Sed fine la kaliko estis transplenigita. En la mezo de Julio Monblero ricevis de la juristo ampleksan leteron, en kiu li inter cetera ellegis la sekvanton:

"Vi scias kompreneble el la gazetoj, ke en la nuna somero ĉe ni en N. estas malfermita higiena ekspozicio. Dank' al la granda kunveturo al ni el diversaj regnoj de profesiistoj, industriistoj, kuracistoj, homoj suferantaj je diversaj malsanoj, aŭ altiritaj per aliaj celoj, nia ekspozicio havas perfekte internacian karakteron kaj prezentas tre vivan kaj multkoloran pentraĵon da tipoj, kostumoj kaj ĵargonoj. Tiun do cirkonstancon jen ekuzis, laŭ la ideo de Karolino, s-ro Marei por la propagando de nia afero en neestinte granda skalo. Dank' al la proksima konateco kun la administratoroj de la ekspozicio, en la unua tago de la dua sezono de ĝi la ĉefa salono estis donita al la dispono de s-ro Marei, kiu aranĝis en ĝi seanson kaj poste balon de esperantistoj. Ĉiuj elspezoj fariĝis je la rimedoj de s-ro Marei; dekoracian parton administradis s-ro Ĵoli, sed la animo de tiu ĉi entrepreno estis kompreneble Karolino.

La soleno prosperis belege. Kvankam la biletoj estis disdonitaj kun granda elektemeco, sed tiel multe estis da volantaj, ke la plej granda salono de la ekspozicio ne povis enspaci ĉiujn scivolajn. La soleno malfermiĝis per la himno «Espero», plenumita de du ĥoroj kaj granda orkestro, dismetitaj sur la balkono, sub la marmora busto de la kreinto de Esperanto. Poste s-ro Marei eklegis mallongan, sed hele pripentritan historion de nia lingvo kaj de la unuaj esperantistoj s-roj Zamenhof, Trompeter k.c. Poste ia tenoro ekkantis kun akompano de la orkestro belegan arion de Zibel el Faŭsto; poste fr ― ino Kartuŝ ekdeklamis iom da fragmentoj el Demono kaj Miltono… Sed mi ne priskribados al vi la tutan programon de la seanso, ĉar dank' al la stenografio ĉiuj gazetoj en la sekvanta tago ripetis ĉion tion ĉi kun plej plena precizeco. Mi diros nur, ke la teksto de ĉio legita kaj kantita kun la traduko en diversaj eŭropaj lingvoj estis senkalkule disdonata al la volanta publiko, dank' al kio tie ĉio kaj al ĉiuj estis komprenebla… La fino inde kronis la belege ekpensitan de Karolino aferon. Kiam en la lasta numero du ĥoroj kaj orkestro ree okupis siajn lokojn antaŭ la busto de la kreinto de nia lingvo, sub la multkolora tendo el vivaj, malsekigataj per fontanoj, kreskaĵoj kaj floroj, ― la ekelektrigita per ĉio antaŭira publiko, malgraŭ ke duono konsistis el homoj, nedediĉitaj ankoraŭ en nian aferon, per konsenta, plena de ravo ĥoro ekkantis la himnon «Espero» kaj ekmontris tian animitecon, tian altan moralan humoron, ke en multaj okuloj ekbrilis briliantoj de larmoj de ĝojo kaj kortuŝeco. La homoj, fremdaj ĝis tiu ĉi tempo unu al alia, premadis al si la manojn, ĵetiĝadis reciproke en ĉirkaŭprenojn; multaj tuj tie ĉi butonumadis al sia brusto la esperantajn stelojn; multaj portadis al la iniciatoro de la soleno ― s-ro Marei ― siajn oferojn por nia afero… Elizo kaj Karolino, superante ĉiujn fraŭlinojn per sia beleco kaj gracieco, kun ensorĉantaj ridetoj alprenadis ĉiujn tiujn ĉi alportojn kaj tuj tie ĉi disdonadis al la novaj esperantistoj la stelojn, ringojn, esperantajn ĉirkaŭmanojn, verdajn bandojn k.c. Entute tio ĉi estis majesta, levanta spiriton pentraĵo, al kia similan mi ĝis nun ne vidis… Vespere en tiu ĉi sama salono estis granda balo. Laŭ pli antaŭe verkita programo la plimulto da esperantistoj kaj esperantistinoj aperis en diversaj naciaj kostumoj. Belege estis vidi la portiĝintajn en la ondoj de la muziko parojn, kunmetitajn el la reprezentantoj kaj reprezentantinoj de la klasika Italujo, floranta Hispanujo, severa Norvegujo, mirinda Hindujo, militema Germanujo, varmega Egiptujo, majesta Rusujo k.c. ― sed por vi, mia amiko, la ĉefa konsistas en la sekvanto.

Karolino estis vestita kiel korsikanino; tiu ĉi kostumo tiel estis konforma al ŝia klasika belega profilo, ke ŝi decide superis ĉiujn atendojn. Ĵan Ĵoli la tutan vesperon ĉirkaŭflirtadis ŝin kaj kondukadis sian aferon tiel malkaŝite, ke li turnis sur sin universalan atenton. Kio tuŝas Karolinon, ŝia konduto (mi tutan tempon observadis ŝin) estis treege enigma. Ne forigante de si Ĵanon, ŝi tamen ne ŝajnis tute kontenta de li kaj ĉiam kvazaŭ atendadis iun aŭ ion. En la komenco de la dua duono de la balo, post la granda internacia kontraŭdanco, ŝi fariĝis tre serioza kaj enpensa. Ekuzinte paŭzon inter la dancoj, mi, movata per scivoleco, nerimarkeble alproksimiĝis al ŝi kaj demandante ekrigardis en ŝiajn okulojn ― kaj en tiuj ĉi belegaj okuloj mi ellegis alarmon.

― Ni iru en la bluan kabineton ― diris ŝi al mi murmurete ― mi devas fari al vi gravan komunikon…

Mi humile sekvis post ŝi. Kiam ni okupis liberan kanapon, ŝi timeme rerigardis ĉirkaŭe kaj, fleksiĝinte al sama mia orelo, ekmurmuretis.

― Ĉu vi scias, s-ro Siksten, Ĵoli ĵus, en la tempo de la lasta kontraŭdanco proponis al mi sian koron kaj manon…

― Mi preskaŭ sciis tion ĉi ― respondis mi, penante ŝajni trankvila. ― Sed kio do el tio ĉi sekvas?

― Mi dezirus scii vian opinion pri tio ĉi.

― Mian opinion? ― respondis mi sen ĝeno ― mia opinio estas tia, ke, se vi demandas mian opinion, sekve vi lin ne amas kaj sekve vi devas al li rifuzi.

Karolino rigardis sur min el post la ventumilo per tia rigardo, kvazaŭ ŝi penis difini, ĉu miaj vortoj estis nur logika silogismo, aŭ rezultato de ia malica celo.

― S-ro Ĵoli ― diris ŝi ― prezentas belegan partion en ĉiuj rilatoj kaj, se mi turnas min al via opinio t.e. laŭ via esprimo, se mi… ŝanceliĝas ― ĝi estas kulpo de unu bone konata al vi persono, kiu, malgraŭ ĉio, min ĝis nun… tre interesas… Mi promesis al s-ro Ĵoli doni lastan respondon ĝuste post semajno de hodiaŭa balo, kaj nun… mi devas per tia aŭ alia maniero ekzameni… miajn sentojn… al tiu… al via amiko…

Sed en tiu ĉi loko nia parolado estis interrompita per ia eleganta esperantisto, subkurinta al Karolino kun invito al rondo de valso…"

Por Monblero tio ĉi estis tro multa. Flamigadata per la sciigoj de Siksten, li en la lasta tempo iradis kiel en haladzo; longedaŭra interna batalado inter la deziro ekvidi Karolinon kaj timo de tiu ĉi renkonto lin tre senfortigadis, li perdis internan egalpezon, forĵetis siajn okupojn kaj eĉ tre malgrasiĝis. La lasta sciigo pri Karolino elkondukis lin el rigideco; li subite decidiĝis je ĉio; estis donita al li semajno da tempo kaj oni ne povis malrapidi unu minuton.

La telegrafa metalfadeno transdonis al Siksten sekvantan sciigon: ― Mi veturas en N-n. Renkontu min en la stacidomo morgaŭ je la kvara horo post tagmezo. Mi alveturos prezentiĝi al s-ro M. kaj lia familio."

Tuj post la telegramo la unua vagonaro en la nombro de aliaj veturantoj kondukis la plej varman, sed en tiu ĉi tempo ankaŭ plej malfeliĉan esperantiston. En la stacidomo en N. Monbleron renkontis neniu. Tiu ĉi cirkonstanco iom lin mirigis, sed ne tre konfuzis. Ne haltante en la urbo, li tuj dungis veturigiston kaj direktiĝis laŭ la bone al li konata adreso en la bienon de s-ro Marei. La vojo ne montriĝis al li tiel pentraĵa, kiel prezentadis ĝin Siksten en siaj leteroj, sed Monblero malmulte turnis atenton ankaŭ sur tion ĉi kaj nur, brulante de nepacienco, senĉese peladis la veturigiston, malgraŭ ke liaj ĉevaletoj laboradis konsente kaj kuradis tre bone.

Post du horoj da veturo la veturilo de Monblero subruliĝis al la granda parko, el kies densa verdaĵo elrigardis la antaŭa flanko de la granda sinjora domo kun kurbiĝinta, kovrita per herbo tegmento kaj albatitaj fenestraj kovriloj.

La sovaĝiĝinta parko ekrigardis tre malĝoje; iam luksaj florujoj, boskoj kaj vojetoj estis kovritaj senintermanke per balaaĵa herbo. De la ĉefa pordego al la domo kondukis sole apenaŭ trabatita per la piedoj vojeto; ĉio havis la vidon de terura malpeno.

Monblero haltis kiel kolono, decide nenion en tio ĉi komprenante. El la profundaĵo de la parko subkuris al la pordego ia nudpieda maltrankviligita vilaĝano kaj, depreninte la ĉapon, komencis plifortigite salutadi la alveturinton.