Изменить стиль страницы

KVARTETO

Petola best' Simio,
Saghul' Azen',
La Kapro kun solen-mien'
Kaj Urso sen gracio —
Decidis pri kvarteta lud'.
Jen estas notoj, instrument' muzika
Kaj en herbejo — lok' unika —
Plenravos ili mondon, sen diskut',
Ekfrotis archa ar', sed veas la rezult'.
"He, haltu vi!" Simio krias: — Ne rapidu!
Por belo de muzik' lau ordo vi eksidu.
Amiko baso Urs', vi sidu kontrau ald',
Kun violon' kontrauos mi en paro,
Jen tiam en muzik' aperos la ekzalt':
Dancigos ni betulojn en arbaro."
Eksidis ili lau propon',
Sed en la muzik' — la sama ton'.
"Atentu! Estas jen rezon' ",
Azeno krias: "Por muzik' efekta
Ni sidu en linio rekta".
Eksidis ili lau azen-supoz',
Sed en Kvartet' rezultas nur hhaos'.
Do pligrandighis nun la forto de diskutoj
Kun la disputoj
Pri ordo kaj pri lok'.
Hazarde Najtingal' alflugis sen alvok',
Kaj oni petas ghin pri helpo en la kazo.
"Sufichas unu hor' por estu certa bazo
Al la Kvartet'. Ni petas pri konsil',
Jen notojn havas ni, jen estas muzikil',
Nur diru pri sidloka stil'".
"Por esti muzikist' ", ghi diris kun emfazo:
"Necesas lerni pri la bel'
Kaj senton havi en orel'.
Do sendepende de sidloko
Muziko via estas moko".