Antaufabelo

Baju,[1] baju, baju!…

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas; unu oreleto de Helenjo dormas, alia auskultas.

Dormu, Helenjo, dormu, belulino; kaj pachjo rakontos fabelojn. Kredeble, chiuj estas tie chi: kato, kaj vilagha hundo, griza museto, kaj grileto sub la forno, makulkolora sturno en kagho, kaj malpacema koko.

Dormu, Helenjo, — tuj la fabelo komencighos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen lupaj okuloj, kiuj eklumighas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: "Chu baldau?" Chiuj estas chi tie, chiuj kolektighis; kaj chiuj atendas la fabelon al Helenjo.

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia auskultas.

Baju, baju, baju!…