Изменить стиль страницы

DU KNABOJ

"Auskultu, bon-amik'! Ne estu ni azenoj,
Dum leciona pauz' proponon havas mi:
Por la kashtan-rikolt' mi iru al ghardeno."
"Ne, Fedja, tiu mangh' ne estas nun al ni,
Tro alta estas arbo.
Ne povas ni alrampi ghis la frukt'
Kaj tute fremdas nin alloga mangh-produkt'!"
"Ne timu, kamarad'! Plej helpos nin konjekto!
Ja kie mankas fort', necesas intelekto.
Elpensis chion mi lau sagha bon-arangh':
Vi helpu min alrampi nur al branch',
Atingos mi la fruktojn lerte,
Kashtanojn manghos ni ghissate, certe."
Jen ili al gharden' ekkuris kun rapid',
Kaj Senja al amik', al Fedja helpis multe,
Por grimpu kamarad' al arbo bon-rezulte,
Ne vana estis help' kun granda pen' kaj shvit'.
Al supro venis jam la knabo en sukceso.
Kashtanoj en abund'. Mirindas la impreso!
Verdire estis ghi richajho, kaj senfin'!
Chu eblas nun kalkuli ghin!
La knabo havas multon por profito,
Ech por donac' amika lau merito, —
Kaj Senja sur la ter' rigardas kun manghem',
Sed estas de rigard' mizera nur efiko,
Char Fedja manghas fruktojn mem
Kaj jhetas de la arb' nur shelojn al amiko.
Lertulojn vidis mi en viv'
Por kiuj bon-amikoj kun naiv'
Al supro rampi helpis kun fervoro,
Sed poste shelo ech ne falis de sinjoro.