Изменить стиль страницы

Aleksandr Volkov

MAGIISTO DE SMERALDA URBO

Uragano

Meze de la vasta Kansasa stepo loĝis knabino Elli. Ŝia patro, farmisto Ĝon, la tutajn tagojn laboris sur kampo, la patrino Anna klopodis hejme.

Ili loĝis en malgranda senrada furgono.

La hejma meblaro estis malriĉa: fera forno, ŝranko, tablo, tri seĝoj kaj du litoj. Apud la domo, ĝuste ĉe la pordo estis elfosita "uragana kelo". En la kelo la familio sidis dum ŝtormoj.

La stepaj uraganoj jam ne unuan fojon renversis la malpezan loĝejon de farmisto Ĝon. Tamen Ĝon ne malgajis: kiam vento trankviliĝis, li tuj returnis la domon, la forno kaj litoj stariĝis sur siajn lokojn. Elli kolektis stanajn telerojn kaj kruĉojn de-sur la planko — kaj ĉio estis en ordo ĝis la sekva uragano.

Ĉirkaŭe ĝis la horizonto sterniĝis stepo glata kiel tablo. Ie videblis malriĉaj dometoj similaj al la domo de Ĝon. Ĉirkaŭ ili estis plugkampoj kie la farmistoj semis tritikon kaj maizon.

Elli bone konis ĉiujn najbarojn je tri mejloj ĉirkaŭe. Okcidente loĝis onklo Robert kun la filoj Bob kaj Dik. En la dometo norde loĝis la maljuna Rolf, kiu faris por la infanoj mirindajn ventmuelejojn.

La vasta stepo ne ŝajnis al Elli enua: ja ĝi estis ŝia patrujo. Elli ne sciis aliajn lokojn. Montojn kaj arbarojn ŝi vidis nur en bildoj kaj ili ne allogis ŝin, eble ĉar ke en la etprezaj libretoj de Elli ili estis malbone pentritaj.

Kiam Elli enuis, ŝi vokis gajan hundeton Totoĉjon kaj vizitis Dik kaj Bob aŭ iris al la avo Rolf, de kiu neniam revenis sen memfarita ludilo.

Totoĉjo bojante saltis sur la stepo, pelis la kornikojn kaj estis senlime kontenta pri si mem kaj pri sia eta mastrino. Totoĉjo havis nigran felon, akrajn orelojn kaj malgrandajn, amuze brilantajn okuletojn. Totoĉjo neniam enuis kaj povis ludi kun la knabino tutan tagon.

Elli havis multe da klopodoj. Ŝi helpis al la patrino mastrumi, kaj la patro instruis ŝin legi, skribi kaj kalkuli, ĉar la lernejo estis malproksime kaj la knabino estis tro malgranda por viziti ĝin ĉiutage.

Foje dum somera vespero Elli sidis sur peroneto kaj laŭtlegis fabelon. Anna lavis tolaĵojn.

— "Kaj tiam forta, herkula atleto Arnaulf ekvidis sorĉiston staturan kiel turo, — Elli kantsimile legis akompanante per fingro la liniojn, — la buŝo kaj nazotruoj de la sorĉisto eligis fajron…" — Panjo, — demandis Elli, interrompinte la legadon, — ĉu nun la sorĉistoj ekzistas?

— Ne, mia kara. La sorĉistoj vivis antaŭe, kaj poste malaperis. Kaj por kio ili estu? Eĉ sen ili ni havas multe da klopodoj…

Elli komike faltis la nazon:

— Tamen sen la sorĉistoj estas enue. Se mi subite fariĝus reĝino, mi nepre ordonus, ke ĉiu urbo kaj vilaĝo havu sorĉiston. Kaj li faru por la infanoj diversajn miraklojn.

— Kiujn, ekzemple? — ridete demandis la patrino.

— Do, kiujn… Jen, ke ĉiu knabino kaj knabo vekiĝinte matene, trovu sub sia kuseno grandan dolĉan kukon… Aŭ… - Elli kun riproĉo rigardis siajn krudajn eluzitajn ŝuojn. - Aŭ ke ĉiuj infanoj havu bonajn malpezajn sandalojn…

— La sandalojn vi sen sorĉisto ricevos, — kontraŭdiris Anna.- vi veturos kun la paĉjo en foiron kaj li aĉetos ilin…

Dum la knabino parolis kun sia patrino, la vetero komencis malboniĝi.

* * *

Samtempe en malproksima lando, trans altaj montoj, sorĉis en malluma profunda kaverno la malica sorĉistino Gingema.

Timige estis en la kaverno de Gingema. Tie sub la plafono pendis pajloŝtopita grandega krokodilo. Sur altaj stangoj sidis grandaj gufoj, de la plafono pendis faskoj da sekigitaj musoj, ligitaj al ŝnuroj per vostetoj kvazaŭ bulbetoj. Longa dika serpento sin volvis ĉirkaŭ kolono kaj ritme balancis sian buntan platan kapon. Kaj ankoraŭ multe da strangaj kaj teruraj aĵoj estis en la vasta kaverno de Gingema.

En granda fulgokovrita kaldrono Gingema kuiris sorĉan infuzaĵon. Ŝi metis en la kaldronon musojn deŝirante ilin unu post alia de la fasko.

— Kie estas la serpentaj kapoj? — kolere grumblis Gingema. - ja ne ĉiujn mi formanĝis matene!.. Ho, jen ili estas, en la verda poto! Do, la infuzaĵo estos bonega!.. Damaĝos mi al la malbenitaj homoj! Malamas mi ilin! Ili ekloĝis en la tuta mondo! Ili drenas la marĉojn! Forhakas la densejojn!.. Ĉiujn ranojn ili ekstermis!.. La serpentojn oni pereigas! Nenio bongusta sur la tero restis! Nur se frandi vermeton aŭ araneeton!..

Gingema minacis en spacon per sia osteca ŝrumpinta pugno kaj komencis meti en la kaldronon la serpentajn kapojn.

— Uh, malamataj homoj! Jen pretas mia sorĉa infuzaĵo por via pereo! Mi aspergos la arbarojn kaj kampojn, kaj komenciĝos ŝtormo, kia ankoraŭ ne ekzistis!

Gingema kun peno prenis la kaldronon kaj fortiris ĝin el la kaverno. Ŝi trempis en la kaldronon grandan balailon kaj komencis plaŭdi ŝian infuzaĵon ĉirkaŭen.

— Naskiĝu, uragano! Flugu tra la mondo kiel furioza besto! Ŝiru, rompu, ruinigu! Renversu la domojn, levu ilin en aeron! Susaka, masaka, lema, rema, gema!.. Burido, furido, sema, pema, fema!..

Ŝi elkriis sorĉajn vortojn kaj ŝprucigis ĉirkaŭen per la taŭzita balailo, kaj la ĉielo mallumiĝis, amasiĝis nuboj, vento komencis fajfi. Fore ekbrilis fulmoj…

— Ruinigu, ŝiru, rompu! — sovaĝe kriegis la sorĉistino.- Susaka, masaka, burido, furido! Pereigu, uragano, la homojn, bestojn, birdojn! Nur la ranojn, musojn, serpentojn, araneojn ne tuŝu, ho uragano! Multiĝu ili en la tuta mondo por mia ĝojo, ĝojo de la ĉiopova sorĉistino Gingema! Burido, furido, susaka, masaka!

Kaj la vento muĝas pli kaj pli forte, brilas fulmoj, surdige bruas tondro.

Gingema en sovaĝa ekstazo turniĝis samloke kaj la vento disblovis la baskojn de ŝia longa mantelo…

* * *

La uragano sorĉfarita de Gingema atingis Kansason kaj ĉiuminute proksimiĝis al la domo de Ĝon. Fore ĉe la horizonto densiĝis nuboj, inter ili briletis fulmoj.

Totoĉjo maltrankvile kuris, suprenlevinte la kapon, kaj bataleme bojis al la nuboj, kiuj rapide flugis en la ĉielo.

— Ha! Totoĉjo, kia vi estas komika, — diris Elli.- Vi timigas la nubojn, sed vi mem timas!

La hundeto vere tre timis la fulmotondrojn, kiujn jam multfoje vidis dum sia nelonga vivo.

Anna maltrankviliĝis.

— Mi babilas kun vi, filinjo, sed ja, rigardu, komenciĝas reala uragano…

Jen klare aŭdiĝis minaca venta bruo. La tritiko sur la kampo kliniĝis al la tero, kaj laŭ ĝi, kvazaŭ laŭ rivero, ruliĝis ondoj. Alkuris de la kampo la ekscitita farmisto Ĝon.

- Ŝtormo, venas terura ŝtormego! — ekkriis li.- Rapide kaŝu vin en la kelon, kaj mi kuros enigi la brutojn en la stalon!

Anna sin ĵetis al la kelo, levis la kovrilon.

— Elli, Elli! Rapidu ĉi tien! — kriis ŝi.

Sed Totoĉjo, timigita de la ŝtormbruego kaj senĉesa tondrado, forkuris en la dometon kaj kaŝis sin sub liton, en la plej malproksiman angulon. Elli ne volis lasi sian favoraton sola kaj saltis post li en la furgonon.

Kaj tiutempe okazis stranga afero.

La domo turniĝis du — aŭ trifoje kiel karuselo. Ĝi trafis en la centron de la uragano. La ciklono turnis ĝin, levis supren kaj ekportis en aero.

En la pordo de la furgono aperis timigita Elli kun Totoĉjo surmane. Kion fari? Ĉu elsalti? Tamen jam estis malfrue: la domo flugis alte super la tero…

Vento taŭzis la harojn de Anna, kiu staris apud la kelo kun levitaj manoj kaj senespere kriis. Alkuris de la stalo farmisto Ĝon kaj en malespero ĵetis sin al tiu loko kie staris la furgono. La orfigitaj patro kaj patrino longe rigardis en la malluman ĉielon, ĉiuminute lumigatan per fulmobriloj…

La uragano furiozis, kaj la dometo balanciĝante flugis kaj flugis. Totoĉjo malkontenta pri tio kio okazis ĉirkaŭe, kuradis en la malluma ĉambro kun tima bojo. Elli, konfuzita, sidis sur la planko tenante la kapon en la manoj! Ŝi sentis sin tre sola. La vento bruis tiel, ke surdigis ŝin. Ŝi opiniis, ke la dometo tuj falos kaj disrompiĝos. Sed tempo pasis, tamen la dometo flugis kaj flugis. Elli kuŝiĝis sur la liton premante Totoĉjon al si. Laŭ la bruo de la ŝtormo, kiu flue balancis la dometon, Elli firme ekdormis.

La vojo pavimita per flavaj brikoj