Изменить стиль страницы

Che tio la gasto eligis el la interna posho de la surtuto blankan stakon da paperoj…

Ian bagatelon, 5000 rublojn, ekzemple, kiel antaupagon, la profesoro povas ricevi tuj… kaj shuldkvitanco ne estas bezonata… la profesoro ech ofendos la plenrajtigitan komercan chefon, se mencios pri la kvitanco.

— For!!! - subite ekkriegis Persikov tiom terure, ke la piano en la gastchambro eligis sonon de la altaj klavoj.

La gasto malaperis tiel, ke la tremanta pro furiozo Persikov pqst minuto jam dubis, chu li estis au tio estis halucino.

— Chu estas liaj galoshoj?! — bojis post minuto Persikov en la vestiblo.

— Lia moshto forgesis, — respondis la tremanta Maria Stepanovna.

— Eljetu ilin for!

— Kien do mi forjetu ilin. Lia moshto revenos por ili.

— Fordonu ilin en la doman komitaton. Kontrau kvitanco. Ne restu ech odoro de tiuj galoshoj! En la komitaton! Oni akceptu la spionajn galoshojn!..

Maria Stepnovna, krucsignante, prenis la bonegajn ledajn galoshojn kaj forportis ilin al malantaua enirejo. Tie shi staris post la pordo kaj poste kashis la galoshojn en tenejo.

— Chu vi fordonis? — furiozis Persikov.

— Fordonis.

— Donu la kvitancon.

— Sed, Vladimir Ipatjich. Ja la prezidanto estas analfabeta!..

— Post. Sekundo. Estu. La. Kvitanco. Anstatau li subskribu iu skriboscia ulacho!

Maria Stepanovna nur balancis la kapon, foriris kaj revenis post kvaronhoro kun la skribajho:

"Por la fonduso estas ricevita de Prof. Persikov 1 (unu) pa de galo. Kolesov".

— Kaj kio estas ghi?

— Jhetono.

Persikov piedtretis la jetonon, sed la kvitancon metis sub premilon. Poste iu penso malserenigis lian krutan frunton. Li kurjhetis sin al la telefonaparato, eltelefonis Pankraton en la instituto kaj demandis lin: "Chu chio estas bonorde?" Pankrat raukis en la mikrofonon ion, el kio eblis kompreni, ke, lau li, chio estas bonorde. Sed Persikov trankvilighis nur por unu minuto. Faltante la frunton, li krochighis al la mikrofono kaj eldiris en ghin jenon:

— Bonvolu ligi min kun tiu, Lubjanka.[4] Merci… Al kiu el vi mi devas diri… min iuj suspektindaj uloj en galoshoj vizitas, jes… Profesoro de la 4-a Universitato Persikov…

La auskultilo subite abrupte interrompis la parolon, Persikov deiris, grumblante tra la dentoj iujn insultajn vortojn,

— Chu vi trinkos teon, Vladimir Ipatjich? — malkuraghe demandis Maria Stepanovna, rigardinte en la kabineton.

— Mi trinkos nenian teon… mr-mr-mr, kaj diablo prenu ilin chiujn… ili kvazau frenezighis.

Strikte post dek minutoj la profesoro akceptis en sia kabineto jam novajn gastojn. Unu el ili, agrabla, globforma kaj tre ghentila, estis vestita per modesta kakia militjako kaj rajdpantalono. Sur lia nazo sidis, kvazau kristala papilio, nazumo. Ghenerale li similis al anghelo en lakitaj botoj. La dua, malalta, tre malserena, estis en civilvesto, sed la civilvesto konformis al li tiel, kzavau estis tro malloza. La tria gasto kondutis specife, li ne eniris la kabineton de la profesoro, sed restis en la duonluma vestiblo. Che tio la prilumita kaj traigita per strioj de cigarfumo kabineto estis travidebla por li. Sur la vizagho de tiu tria, kiu ankau estis en civilvesto, belaspektis fumkolora nazumo.

La duopo en la kabineto tute elturmentis Persikov'on, esplorante la vizitkarteton, demandante pri la kvin miloj kaj igante priskribi la aspekton de la gasto.

— Diablo scias, — balbutis Persikov, — nu, mava fizionomio. Degenerulo.

— Kaj chu lia okulo ne estas vitra? — demandis la malaltulo rauke.

— Diablo scias. Tamen ne la vitra, la okuloj viglas.

Chu Rubinshtejn? — demande kaj mallaute turnis sin la anghelo al la civilvestita malaltulo. Sed tiu malserene kaj nee balancis la kapon.

— Rubinshtejn ne donos sen kvitanco, neniaokaze, — grumblis li, — tio ne estas laboro de Rubinshtejn. Tio estas iu pli granda.

Rakonto pri la galoshoj elvokis eksplodon de viglega intereso che la gastoj. La anghelo diris al telefono de la doma kontoro nur kelkajn vortojn: "Shtata Politika Departemento senprokraste invitas la sekretarion de la doma komitato Kolesov en la apartamenton de Profesoro Persikov kun galoshoj", — kaj Kolesov, palvizagha, tuj aperis en la kabineto, tenante la galoshojn en la manoj.

— Vachjo! — mallaute vokis la anghelo tiun, kiu sidis en la vestiblo. Tiu malvigle levighis kaj kvazau malshraubita trenis sin al la kabineto. La fumkoloraj vitroj tute forglutis liajn okulojn. - Nu? — demandis li lakone kaj dormeme.

— Galoshoj.

La fumkovritaj okuloj glitis sur la galoshoj, kaj che tio al Persikov shajnis, ke elsub la vitroj flanken, por unu momento, ekbrilis tute ne dormemaj, sed, male, mirinde akraj okuloj. Sed ili momente estingighis.

— Nu, Vachjo?

Tiu, kiun oni nomis Vachjo, respondis per malvigla vocho:

— Nu, kio ja nu. La galoshoj estas de Pelenjhkovskij. Tuje la fonduso perdis la donacon de Profesoro Persikov. La galoshoj malaperis en jurnala papero. Tre ekghojinta la anghelo en militjako levighis kaj komencis premi la manon de la profesoro kaj ech faris malgrandan parolon, kies enhavo estis jena: tio honorigas la profesoron… La profesoro povas esti trankvila… neniu plu maltxankviligos lin, nek en la instituto, nek hejme… estos entreprenitaj agoj, liaj kameroj estas en absoluta sekureco…

— Kaj chu eblas, ke vi pafmortigu reporterojn? — demandis Persikov, rigardante super la okulvitroj.

Tiu demando treege gajigis la gastojn. Ne nur la malserena malaltulo, sed ech la fumkolorulo ridetis en la vestiblo. La anghelo, brilante kaj radiante, klarigis… ke dume, hm… certe, tio estus bone… ho, tamen, ja estas gazetaro… kvankam tia projekto jam maturighas en Konsilio de Laboro kaj Defendo… ni havas honoron adiaui.

— Kaj kiu kanajlo vizitis min?

Che tio chiuj chesigis rideti, kaj la anghelo respondis eviteme, ke tio estis iu malgrava aferachulo, ne indas atenti… tamen li tre petas la civitanon profesoron teni en plena sekreto la eventon de la hodiaua vespero, kaj la gastoj foriris.

Persikov revenis en la kabineton, al la diagramoj, sed li ne sukcesis tamen labori: La telefonaparato eljhetis la fajran ringeton, kaj la virina vocho proponis al la profesoro, se li deziras edzighi al interesa kaj arda vidvino, apartamenton el sep chambroj. Persikov ekhurlis en la mikrofonon:

— Mi konsilas al vi kuracighi che Profesoro Rossolimo… — Kaj ricevis la duan sonoron.

Post tio Persikov iomete malstrechighis, char la persono, sufiche renoma, telefonis el Kremlo, longe kaj simpatiece pridemandis Persikov'on pri lia laboro kaj esprimis deziron viziti la laboratorion. Deirinte de la telefonilo, Persikov vishis la frunton kaj demetis la auskultilon. Tuje en la supra apartamento ektondris teruraj trumpetoj kaj eksonis kriegoj de Valkirioj, — radioricevilo de la direktoro de drapa trusto audigis koncherton de Wagner en la Granda teatro. Persikov sub la hurlo kaj tondro, shutanta desur la plafono, deklaris al Maria Stepanovna, ke li procesos kontrau la direktoro, ke li rompos tiun ricevilon, ke li forveturos el Moskvo al diablo, char evidente oni ekintencis forpeli lin. Li frakasis la lupeon kaj kushis por dormi sur divano en la kabineto kaj ekdormis sub la teneraj sonoj de klavoj de la fama pianisto, alflugintaj el la Granda teatro.

Surprizoj dauris ankau dum la sekva tago. Veninte per tramo al la instituto, Persikov renkontis sur la perono nekonatan civitanon en moda verda kaldronforma chapelo. Tiu atente rigardis al Persikov, sed ne turnis sin al li kun iuj demandoj, tial Persikov toleris lin. Sed en la vestiblo de la instituto krom la embarasita Pankrat renkonten al Persikov levighis la dua «kaldrono» kaj ghentile salutis lin:

— Bonan tagon, civitano profesoro.

— Kion vi bezonas? — terurige demandis Persikov, deshirante desur si la palton kun helpo de Pankrat. Sed la kaldrono facile trankviligis Persikov'on, flustrinte per tenerega vocho, ke la profesoro vane maltrankvilighas. Li, kaldrono, ghuste por tio estas chi tie, ke la profesoro estu defendata de chiuj trudemaj vizitantoj… ke la profesoro povas esti trankvila ne nur, pri la pordo de la kabineto, sed ankau pri la fenestroj. Post tio la nekonatulo defleksis por momento refaldon de la surtuto kaj montris al la profesoro iun insignon.

вернуться

4

Lubjanka — nomo de la strato, kie situis Shtata Politika Departemento (Trad.).