Изменить стиль страницы

La hundo denove malfermis la buŝegon, elŝovis la langon kaj brue, ofte ekspiris. La maljunulo tre longe rigardis al mi silente, kaj mi neniel povis kompreni, kion signifas lia rigardo, kaj estis preta al ĉio.

Ĉu sukcesos li ĉi tie, en hejmaj muroj, murdi min tiel, ke mi ne sukcesos ion ajn kompreni?

Plej probable, jes.

Ekdoloris la flanko.

— Ni iru, — diris la maljunulo.

Ni iris profunden de la domo tra kvar ĉambroj, lokitaj unu post la alia, kaj en ĉiu el ili la maljunulo por momento haltis ĉe pordo, estingante lumon. La hundo, klakante per ungegoj laŭ pargeto kaj de tempo al tempo iomete glitante, kuretis apude. En kiu el tiuj ĉambroj forpasinta Klaŭso donacis al la unujara patro de tiu ĉi maljunulo misteran sceptron de nerealiĝinta reĝeco? Luksa kaduko… kaduka lukso…

Laŭ terure blekanta, skuiĝanta spirala ŝtuparo ni leviĝis sur la duan etaĝon.

— Ĉu vi ne timas iri ĉi tie? — demandis mi.

— Mi jam nenion timas.

— Sed se falos ne vi, sed iu el tiuj, kiuj venas ĉi tien?

— Ĉi tien neniu venas.

— Sed se falos via hundo?

La maljunulo haltis. Tiu penso, evidente, ne venis en lian kapon antaŭe. Li turnis la kapon al la hundo: kompatinda Himmler, jelpetante pro streĉo, kun peno puŝadis la maljunan korpon de ŝtupo al ŝtupo kaj rigardis al la posedanto petege kaj riproĉe.

— Ĉu vi bedaŭrus mian hundon?

— Certe.

— Kiel ĝi rilatas al vi?

— Neniel. Mi simple bedaŭrus.

La maljunulo ekiris plu, grumblinte:

— Ĝi iras ĉi tie unuan fojon dum tri jaroj.

Ni venis en tiun ĉambron kun balkono, el kiu li aperis komence. Tie estis finbrulanta kameno. Ĉe granda ovala tablo peze lokiĝis trivitaj pluŝaj foteloj, ili aĝis ne malpli ol cent jarojn. La maljunulo movis la manon:

— Sidiĝu en iun ajn. Ĉu portovinon, konjakon? Vodkon?

— Glaseton da konjako, se eblas.

La maljunulo turniĝis al mi de malhela ŝranko, kiu kun malfermita klapo ŝajnis senfunda, kaj subite ruze, junule duonfermis la okulojn.

— Por bona homo mi nenion ŝparas, — diris li en la terura, sed tute komprenebla rusa. Verŝajne, tiel mi diris al Iraklo «didad gmadlobt».

La glaseto da konjako vere necesis al mi. Mi laciĝis kaj ial frostotremis. Kaj tre nervoziĝis. Tiu ĉi maljunulo similis al estro de subplanka bando de teroristoj, kiel mi — al azteka imperiestro.

Ni gustumis la konjakon. Milda, rozkolora lumo de staranta sur tablorando eksmoda lampo estis miksiĝanta, sed ne povis finmiksiĝi kun etendiĝanta oranĝkolora lumo de la kameno. Duoblaj ombroj kuŝis sur la muroj, unu estis senmova, alia malagrable pulsis kaj dancis.

— Mi estos kun vi absolute sincera, kaj se mi ion preterlasos, tio estos nur por koncizeco, — diris mi. — La krimoj, kiujn mi enketas, havas vicon da apartigaj trajtoj. Tio estas, unue, nemotiviteco aŭ pseŭdomotiviteco. Due, ili ĉiam estas ligitaj kun abrupta, per nenio klarigebla leviĝo de agresemo de la kriminto, ĝi laŭlitere similas freneziĝon. Trie…

Tre koncize, menciante neniujn nomojn, kaj donante neniujn faktojn, mi eksplikis al la maljunulo kaŭzojn, pro kiuj mi venis. Li longe silentis, turnante en la fingroj la delonge malplenigitan glaseton. Poste balbutis, rigardante en vakuon:

— Do, ili tamen eliradas… Kiel stulte!

Mi silentis, sed interne de mi kvazaŭ turniĝis viandmuelilo. Haushoffer prenis la botelon kaj plenigis sian glaseton ĝis randoj.

— Je via sano, sinjoro Trubeckoj.

— Kaj je vi, sinjoro Ha…

— Ne, ne! Mi ne rilatas al tio. Je vi, — li eltrinkis unuglute. — Vi estas unua honesta laboranto de speciala servo, kiun mi renkontas en mia vivo, — li viŝis la anguletojn de la eklarmintaj okuloj per la eta fingro. — Ja venadas ĉi tien iuj — ripari drataron. Aŭ, anstataŭ la maljunulo, kiu alveturigas nutraĵojn, venas brava oficiro, kiu eĉ la veston de veturigisto ekvidis unuan fojon je kvin minutoj antaŭ tio, kiam venis al mi por maskobalo… «Via veturigisto ekmalsanis, sendis min»… Kaj mem, dum mi dismetas la pakaĵojn, rapide trarigardas la alojn. Ridinde kaj abomene. Kaj ofende. Por homo, kiu dum naŭ jaroj interrilatis kun gestapo, tiuj grimacoj de paradiza polico…

— Kio? — ne komprenis mi.

Li paŭzis, rigardante el sub la frunto.

— Pardonu. Mi kutimis konversacii kun mi mem. Uzante vortojn, konatajn nur al mi mem.

— Kial paradiza?

Li verŝis por si ankoraŭ. Mi faris gluton. Tenante la glaseton ĉe la vizaĝo mem, li diris:

— Certe, paradiza. Ja vi eĉ ne scias, ke vi vivas en paradizo. Vi havas proprajn malfacilaĵojn, proprajn malfeliĉojn, proprajn malsanojn, eĉ proprajn krimulojn — kaj vi eĉ ne imagas, ke ĉio ĉi estas… paradizo.

— Dume mi ne komprenas vin, sinjoro Haushoffer, — singarde diris mi.

— Certe. Sed tamen vi, ŝajne, atingis vian celon. La patro multajn fojojn avertis: se Ivano komencas ion fari, vere forgesinte pri danĝero — jen kiel vi prezentiĝis al mi — li ĉiam atingos sukceson. Ĉiam. Sed Hitler… — li ne findiris, kaj nur neglekte, eĉ malestime, svingis la manplaton en aero. Paŭzis. — Finfine, mi baldaŭ mortos, kaj infanojn mi ne havas. Kaj se tiu aĵo, — penseme aldonis li, — vere estas tiom danĝera… Pri ĝia sorto decidu vi. Mi jam ne kuraĝas.

Mi silentis. Mi simple ne havis, kion diri, mi ne komprenis lin, eĉ kiam komprenis ĉiujn vortojn. Kaj li subite rektiĝis en la fotelo kaj senpasie demandis:

— Ĉu vi amas vian landon?

Tiam rektiĝis mi.

— Mi estas rusa oficiro! — mi timas, mia voĉo estis tro akra. Kun malsana homo oni ne devas tiel paroli. Sed Haushoffer nur amare ekridis.

— Brave! — li glutis konjakon. — Jen tiajn oficiretojn Bela Kun[97] centope dronigis en Krimeo, vivajn…

En Krimeo? Rusajn?

Li evidente deliris.

— Ĉu al vi estus malagrable vidi vian patrujon en, mole dirante, malbela aspekto?

Mi detenis min. Diris:

— Certe, malagrable.

— Mi konsolu vin: ni ankaŭ estas ĝisorele en merdo. Sed ni havis pli da feliĉo: vi nin venkis. Kvankam, se vi nin venkus solaj, tio estus fino. Feliĉe, ekzistis ankaŭ aliancanoj… Tamen en la purgatorio ĉiuj estas egalaj.

— Mi vin ne komprenas, — mallaŭte rememorigis mi. Li rekonsciiĝis — kaj tuj glutis konjakon. Mi demetis duone malplenan glaseton. Li diris:

— Jes, per du vortoj ĉi tion ne eblas rakonti, — li paŭzis, kvazaŭ ion rememorante, kaj poste prononcis en la terura rusa: — Estas pli bone unu fojon vidi, ol sep fojojn aŭdi, — kaj, preninte la botelon ĉe gorĝeto, leviĝis.

La hundo, kuŝinta ĉe liaj piedoj, ekstaris. Klare klakis la ungegoj.

— Kuŝu, Himmler! — kriis la maljunulo. La hundo mallonge jelpetis, kaj poste obeeme kuŝiĝis. Kaj denove — nur ĝemis la vitroj pro vento, kaj de tempo al tempo hurlis ie, turmentante animon, fumtubo. La maljunulo mizere ridetis.

— Kompatinda hundo. Ĝi eĉ ne suspektas, kian aĉan nomon ĝi havas. Sed al mi estas agrable. Kvazaŭ mi finfine estras tiun vampiron, sed ne li min… Ni iru, Trubeckoj, — kaj li tuj ekiris reen al la ŝtuparo. Himmler nelaŭte bojetis, lastan fojon penante rememorigi pri si, sed la maljunulo eĉ ne turniĝis. — Ni iru! — ripetis li.

Laŭ la sama kaduka ŝtuparo ni malleviĝis sub la unuan etaĝon, en subteretaĝon. La maljunulo malŝlosis unu el pezaj pordoj, tuŝis ŝaltilon, kaj ĉeno de malhele-flavaj lampoj eklumis, forkondukante rigardon malproksimen, laŭ tuta longo de senfina, ŝtopita per kaduka meblaro koridoro. Foje necesis eĉ trapuŝiĝi, iri flanke, por ne kroĉiĝi al elstarantaj piedoj de fotelo, renversita sur trivitan sofon, aŭ al rusta ŝlosilo, senforte pendanta el serurtruo de kesto de grandega komodo, sub kiun, anstataŭ unu el piedoj, estis metitaj libroj de aĝo ne malpli ol cent kvindek jaroj… Ni iris ĝis fina muro. La maljunulo iomete staris senmove; ŝajne, li ankoraŭ hezitis. Poste li skuis la kapon — kaj mi subite komprenis, ke ĝuste nun li fine decidis lasi min viva.

— Ankaŭ mi scipovas esti nobla kaj honesta, — diris li. — Krome, mi opinias, ke ĝuste vin mi atendis dum ĉiuj ĉi jaroj.

вернуться

97

Bela Kun (1886–1938), hungara komunisto, partoprenis rusian civitanan militon.