La vento ankoraЕ­ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie la lumo vidiДќis, kaj post duonhoro, klariДќis al ni, ke marmeze brulas Еќipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis la ektagiДќon. Sed noktmeze la Еќipo eksplodis, la flamoj forЕќutis, kaj la ЕќiprestaДµo subakviДќis. Ni elpendigis lanternojn kaj daЕ­rigis la pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.

Je la oka horo morgaЕ­tagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la Еќipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj enboataj, kaj penis laЕ­eble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis ilin.

Nepriskribla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj priskribiĝis — sopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.

Kelkaj Дќojkriegis kvazaЕ­ ili krevu la Д‰ielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazaЕ­ en la profundegaДµo de malДќojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, aЕ­ duonfrenezaj, kaj vidiДќis du aЕ­ tri, kiu dankis Dion.

Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena, esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via ĝojo.”

MorgaЕ­an tagon Д‰io troviДќis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan Еќipon, survoje al Francujo, Д‰iujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.

Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis Еќipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol Д‰io pli malbone, Дќia Еќipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al Д‰iu iom da nutraДµo, kiun ili manДќis kvazaЕ­ lupoj, sed timante ke trosato kaЕ­zus la morton, mi haltigis ilin.

TroviДќis en la Еќipo junulo kaj junulino, pri kiuj la Еќipoficiro juДќis, ke ili jam mortiДќis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortiДќis pro malsato, kaj estas kvazaЕ­ en la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaЕ­ resaniДќis, kaj, Д‰ar ili ne deziris reiri al ilia Еќipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis surЕќipe ok pli ol tiam, kiam mi ekvetunis.

Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone alterigis la Еќipon flanke de la rivereto, apud mia antaЕ­a domo.

Irante al Vendredo, mi demandas, ĉu li scias, kie ni nun troviĝas. Li ĉirkaŭrigardegis, kaj baldaŭ, kunefrapante la manojn, diris: “Ha, jes! Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!” Baldaŭ li ekdancis tiaĝojege, ke mi lin apenaŭ povis deteni sur la ferdeko. “Nu, kion vi pensas, Vendredo,” mi diris, “ĉu ni tie-ĉi trovos ilin, kiujn ni lasis?”

Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaДќon, kaj lia koro malДќojiДќis.

“Ne, ne,” li diris, “Ne plu, ne, ne plu.”

“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante, “Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.”

Jus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la supro monteta, kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!”

Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldaЕ­ ekvidis fumon suprenirantan Д‰e la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj surteriДќis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la Еќipanaro. Ni Д‰iuj havis armilojn, Д‰ar ni ne sciis Д‰u troviДќus malamikoj sur la insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua viro, kiun mi ekvidis Д‰e la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo de Hispanujo, kiun antaЕ­e, mi prenis el la manoj de la ruДќaj homoj.

Mi komandis al Д‰iuj boate, ke ili ne surteriДќu, sed Vendredon mi ne povis deteni, Д‰ar li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin, kiel li kvazaЕ­ flugas al la maljunulo laЕ­sage, kaj Д‰irkaЕ­prenas lin, karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon. Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laЕ­ la marbordo, iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aЕ­ trinketon da rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis Д‰irkaЕ­ li, dume dirante al li strangajn rakontojn pri Д‰io, kion li vidis de kiam li kaj maljuna Jafo laste kunestis.

Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laЕ­ la mia, kaj unue, Karlo ne eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li suprenДµetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la vizaДќon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaЕ­a domo, kiun li nun transdonis al mi.

Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loĝus tie: la arboj estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol laŭ tiaj kaŝitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin faris. “Kial vi konstruis tian fortikan palisaron ĉirkaŭ vi?” mi demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese tion fari, certe post kiam mi aŭdas pri ĉio kio okazis.

Tiam li venigis la antaŭajn ŝipanojn de la ŝipo de Paŭlo, sed mi ne povis diveni, kiuj ili estas, ĝis Karlo diris, “Jen, sinjoro, estas kelkaj el la viroj, kiuj ŝuldas al vi al vivon.”

Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaЕ­ antaЕ­e, malДќentila Еќipanaro, sed simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reДќo.

La unua afero por mi estis aЕ­di pri Д‰io kio okazis sur la insulo de kiam mi Дќin lasis.

TaЕ­gas, ke mi jen paЕ­zu mian rakonton por diri ke kiam mi estis lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ДµetiДќis tien sur la marbordon sunvoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke Еќipo troviДќas tiel proksime por alporti min al mia naskiДќlando. Tial, reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj anstataЕ­ ol mi, jen troviДќis kvin fremduloj.

Tiuj-Д‰i kvin viroj estis parto da Еќipanoj, kiuj elДµetis PaЕ­lo el lia Еќipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies Д‰efo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la Еќipo de PaЕ­lo, mi kunprenis Samon kaj Jon surЕќipe, sed Дµus kiam mi estis ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la Еќipo, kaj reveturis al la insulo por kuniДќi kun siaj tri amikoj.

Mi nun estas rakontonta, precize laЕ­ mi Дќin aЕ­dis de Karlo, Д‰ion, kio okazis sur la insulo de kiam mi Дќin forlasis. Vidante, ke siaj du kunuloj revenis por kuniДќi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis ilin, nek permesis al ili loДќi kun ili nek partopreni en la nutranДµo. Tial Samo kaj Jo devis vivi laЕ­eble por si mem per severa laborado, kaj ili domiДќis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj budon, kaj elfaris farmon.

Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi Д‰i-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfaraДµojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutraДµon por manДќi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaЕ­ longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, laЕ­ mi faris.

Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaЕ­a hejmo: ili havis la uzon de ambaЕ­ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laЕ­vole.