Изменить стиль страницы

AVARULO

Trezoron grandan gardis la Spirit'.
Sed venis foje, en subit',
De la Satan' ordon-komando:
Forflugi por afer' al malproksima lando.
Por.la Spirit' sen plua pens-medit'
Necesas la plenumo de ordono,
Domaghas tamen la Demono,
Konfuzas lin la sorto de trezor', —
Prizorgos kiu pri la or'?
Chu trovos li gardistojn lau bezono?
Sed por gardad' necesas granda mono.
Restigi sen la gard' — ghi estas risko nur:
Honesto en la viv' funkcias ja mensoge.
Prishtelas homoj ofte kun plezur',
Atingi monon estas tre alloge.
Klopodas, pensas li kaj pretas jam decid':
Avara homo helpos al Spirit'.
Li venis kun trezor' al tiu Avarulo
Kaj diris li: "Auskultu min, sinjor'!
Forflugi devas mi lau urgha serv-postulo,
Al via mosht' inklinas mia kor, —
Do por memor', kun tre anima sento,
Donacas mi trezoron kun volont'.
Elspezu ghin kraj ghuu en kontento
Sen zorgo pri estont'.
Kaj en futur', post via morta fin',
Lauleghe mi heredos vin, —
Jen estas tuta la kondicho.
Kaj dume kun plezur' vi vivu en felicho!"
Foriris li, — kaj pasis dudekjar'.
Post la plenumo de ofica far'
Trans kampoj kaj arbar'
Spirito flugas hejmen kaj konstatas, —
Ho, kia ghojo! Mortis en honest'
La Avarul' malsata sur la kest',
Dukatoj chiuj tamen bone statas.
Jen la Spirit' Trezoron sian prenis
Kaj ghojis al profit':
Senpage la gardist' oficon sian tenis.
Se avarul' avaras pli kaj pli,
Nur por demon' dukatojn gardas li.