Изменить стиль страницы

”Sed mi ne mortis, princino mia. Mi venis por pretendi vin, kaj tuta Zodanga ne kapablas malhelpi min.”

”Tro malfrue, Johano Carter; mia promeso estas donita, kaj sur Barsumo promeso ĉion finas. La postaj ceremonioj estas sensignifaj formalaĵoj. Ili faras la fakton de edzeco neniel pli certa, ol la funebranta sekvantaro de jedaka kadavro metas sur lin denove la sigelon de morto. Mi estas tia, kvazaŭ jam edzinigita, Johano Carter. Ne plu vi rajtas nomi min via princino. Ne plu vi estas mia ĉefulo.”

”Mi malmulte konas la morojn de Barsumo, Deja Toris, sed mi scias certe, ke mi amas vin, kaj se vi kun intenco diris la lastajn vortojn, kiujn vi parolis al mi en tiu tago. kiam la hordoj de Varhun alkuregis al ni, neniu alia viro iam pretendos vin kiel edzinon. Tiutempe vi intence parolis, princino mia, kaj tiel vi intencas nun. Diru, ke jes.”

”Tiutempe mi intence parolis tiel, Johano Carter,” ŝi flustris. ”Mi ne povas nun tiel paroli, ĉar mi donis min al alia. Ha, se nur vi estus kompreninta niajn morojn, la promeso estus via jam antaŭ monatoj, kaj rajte vi povus pretendi min. Eble Heliumio pereus rezulte, sed mian imperion mi volonte estus perdinta por mia Tarka ĉefulo. Ĉu vi memoras la nokton, kiam vi ofendis min? Vi nomis min via princino, nepetinte edzecon, poste vi fanfaronis, ke vi batalis por mi. Vi ne sciis, kaj senkaŭze mi ofendiĝis, tion mi komprenas nun. Sed neniu estis por diri al vi, kion mi ne povis, ke sur Barsumo troviĝas du specoj de virinoj en la civitoj de la ruĝaj viroj; por unu speco ili batalas, por rajti poste la edziĝon, por la alia speco ili batalas, sed ne kun intenco edzinigi ilin. Kiam iu viro gajnas por si virinon, li povas nomi ŝin ’mia princino’, aŭ laŭ simila nomo signifanta posedon. Vi ja batalis por mi, sed neniam petis, ke mi edziniĝu al vi, tial kiam vi nomis min via princino, komprenu,” ŝi hezitparolis, ”tio doloris min. Tamen eĉ tiam, Johano Carter, mi ne malakceptis vin, ĝis vi duobligis vian kulpon, riproĉante min, ke vi gajnis min per batalo.”

”Ne necesas, ke mi petu vian pardonon nun, Deja Toris,” mi kriparolis. ”Nepre vi scias, ke mia kulpo estis nur la nescio pri la moroj de Barsumo. Kion mi ne faris tiam, kredante, ke tia peto estus tro pretendema kaj neŝatata, mi faras nun, Deja Toris: mi petas, ke vi iĝu mia edzino, kaj ja, nome de la batalsango en miaj vejnoj, tia vi ja iĝos.”

”Ne, Johano Carter, ne eblas,” ŝi kriis senespere.

”Dum vivas Sab Tan, neniam mi estos via.”

”Vi ordonis por li pereon, princino mia; mortos Sab Tan.”

”Ankaŭ ne tio. Mi ne rajtas edziniĝi al viro mortiginta mian edzon, eĉ sindefende. Tia estas la moro, kaj la moroj regas nin sur Barsumo. Ne utilas protesti, amiko mia, kun mi vi devos porti la ĉagrenon, tion almenaŭ ni havos komune. Tion, kaj rememoron pri kelkaj mallongaj tagoj inter la Tarkanoj. Nun vi devos foriri, kaj neniam reveni. Adiaŭ, mia iama ĉefulo.”

Malgaja kaj deprimita mi forlasis la ĉambron, sed mi ne perdis esperon, kaj ne konsentis, ke Deja Toris estas tute perdita por mi antaŭ ol okazis efektive la edzeca ceremonio.

Dum mi vagis laŭ la koridoroj mi tiel perdiĝis en la labirinto de serpentantaj vojoj, kiel antaŭ ol mi trovis la ĉambraron de Deja Toris.

Mi sciis, ke mia sola espero estas fuĝo el la civito de Zodanga, ĉar mi devus klarigi pri la kvar mortigitaj gvardianoj; sen gvidanto mi neniam povus reatingi mian originan starlokon, kaj certe oni suspektus min, se mi estus trovata vaganta sencele tra la palaco.

Baldaŭ mi venis al spirala koridoro kondukanta al malsupra etaĝo. Mi malsupreniris ĝin tra pluraj etaĝoj, ĝis mi venis al pordo de granda ĉambro, en kiu estis pluraj gvardianoj. La muroj estis kovritaj per travideblaj tapetoj, post kiuj mi kasis min.

La interparolo de la gvardianoj temis pri ĝeneralaj aferoj, kaj ne interesis min, sed venis oficiro kaj ordonis, ke kvar el ili anstataŭu la kvar gardantaj la princinon de Heliumio. Nun, mi sentis, venos por mi la maltrankvilo, kaj tio okazis; ĉar apenaŭ la kvar forlasis, unu revenis krianta, ke ili trovis siajn kamaradojn mortigitaj en la antaŭĉambro.

Tuj la tuta palaco iĝis kiel frapita formikejo. Gvardianoj, oficiroj, servistoj, kortegistoj kaj sklavoj kuris tien kaj reen tra la koridoroj kaj ĉambroj, jen oni portis ordonojn, jen oni serĉis la mortiginton. Por mi jen la oportuna momento. Kiam areto de soldatoj preterpasis mian kaŝlokon, mi prenis lokon post ili kaj sekvis ilin tra la koridoroj de la palaco ĝis en granda salono mi vidis, venantan tra fenestroj, la karan taglumon.

Tie mi forlasis miajn gvidintojn, kurinte al la fenestroj, kaj serĉis rimedon por fuĝo. La fenestroj rigardis al granda balkono, kiu siavice donis rigardon al unu el la grandaj avenuoj de Zodanga. Malsupre je dek metroj troviĝis la tero, kaj samdistance antaŭ la konstruaĵo estis muro sep metrojn alta, farita el polurita vitro dika trionan metron.

Por ruĝMarsano, fuĝo laŭ tiu vojo ŝajnus neebla, sed por mi, havanta mian Teran forton kaj facilmovecon, la fuĝo ŝajnis kvazaŭ jam farita. Mi timis nur, ke oni trovos min antaŭ ol mallumiĝos, ĉar mi ne povis fari la salton en plena taglumo, kiam en la malsupra korto kaj la avenuo estas multegaj Zodanganoj.

Do mi serĉis denove kaŝejon kaj hazarde trovis ĝin en grandega ornamaĵo pendanta centre de la plafono de la granda salono, je proksimume tri metroj de la planko.

En la grandan pelvon mi saltis facile, kaj apenaŭ mi iĝis komforta tie, mi aŭdis plurajn homojn eniri la salonon.

Ili haltis ĝuste sub mia kaŝloko, kaj mi povis aŭdi ĉiun ilian vorton.

”Certe ĝi estas farita de Heliumianoj,” diris unu.

”Jes, jedaka moŝto, sed kiel ili povus eniri la palacon? Mi kredas, ke malgraŭ la diligenta deĵoro de viaj gvardianoj, unu sola malamiko povus eble eniri la internajn ĉambrojn, sed kiel ses aŭ ok militistoj povus fari tion neobservite, tion mi tute ne komprenas. Sed ni baldaŭ scios certe, ĉar jen venas la reĝa psikologo.”

Plia viro aliĝis al la grupo, kaj post formala saluto al sia reganto, li diris: ”Ho, plej eminenta jedako, ja strangan historion mi legas en la mortintaj mensoj de viaj fidelaj gvardianoj. Ili estas kadavrigitaj ne de pluraj, sed de unu sola militisto.”

Li paŭzis por lasi plene efiki sian parolon. Ke lian diron apenaŭ povis kredi la aŭskultantoj atestis la senpacienca ekkrio de Tan Kosis. ”Kian strangan historion vi portas al mi, Notan?”

”Tamen tio estas vera, via jedaka moŝto,” respondis la psikologo. ”Fakte, la impresoj estis forte gravuritaj sur la cerbo de ĉiu gvardiano. La mortiginto estis tre altstatura viro, portanta la metalon de gvardiano via, kaj lia batalkapablo estis preskaŭ mirakla. Li batalis bone kontraŭ ĉiuj kvar, kaj venkis per sia elstaranta lerto kaj per superhoma forto. Malgraŭ tio, ke li portis la metalon de Zodanga, jedaka moŝto, tian viron neniam oni vidis antaŭe en tiu ĉi aŭ iu ajn alia lando de Barsumo. La menso de la Princino de Heliumio, kiun mi ekzamenis kaj pridemandis, estis por mi nelegebla; ŝi perfekte regis sin, kaj mi ne povis kompreni eĉ ereton da ĝi. Ŝi diris, ke ŝi vidis parton de la batalo, kaj nur unu viro kontraŭbatalis la gvardianojn, viro kiun ŝi neniam antaŭe vidis.”

”Kie estas tiu, kiu iam savis mian vivon?” diris iu alia el la aro, kaj mi rekonis la voĉon de la kuzo de Tan Kosis, kiun mi savis de la verdaj militistoj. ”Je la metalo de mia unua praavo,” li daŭrigis, ”certe la priskribo strikte sidas sur li, speciale pri lia batala kapablo.”

”Kie estas la viro?” kriis Tan Kosis. ”Venigu lin al mi tuj. Kion vi scias pri li, kuzo? Ŝajnas al mi strange nun, ke tia batalulo estis en Zodanga, kaj mi eĉ lian nomon ne sciis. Kaj la nomo, Johano Carter, kiu konas tian nomon sur Barsumo!”

Baldaŭ oni alportis informon, ke nenie mi estas trovebla, aŭ ĉe la palaco aŭ ĉe mia antaŭa loĝejo en la kazerno de la aeresplora skadro. Kantos Kan estis trovebla, kaj lin ili pridemandis, sed li sciis nenion pri mia kieo, kaj pri mia pasinta vivo same li diris, ke li nenion scias, ĉar li konatiĝis kun mi nur lastatempe, dum enkarceriĝo inter la Varhunanoj.