Изменить стиль страницы

MUELISTO

Penetris akva flu' tra digo sur rivero:
La malfelich' ne estis grand-afero,
Necesis pro difekt' nur simpla far';
Sed Muelist' ne zorgis pri ripar'.
Jen akva fluo pli kaj pli torentas
Abundas ghi potence, sen rezist'.
"Chu dormas vi, amiko Muelist'?
Pri la afer' vi tute ne atentas."
"Ne tro dangheras flu',
Ne gravas por labor' de akvo superflu'.
Al shtona muelil' sufichos akvo mia."
Ignoras Muelist' pri eblo de ruin',
Dum fluas sen ripoz' torento energia.
Sed baldau venis fin'.
Ekhaltis tute shton', la rado eksilentis.
Komprenis Muelist' kaj laute li lamentis,
Pri akva shparo nun — li zorgas en klopod',
Esploras pri afer', sed vane post bankrot'.
Al digo en ruin' kokinoj kelkaj venis.
"Kanajloj!" kriis li: "diablo vin altrenis!
Forestas akvo jam, je mia malfortun',
Plencerte volas vi fortrinki tute nun."
Kaj shtonon jhetis li indigne por la pun'.
Chu helpon donis tiu fino?
Revenis hejmen li sen akvo kaj kokino.
Ekzistas en la viv'
Sinjoroj kun naiv'
(Al ili mi la fablon nun donacas), —
Mil rublojn por absurd' elspezas sen domagh',
Sed pri kandela stump' avaras kun malsagh'
Kaj akre en disput' kverelas kaj malpacas,
Ja kvazau en mastrum' ghi estas la trezor'.
Kun tia misshparem' mastrumo de sinjor'
Tre baldau krevos for.