigis pri stirejo de stelŝipo, sed la vasteco de la granda halo kun larĝaj bluetaj fenestroj tuj pelis for ajnajn pensojn pri kosma ŝipo.

En centro de la ĉambro sur metala tablo staris kamero el dikaj platoj de rufolucito — materialo, diafana kaj por infraruĝaj kaj por videblaj radioj. Araneaĵo de tuboj kaj dratoj ĉirkaŭplektis la brunan emajlon de la stelŝipa akvocisterno, entenanta du nigrajn meduzojn el la planedo de la fera stelo.

Eon Tal, rektiginte sin, kiel dum gimnastiko, kun la brako, plu senhelpe pendanta sur bandaĝo, el malproksime rigardis al malrapide turniĝanta cilindro de registrilo. Sur la frunto de la biologo super la larĝaj nigraj brovoj eliĝis gutetoj de ŝvito.

Erg Noor ĉirkaŭlekis la sekiĝintajn lipojn.

— Nenio. Dum kvin jaroj da vojo tie restis nur polvo, — raŭke rimarkis la astronaŭto.

— Se tiel, do estas granda malfeliĉo… por Niza kaj por mi, — respondis la biologo. — Necesos blinda serĉado, eble multjara, por determini karakteron de la lezo.

— Ĉu vi plu pensas, ke la organoj, mortigantaj ĉasaĵon, estas samaj ĉe la meduzoj kaj ĉe la kruco?

— Ne nur mi. Grim Ŝar kaj ĉiuj ceteraj venis al sama certeco. Sed komence estis plej neatenditaj pensoj. Mi imagis, ke la nigra kruco tute ne havas rilaton al la planedo.

— Ankaŭ mi, ĉu vi memoras, diris al vi pri tio. Al mi ŝajnis, ke tio estas kreaĵo el la diska stelŝipo kaj ĝi gardis tiun. Sed se ni pensu serioze, do kia estas senco gardi nevenkeblan fortikaĵon ekster ĝi? La peno malfermi la spiralan diskon montris absurdecon de tiaj pensoj.

— Mi imagis, ke la kruco entute ne estas viva!

— Ĉu roboto-aŭtomato, starigita por gardi la stelŝipon?

— Jes. Sed nun, certe, mi rezignis pri tiu penso. La nigra kruco estas viva estaĵo, kreitaĵo de la mondo de mallumo. Probable, tiuj kreaĵoj loĝas malsupre, sur la ebenaĵo. Ĝi aperis el flanko de la «pordego» — la trairejo en rokoj. La meduzoj, pli malpezaj kaj moviĝemaj, estas loĝantoj de la altebenaĵo, sur kiun ni alteriĝis. La ligo inter la nigra kruco kaj la spirala disko estas hazarda, simple niaj defendiloj ne tuŝis tiun ĉi foran angulon de la ebenaĵo, ĉiam restinta en mallumo malantaŭ la giganta disko.

— Kaj ĉu vi opinias la mortigajn organojn de la kruco kaj de la meduzoj similaj?

— Jes! Ĉe tiuj animaloj, loĝantaj en samaj kondiĉoj, devis aperi ankaŭ similaj organoj. La fera stelo estas termika elektra suno. La tuta dika atmosfero de la planedo estas forte saturita per elektro. Grim Ŝar opinias, ke la animaloj akumuladis energion el la atmosfero, kreante densaĵojn, similajn al niaj globaj fulmoj. Rememoru la moviĝon de brunaj steletoj laŭ tentakloj de meduzoj.

— Ankaŭ la kruco havis tentaklojn, sed ne havis…

— Simple neniu sukcesis rimarki. Sed karaktero de la lezo laŭ nervaj trunkoj kun paralizo de la respektiva supera centro — en tio ni ĉiuj estas unuanimaj — estas sama ĉe mi kaj ĉe Niza! Tio estas la ĉefa pruvo kaj la ĉefa espero!

— Ĉu espero? — vigliĝis Erg Noor.

— Certe. Rigardu, — la biologo almontris glatan linion de registraĵo de la aparato, — la sentivaj elektrodoj, metitaj en la kaptilon kun la meduzoj, nenion montras. La monstro enrampis tien kun plena ŝargo da sia energio, kiu nenien povis malaperi el la cisterno post ĝia hermetika fermo. La izola defendo de kosmaj nutraj ujoj apenaŭ povas esti penetrebla — tio estas ne niaj malpezaj biologiaj skafandroj. Rememoru, ke la kruco, lezinta Niza-n, ne malutilis al vi. Ĝia ultrasono penetris en skafandrojn de supera defendo, rompinte la volon, sed la mortigaj ŝargoj montriĝis senfortaj. Ili trabatis nur la skafandron de Niza same, kiel la meduzoj trabatis la mian.

— Sekve, la ŝargo de globaj fulmoj aŭ de io simila, kiu eniris en la cisternon, devas resti tie. Sed la aparatoj nenion montras…

— Ĝuste en tio estas la espero. Tio signifas, ke la meduzoj ne dispolviĝis. Ili…

— Mi komprenas. Enkapsuliĝis, fermis sin en ion similan al kokono.

— Jes. Simila adaptiĝo estas ofta inter vivaj organismoj, kiuj devas travivi periodojn, malbonajn por la ekzisto. Longaj glaciaj noktoj de la nigra planedo, ĝiaj teruraj uraganoj ĉe «sunleviĝoj» kaj «sunsubiroj» — jen tiaj periodoj. Sed ĉar ili relative rapide alternas, mi estas certa, ke la meduzoj povas rapide enkapsuliĝi kaj same rapide eliri el tiu stato. Se la rezono estas ĝusta, do ni povos sufiĉe simple revenigi la nigrajn meduzojn al ilia murda vivagado.

— Ĉu per restarigo de temperaturo, atmosfero, prilumo kaj ceteraj kondiĉoj de la nigra planedo?

— Jes. Ĉio estas prikalkulita kaj preparita. Baldaŭ aperos Grim Ŝar. Ni komencos trablovi la cisternon per neon-oksigen-nitrogena miksaĵo ĉe premo je tri atmosferoj. Sed komence ni konvinkiĝu…

Eon Tal konsiliĝis kun du asistantoj. Iu instalaĵo komencis malrapide alrampi al la bruna cisterno. La antaŭa rufolucita plato deŝoviĝis, malfermante aliron al la danĝera kaptilo.

La elektrodoj ene de la cisterno estis anstataŭigitaj per mikrospeguloj kun cilindraj prilumiloj. Unu el la asistantoj ekstaris ĉe la telerega panelo. Sur la ekrano aperis konkava surfaco, kovrita per grajneca tavolo kaj malklare reflektanta radiojn de la prilumilo — la vando de la cisterno. La spegulo estis glate turniĝanta. Eon Tal ekparolis:

— Per rentgenaj radioj estas malfacile travidi, tro forta estas la izolo. Ni devas uzi pli komplikan rimedon.

Turniĝo de la spegulo reflektis la fundon de la ujo kaj sur ĝi du blankajn bulojn en formo de neregulaj globoj kun poroza, fibreca supraĵo. La buloj similis fruktojn de antaŭnelonge selektita speco de panaj arboj, atingantajn sepdek centimetrojn diametre.

— Konektu la TVF-on al la vektoro de Grim Ŝar, — turnis sin la biologo al la asistanto.

La sciencisto, konvinkiĝinte pri praveco de la ĝeneralaj supozoj, tuj alkuris en la laboratorion. Miope mallarĝigante la okulojn tute ne pro malforteco de la vido, sed pro kutimo, li pririgardis la preparitajn aparatojn. Grim Ŝar ne similis al famaj sciencistoj, kiuj, plej ofte, distingiĝas per impona aspekto kaj per ordonema karaktero. Erg Noor rememoris Ren Boz-on kun lia sinĝenema knabeca aspekto, tiel malkonforma al la grandeco de lia saĝo.

— Malfermu la lutitan orlon! — komandis Grim Ŝarm.

La meĥanika mano distranĉis tavolon de malmola emajla maso, ne ŝovinte de la loko la pezan kovrilon. La tuboj kun gasa miksaĵo konektiĝis al valvoj. Forta lumĵetilo de infraruĝaj radioj anstataŭis la feran stelon.

— Temperaturo… gravito… premo… elektra saturiteco… — ripetadis indikojn de la aparatoj la staranta ĉe ili asistanto.

Post duonhoro Grim Ŝar turnis sin al la astronaŭtoj.

— Ni iru en la ripozejon. Estas neeble antaŭdiri tempon de viviĝo de tiuj kapsuloj. Se Eon pravas, do tio okazos baldaŭ. La deĵorantoj avertos nin.

La instituto de Nervaj Kurentoj estis konstruita malproksime de la loĝa zono, ĉe rando de stepa rezervejo. La tero ĉe fino de somero iĝis seka, kaj vento estis forfluganta malproksimen kun speciala susuro, penetranta en malfermegitajn fenestrojn kun facila odoro de herboj, sekigitaj de la suno.

La tri esploristoj en oportunaj foteloj enprofundiĝis en silenton, rigardante tra la fenestroj super larĝbranĉaj arboj al nebulo de la fora horizonto. De tempo al tempo iu malfermadis lacajn okulojn, sed la atendo estis tro streĉita, por ekdormi. Ĉi-foje la sorto ne penis elprovi paciencon de la sciencistoj. Pasis malpli ol tri horoj, kiam ekbrilis ekrano de rekta konekto. La deĵora asistanto apenaŭ retenis sin. — La kovrilo moviĝas!

Dum unu momento ĉiuj tri aperis en la laboratorio.

— Firme fermu la rufolucitan kameron, kontrolu hermetikecon! — ordonis Grim Ŝar. — Establu la kondiĉojn de la planedo en la kamero.

Mallaŭta siblo de potencaj pumpiloj, fajfetado de egaligiloj de premo — kaj ene de la diafana kaĝo aperis la atmosfero de obskuro.

— Kreskigu humidecon kaj elektran saturitecon, — daŭrigis Grim Ŝar.

Akra odoro de ozono ekfluis laŭ la laboratorio.

Nenio okazis. La sciencisto sulkigis la brovojn, ĉirkaŭante per rigardo la aparatojn kaj penante kompreni, kio estas forgesita.

— Necesas mallumo! — subite aŭdiĝis klara voĉo de Erg Noor.

Eon Tal eĉ saltis.

— Kiel mi povis forgesi! Grim Ŝar, vi ne estis sur la fera stelo, sed mi!..

— Polarizajn ŝutrojn! — anstataŭ respondo diris la sciencisto.

La lumo estingiĝis. La laboratorio restis prilumita nur per lumetoj de la aparatoj. La asistantoj ŝirmis la regpanelon per kurteno, kaj ĉio mergiĝis en mallumon. Iuloke apenaŭ flagretis punktoj de memlumantaj indikiloj.

Spirado de la nigra planedo blovis en la vizaĝojn de la astronaŭtoj, reviviginte en la memoro la terurajn kaj absorbajn tagojn de malfacila lukto.

Pasis kelkaj minutoj da silento, en kiu aŭdeblis nur singardaj moviĝoj de Eon Tal, agordanta ekranon por infraruĝaj radioj kun polariza ŝirmilo, preventanta reflekton de lumo.

Malforta sono kaj peza bato — falis la kovrilo de la akvocisterno ene de la rufolucita kamero. La konata flagrado de brunaj eklumoj — la tentakloj de la nigra monstro aperis super rando de la cisterno. Per subita salto ĝi ekflugis supren, etendiĝante kiel kovrilo de mallumo al la tuta spaco de la rufolucita kamero, kaj batiĝis je la diafana plafono. Miloj da brunaj steletoj ekfluis laŭ la korpo de la meduzo, la «kovrilo» elstariĝis kupole, kiel pro blovo demalsupre, kaj la meduzo apogiĝis je la fundo de la kamero per la tentakloj, kunigitaj en faskon. Kiel sama nigra fantomo leviĝis el la cisterno la dua monstro, nevole sugestante timon per siaj rapidaj kaj sensonaj moviĝoj. Sed ĉi tie, malantaŭ firmaj vandoj de la eksperimenta kamero, ĉirkaŭigitaj per teleregataj aparatoj, la kreaĵoj de la planedo de mallumo estis senfortaj.

La aparatoj mezuradis, fotadis, desegnadis komplikajn kurbojn, malkomponante la konstruon de la monstroj al diversaj fizikaj, ĥemiaj kaj biologiaj indikaĵoj. La homa racio ree kunigadis tiujn diverskvalitajn datumojn, ekposedante la konstruon de la nekonataj kreaĵoj de teruro kaj obeigante ilin al si.

Dum ĉiu nerimarkeble preterfluganta horo Erg Noor pli konvinkiĝadis pri venko.

Ĉiam pli ĝoja iĝadis Eon Tal, ĉiam pli vigla iĝadis Grim Ŝar kaj liaj junaj asistantoj.

Finfine la sciencisto aliris al Erg Noor.

— Vi povas foriri trankvila. Ni restos ĉi tie ĝis fino de la esploro. Mi timas ŝalti videblan lumon — ĉi tie la nigraj meduzoj ne havas rifuĝejon de ĝi, kiel sur ilia planedo. Kaj ili devas respondi al ĉio, kion ni deziras scii.