Изменить стиль страницы

ANSEROJ

Per longa vergo kamparan'
Anseran gregon en la urbon pelis
Kaj per la verg' sufiche li kruelis,
Ne tro ghentilis li per sia man':
Rapidis li al la foira tag'.
Kaj se afer' koncernas la profiton,
Ne nur anserojn, ech la hom-meriton
Ne tro respektas ni en nia ag'.
Sed la Anserojn malghentil' ofendis
Kaj al pasanto iu sur la voj'
Pri kamparana krudo ili plendis:
"Jen estas ni mizeraj, en malghoj',
Nin pelas Kamparan' perforte, kun turmento,
Ja kvazau estas ni ansera simpla gento,
Sed ne komprenas li, malsagha stulta hom',
Ke devas li respekti nin humile,
Ke nia nobla gent' devenas ja el Rom',
Savita de Anseroj tiom brile:
Ghis nun en Rom' anserojn oni festas!"
"En kiu tamen fakt' merito via estas?"
"Sed nia praular'…" — "Mi tion bone konas,
Pri tio legis mi, sed scii mi bezonas,
Per kia utilec' persone vi ekgravis?"
"Sed nia praular' sukcese Romon savis!"
"Kaj kia bona ag' distingas vin persone?"
"Nenia ag'. " — "Sed kia do valor'?
Mencias vi praulojn senbezone:
Por ili restu la honor',
Kaj taugas vi nur por rostajh' plejbone."
Pritraktus mi aferon lau merit'
Sed timas pri anser-incit'.