Изменить стиль страницы

BUNTAJ SHAFOJ

La buntaj shafoj nauzis al Leon'.
Ekstermi ilin — estus tre facile,
Sed por prestigho — malutile — ,
En la arbaro regas li sur tron'
Ne al perfida murdo kaj sufoko.
Kaj tamen bunta shaf' nur estas abomen'.
Chu eblas la likvido sen provoko?
Jen li alvokas al konsult-kunven'
La Urson kaj la Vulpon por subten'.
Kaj en kunsido li deklar-raportas,
Ke la rigard' al bunta shafa spec'
Al li turmenton por okuloj portas, —
Minacas lin, vershajne, la blindec'
Kaj ghin eviti tute li senfortas.
Jen Urso al Leon' ekgrumblis kun obtuz':
"Sed kial ni parolas tiom vaste?
Ordonu senprokraste
Sufoki shafojn tute, sen konfuz'."
Sulkigis brovojn la Leon' kaj Vulpo
Humile diras: "Nia bona.regh',
Al besta persekut' vi ne kapablas ech!
Ne vershos vi la sangon de senkulpo.
Permesu min sugesti pri afer':
Herbejo bona estas che river',
Nutrajh' abundas tie por la grego,
Por promenado — plena liberego.
Kaj al plenumo de pashtista rego
Vi. sendu Lupon por prosper'.
Al mi tre shajnas, estas antausento,
Ke mem per si pereos shafa gento.
Kaj dume vivos ghi feliche kaj sen mank'.
Che ajna akcident' vi restos ja en flank'."
La vulpa opini' entute jam superis.
Bonege en praktik' rezultis la fervor', —
Ne nur la shafoj buntaj lau kolor',
Ech simplaj malaperis.
Sed kion diras bestoj kun persisto?
Bonkoras la Leon', sed Lupo — jen rabisto.