— Kaj ni plu vivas ĉenitaj de la racio, — konsentis Ĉara Nandi.
— Multo jam estas farita, sed tamen la intelekta flanko ĉe ni iris antaŭen, dum la emocia postrestis… Pri ĝi necesas zorgi, por ke ne ĝi bezonu la ĉenon de la racio, sed iam eĉ la racio mem bezonu ĝian ĉenon. Mi ekopiniis tion tiom grava, ke mi intencas verki libron.
— Ho, certe! — verve ekkriis Ĉara, ĝeniĝis kaj daŭrigis: — Malmultaj grandaj sciencistoj fordonis sin al esploro de leĝoj de la belo kaj de pleneco de sentoj… Mi diras ne pri psikologio.
— Mi komprenas vin! — respondis la afrikano, admire rigardante al la junulino, pro ĝeniĝo pli alte levinta la fieran kapon al radioj de la sunleviĝo, ree donintaj al ŝia haŭto la koloron de ruĝa kupro.
Ĉara facile kaj libere estis sidanta sur la alta nigra virĉevalo, paŝanta samtakte kun la rufa ĉevalino de Mven Mas.
— Ni postrestis! — ekkriis la junulino, pelante per la kondukŝnuro, kaj tuj ŝia ĉevalo impetis antaŭen.
La afrikano atingis ŝin, kaj ili ambaŭ ekrajdis apude laŭ la malnova vojo. Atinginte siajn junajn kamaradojn, ili retenis la ĉevalojn, kaj Ĉara turnis sin al Mven Mas:
— Kaj tiu junulino, Onar?..
— Ŝi devas veni en la Grandan Mondon. Vi mem diris, ke sur la insulo ŝi restis hazarde pro alligiteco al la veninta ĉi tien kaj antaŭnelonge mortinta patrino. Al Onar estus bone labori ĉe Veda — en elfosado necesas sentemaj kaj teneraj virinaj manoj. Ja estas ankoraŭ miloj da aferoj, kie ili necesas. Kaj Bet Lon, la nova, kiu revenos al ni, retrovos ŝin nove!..
Ĉara kunŝovis la brovojn, atente rigardis al Mven Mas.
— Kaj ĉu vi ne foriros de viaj steloj?
— Kia ajn estu decido de la Konsilio, mi daŭrigos la aferon de la kosmo. Sed unue mi devas verki pri…
— Pri steloj de homaj animoj?
— Ĝuste, Ĉara! Spirado haltas pro ilia grandega diverseco… — Mven Mas eksilentis, rimarkinte, ke la junulino rigardas al li kun karesa rideto. — Ĉu vi ne konsentas kun tio?
— Certe, konsentas! Mi pensis pri via eksperimento. Vi faris ĝin pro pasia malpacienco doni plenecon de la mondo al la homoj. En tio vi same estas artisto, ne sciencisto.
— Kaj Ren Boz?
— Por li la eksperimento estas nur vica paŝo laŭ lia vojo de esploro.
— Ĉu vi pravigas min, Ĉara?
— Plene! Kaj mi estas certa, ke ankaŭ multe da homoj, la plejmulto!
Mven Mas kaptis la kondukŝnuron per la maldekstra mano, kaj la dekstran etendis al Ĉara. Ili enveturis en la vilaĝeton de la stacio.
Ondoj de la Hinda oceano egalmezure bruegis super krutaĵo. En ilia bruo al Mas aŭdiĝis ritma paŝado de basoj en la simfonio de Zig Zor pri la vivo, strebanta en la kosmon. Kaj la potenca noto, la ĉefa noto de la tera naturo — la blua fa, — kantis super la maro, igante homon respondi per la tuta animo, kuniĝante kun la naskinta lin naturo.
La oceano estis diafana, brilanta, ne plu malpurigata per forĵetaĵoj, purigita disde rabaj ŝarkoj, venenaj fiŝoj, moluskoj kaj danĝeraj meduzoj, kiel estas purigita la vivo de la moderna homo disde kolero kaj timo de la antaŭaj jarcentoj. Sed ie en la senlimaj vastaĵoj de la oceano ekzistas sekretaj anguletoj, en kiuj kreskas restintaj semoj de malutila vivo, kaj nur al preteco de la ekstermaj taĉmentoj ni dankas sekurecon kaj purecon de la oceanaj akvoj.
Ĉu ne same en diafana juna animo subite elkreskas kolera obstino, memcerteco de kreteno, egoismo de animalo? Tiam, se la homo ne obeas al aŭtoritato de la socio, direktita al saĝo kaj bono, sed gvidas sin per sia hazarda gloramo kaj personaj pasioj, kuraĝo iĝas brutaleco, kreado — kruela ruzeco, kaj fidelo kaj sinoferemo iĝas bastiono de tiraneco, de kruela ekspluatado kaj perforto… Facile deŝireblas la kovrilo de disciplino — necesas nur unu aŭ du generacioj da malbona vivo. Mven Mas rigardis en tiun vizaĝon de besto ĉi tie, sur la insulo de Forgeso. Se ne reteni ĝin, liberigi — ekfloros monstra despotismo, ĉion tretanta sub si kaj dum tiom da jarcentoj trudinta al la homaro senkonsciencan arbitron.
La plej mirinda en la historio de la Tero estas apero de neestingebla malamo al scio kaj belo, nepra en malicaj profanoj. Tiuj malfido, timo kaj malamo trairas ĉiujn homajn sociojn, komencante de la timo antaŭ praaj sorĉistoj kaj finante per buĉado de antaŭintaj sian tempon pensuloj en la erao de la Disa Mondo. Tio estis ankaŭ sur aliaj planedoj kun alte evoluintaj civilizoj, sed ankoraŭ ne sukcesintaj gardi sian socian ordon kontraŭ arbitro de etaj grupoj da homoj — kontraŭ oligarkio, kiu aperadis subite kaj inside en plej diversaj specoj… Mven Mas rememoris mesaĝojn laŭ la Ringo pri loĝataj mondoj, kie plej altaj atingoj de la scienco estis uzataj por timigo, torturoj kaj punoj, por legado de pensoj, por transformo de homamasoj en obeemajn duonidiotojn, pretajn plenumi ajnajn monstrajn ordonojn. Krio pri helpo el tia planedo traŝiriĝis en la Ringon kaj flugis en la spaco jam multajn jarojn post kiam pereis kaj la sendintaj ĝin homoj, kaj iliaj kruelaj regantoj.
Nia planedo staras jam sur tia stadio de evoluo, ke tiaj teruraĵoj por ĉiam iĝis nepenseblaj. Sed ankoraŭ ne sufiĉas la spirita evoluo de la homo, pri kiu nelacigeble zorgas homoj, similaj al Evda Nal…
— Pentristo Kart San diris, ke saĝo estas kombino de scio kaj sentoj. Ni estu saĝaj! — aŭdiĝis malantaŭe la voĉo de Ĉara.
Kaj, trakurinte preter la afrikano, Ĉara ĵetis sin de sur la alto en la bruantan abismon.
Mven Mas vidis, kiel ŝi glate renversiĝis en la aero, flugile dismovis la manojn kaj malaperis en ondoj. La banintaj sin knaboj de la eksterma taĉmento rigidiĝis. Laŭ la dorso de Mven Mas trakuris frosteto de admiro, limanta kun timo. Neniam la afrikano saltis de sur tia freneza alto, sed nun li sentime ekstaris sur rando de la deklivo, demetante la veston. Poste li rememoris, ke en la malklaraj momentaj pensoj Ĉara ŝajnis al li diino de antikvaj homoj, kiu ĉion povas. Se povas ŝi, do ankaŭ li!
Malforta averta krio de la junulino aperis en la bruo de ondoj, sed Mven Mas, ĵetinte sin malsupren, ĝin ne aŭdis. La flugo estis beate longa. Bona majstro de saltoj, Mven Mas precize eniris en la akvon kaj mergiĝis tre profunde. La maro estis tiel mirinde diafana, ke la fundo ŝajnis al li danĝere proksima. La afrikano fleksis sian korpon kaj ricevis tian senkonsciigan baton de neestingita inercio, ke por momento ĉio ĉesis ekzisti por li. Kiel fulmorapida raketo Mven Mas elflugis sur la supraĵon, renversiĝis sur la dorson kaj ekbalanciĝis sur ondoj. Rekonsciiĝinte, li ekvidis alnaĝantan Ĉara-n Nandi. Unuafoje paleco de timo kovris la helan bronzon de la sunbruno de la junulino. Riproĉo kaj admiro radiis en ŝia rigardo.
— Por kio vi faris tion? — apenaŭ spirante, flustris ŝi.
— Ĉar tion faris vi. Mi iros post vi ĉie… konstrui nian Epsilonon de la Tukano sur nia Tero!
— Kaj revenos kun mi en la Grandan Mondon?
— Jes!
Mven Mas turniĝis, por naĝi pluen, kaj ekkriis pro neatenditeco. La mirinda diafaneco de la maro, trompinta lin, ĉi tie, malproksime de la bordo, iĝis eĉ pli granda. Li kaj Ĉara kvazaŭ estis ŝvebantaj sur kapturniga alto super la fundo, videbla en plej etaj detaloj tra nekredeble pura akvo, kiel tra aero. Mven Mas-on ekposedis kuraĝo kaj jubilo, kiun sentis homoj, trafintaj ekster limojn de la tera gravito. Flugoj dum tempesto laŭ oceano, saltoj en nigran abismon de la kosmo el sputnikoj kaŭzadis samajn sentojn de senlima kuraĝo kaj sukceso. Mven Mas impete alnaĝis al Ĉara, flustrante ŝian nomon kaj legante varmegan respondon en ŝiaj klaraj kaj kuraĝaj okuloj. Iliaj manoj kaj lipoj kuniĝis super la kristala abismo.