Post tio, Oz ŝmiris ĝian internon per tavolo de maldensa gluo, por ke ĝi rezistu aerlikadon, kaj post tio li anoncis ke la balono estas preta.
“Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos, ”li diris. Do li ordonis ke la Soldato kun la Verdaj Lipharoj alportu grandan korbon por lavotaj vestaĵoj, kiun li fiksis al la malsupro de la balono per ŝnuregoj. Kiam ĝi estis tute preta, Oz disanoncigis inter sia popolo ke li vizitos grandan fratan Sorĉiston kiu loĝas en la nuboj. La informo disvastiĝis rapide tra la urbo kaj ĉiu venis por rigardi la mirindaĵon. Oz ordonis ke la balono estu portita antaŭ la Palacon, kaj la popolo rigardadis ĝin tre scivoleme. La Stana Lignohakisto estis hakinta grandan amason da ligno, kaj nun li bruligis ĝin, kaj Oz tenis la malsupron de la balono super la fajro tiel ke la varmega aero kiu leviĝis de la fajro plenigos la silkan sakon. Iom post iom la balono ŝveliĝis kaj enaeriĝis, ĝis fine la korbo preskaŭ ne plu tuŝis la teron. Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta popolo per laŭta voĉo:
“Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min. ” La balono jam tiris forte por eskapi de la ŝnurego kiu ligis ĝin al la tero, ĉar la aero en ĝi estis varmega, kaj tio faris ĝin tiom malpli peza ol la aero ekster la balono balono ke ĝi tiregis klopodante alteniri en la ĉielon.
“Venu, oroteo! ”kriis la Sorĉisto. “Rapidu por ke la balono ne for flugu sen vi! ”
“Mi tute ne trovas Toton ie ajn, ”respondis Doroteo, kiu ne volis forlasi sian hundon. Toto estis kurinta inter la homamasonpor boji kontraŭ katideton, kaj fine Doroteo trovis lin. Ŝi prenis lin kaj kuris cele la balonon. Ŝi estis nur kelkajn paŝojn for de ĝi, kaj Oz etendis siajn manojn por helpi ŝin eniri la korbon, kiam krak! la ŝnuregoj rompiĝis kaj la balono leviĝis en la aeron sen ŝi.
“Revenu! ”ŝi kriegis. “Mi volas kuniri! ”
“Mi ne povas reveni, karulino, ”vokis Oz el la korbo. “Adiaŭ! ”
“Adiaŭ! ”kriis ĉiu, kaj ĉies okuloj turniĝis supren al kie la Sorĉisto ve — turas en la korbo, altiĝanta ĉiumomente eĉ pli en la ĉielon. Kaj de tiam neniu revidis Ozon, la Mirindan Sorĉiston, kvankam eble li ja atingis Omahan sekure kaj tie estas nun, sed tion ni ne scias. Sed la popolo ame memoris lin, kaj diris unu al la alia,
“Oz estis ĉiam nia amiko. Kiam li estis ĉi tie li konstruis por ni ĉi tiun belan Smeraldan Urbon, kaj nun dum lia foresto li lasis por ni la Saĝan Birdotimigilon por regi nin. ” Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdiĝon de la Mirinda Sorĉisto, kaj ne estis konsoleblaj.
Ĉapitro XVIII
For al la Sudo
Doroteo ploris amare pro la perdiĝo de ŝia espero reiri al sia hejmo en Kansas; sed kiam ŝi konsideradis la aferon zorge, ŝi ĝojis ne esti suprenirinta en balono. Tamen ŝi lamentis la perdon de Oz, kaj ankaŭ lamentis ŝiaj akompanantoj. La Stana Lignohakisto venis al ŝi kaj diris,
“Vere mi estus nedankema se mi ne lamentus la viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas iom plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forviŝi miajn larmojn, por ke mi ne rustu. ”
“Volonte, ”ŝi respondis, kaj ŝi tuj alportis tukon. La Stana Lignohakisto ploris dum pluraj minutoj, kaj ŝi zorge atentis la larmojn kaj forviŝis ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte dankis ŝin kaj oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por malebligi ruston. La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam li ne estis Sorĉisto la popolo fieris pri li. “Ĉar, ”ili diris, “en la tuta mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro. ”Kaj se ili ne eraris, ili pravis. La matenon post la leviĝo de la balono kun Oz la kvar marŝintoj kuniĝis en la Tronoĉambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la granda trono kaj la aliaj staris respektoplene antaŭ li.
“Nia sorto efektive estis feliĉiga, ”diris la nova reganto; “ĉar ĉi tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari kion ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaŭ nelonge mi estis sur stango en maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de ĉi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto. ”
“Ankaŭ mi, ”diris la Stana Lignohakisto, “multe kontentas pri mia nova koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo. ”
“Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuraĝa kiel ĉiu alia besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuraĝa, ”diris la Leono modeste.
“Se Doroteo nur kontentus loĝante en la Smeralda
Urbo, ”pludiris la Birdotimigilo, “eble ni ĉiuj kontentus kune. ”
“Sed mi ne volas loĝi ĉi tie, ”kriis Doroteo. “Mi volas iri al Kansas, kaj loĝi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko. ”
“Nu, do, kio estas farebla? ”demandis la Hakisto. La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj kaj kudriloj komencis puŝi sin el lia kapo. Fine li diris:
“Kial ne alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la dezerton? ”
“Min tute ne tra fis tiu ideo! ”diris Doroteo ĝoje.
“Jen la solvo! Mi tuj alportos la Oran Ĉapon. ” Kiam ŝi estis alportinta ĝin en la Tronoĉambron ŝi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaŭ la bando de Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj stariĝis antaŭ ŝi.
“Nun jam la duan fojon vi alvokis nin, ”diris la Simireĝo, klinante sin antaŭ la knabino. “Kion vi deziras? ”
“Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas, ”diris Doroteo. Sed la Simireĝo kapneis.
“Tio ne estas farebla, ”li diris. “Ni apartenas al nur ĉi tiu lando, kaj ne povas eliri ĝin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj mi kredas ke neniam estos, ĉar ne taŭgas ke ili estu tie. Ni volonte servos vin laŭ nia povo, povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la dezerton. Adiaŭ. ” Kaj denove klininte sin la Simireĝo etendis siajn flugilojn kaj for flugis tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando. Doroteo estis preskaŭ ploronta pro sia senesperiĝo.
“Mi malŝparis la sorĉon de la Ora Ĉapo sene fike, ”ŝi diris, “ĉar la Flugantaj Simioj ne povas helpi min. ”
“Estas tute vere tre domaĝe! ”diris la bonkora Hakisto. La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo tiom terure ŝvelis ke Doroteo timis ke ĝi krevos.
“Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj, ” li diris, “kaj petu ke li konsilu nin. ” Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Tronoĉambron timeme, ĉar dum Oz vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon.
“Ĉi tiu knabineto, ”diris la Birdotimigilo al la Soldato, “volas transiri la dezerton. Kiel ŝi povos fari tion? ”
“Mi ne scias, ”respondis la Soldato; “ĉar neniu iam transiris la dezerton, krom se eble Oz mem faris tion. ”
“Ĉu ekzistas neniu kiu povas helpi min? ”demandis Doroteo fervore.
“Eble Glinda, ”li sugestis.
“Kiu estas Glinda? ”demandis la Birdotimigilo.
“La Sorĉistino de la Sudo. ŝi estas la plej potenca Sorĉistino, kaj regas la Kvelulojn. Krome, ŝia kastelo staras apud la dezerto, do eble ŝi scias metodon transiri ĝin. ”
“Glinda estas bona Sorĉistino, ĉu ne? ”demandis la infano.
“La Kveluloj opinias ke ŝi estas bona, ”diris la Soldato, “kaj ŝi estas afabla al ĉiu. Mi aŭdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias resti juna eĉ kvankam ŝi jam vivis multegajn jarojn. ”
“Kiel mi povos atingi ŝian kastelon? ”demandis Doroteo.
“La vojo al la Sudo estas rekta, ”li respondis, “sed oni diras ke ĝi estas plena de danĝeroj por marŝantoj. Sovaĝaj bestoj loĝas en la arbaro, kaj raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu ilian landon. Pro tio neniu Kvelulo ĝis nun iam venis al la Smeralda Urbo. ” La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris,
“Ŝajnas ke malgraŭ la danĝeroj, plejbone estos ke Doroteo marŝu al la Lando de la Sudo kaj petu ke Glinda helpu ŝin. Ĉar, kompreneble, se Doroteo restos ĉi tie ŝi neniam reiros al Kansas. ”
“Evidente vi denove pensis, ”komentis la Stana Lignohakisto.