Изменить стиль страницы

Mi eĉ per la dentoj ekknaris. «Mallaŭtete», «senhelpe» — kio do okazas! Kompatinda, kompatinda homo!

Kiel diris Iraklo? «Trovu ilin kaj mortigu». Jen, mi trovis.

— OMON, — malrapide ripetis mi nekonatan vorton.

— Kion signifas tiu vorto, mi ne scias, — tuj diris Kruus. Diablo pikis min je la flanko.

— Kaj kion signifas la sekvanta post ĝi, ĉu vi scias?

Kruus digne premis la lipojn.

— Pf! Ĉu mi ne estas rusiano, Aleksandro Lvoviĉ? — demandis li kun penema volga akcentado je «o».[40]

— Nu bone, bone, Voldemaro Olgerdoviĉ, pardonu. Ĉu vi estas certa, ke vi ĝuste aŭdis?

— Kislenko tre klare akcentas vokalon «o», pli forte, ol mi ĵus montris. Ne povas esti iaj duboj. Du «o» kaj akcento sur la lasta silabo.

— Eble, io en kriminala slango? Necesos konsulti krimfolkloristojn… Kvankam de kie teĥnikisto Kislenko scius?..

— Eble, tio estas nomo? — supozis siavice Kruus. — Tio estus tre sukcese… Kvankam… — samkiel mi, interrompis li sin, — tiuokaze kial poste staras pluralo: «kun bastonegoj»?

— Kion vi opinias pri fumpaŭzo, Voldemaro Olgerdoviĉ? — demandis mi.

— Volonte. Al mi tiu ĉambro jam iom… — li ne trovis vortojn, kaj eĉ ne penis fini la frazon, — eĉ sen tio ĉio estis komprenebla.

— Mi sidos ĉi tie, — diris Bolsoĥojev. En la ĉambro lokiĝis sep litoj, kaj ĉiuj ili estis liberaj, krom tiu, sur kiu suferis en sia nekomprenebla senkonscia stato Kislenko. La kolonelo, kunkroĉinte la fingrojn kaj ĝibetiĝinte, sidis sur apuda lito orfe kaj malgaje. — Eble li ankoraŭ ion diros.

Ni eliris en la koridoron. Ni iris preter kulpe rigardantaj kuracistoj — unu el ili tuj eniris en la pordon malantaŭ niaj dorsoj, por anstataŭi Kruus-on; iris preter ploranta edzino de Kislenko, iam, verŝajne, bela, sed jam forte dikiĝinta taĝikino — Kruus, tubforme kunpreminte la lipojn, negative balancetis la kapon responde al ŝia senespera rigardo.

La narkologia helpejo estis kaŝita profunde de malgranda, sed densa kaj pompa ĝardeneto, kaj rufa lumo de stratlanternoj ĉi tien ne penetris. Ni deiris malantaŭ angulon, por ne frapu la okulojn lumo de forta lampo super la enirejo, kaj eksidis sur benketon en mallumo, sub grandegaj steloj, tralumantaj de la velura ĉielo tra truoj en arabeskaj linioj de platanoj.

La manoj de Kruus tremis, mi donis al li fajron. Ekflagris oranĝkoloraj fajretoj.

Estis silento.

— Ĉu hipnota programado? — demandis mi.

— Mi komprenas, — nehaste ekparolis Kruus, — ke vin, kiel nefakulon, ĉio pensigas pri tio. Vere, ni konas kelkajn okazojn, kiam krimuloj, por fari iujn agojn per aliulaj manoj, per manoj de hazardaj homoj, kiujn eĉ ne eblas suspekti, uzis tiun teruran trukon, — li nervoze enspiris la fumon, kaj tiu movo montris klaran kontraston al afektita trankvileco de la parolo. — Kiel tio okazas? Unue homon oni akcelite sugestias, kutime anticipe enmetinte en la organismon drogojn, plifaciligantajn tiun operacion. Kun manĝaĵo, trinkaĵo, aŭ — per aerosolo… Ekzemple, heksametildekstraliserginbromidojn, aŭ ion similan, ne gravas. Gravas tio, ke iliajn spurojn eblas detekti en la organismo eĉ post du aŭ tri semajnoj post la enmeto — sed mi ilin ne trovas. Kaj nur antaŭ semajno neniu — tion vi mem al mi diris — sciis, ke la grandprinco ekveturos al Peterburgo. Plu. Pri la ricevita sugestio la homo ne memoras kaj vivas senzorge. Sed en certa momento, sub influo de iu anticipe enkondukita en la programon prajmo — koda vorto, poŝtkarto kun certa bildo, apero de homo kun certa aspekto, finfine, post specifa batado de horloĝo, estis tia okazo — por kelka tempa intervalo la homo iĝas roboto kaj faras vicon de kelkaj, strikte difinitaj agoj. Lia kapablo varii ilin depende de konkreta situacio estas minimuma.

— Ĉu vi volas diri, ke por tio, ke Kislenko konstruu oksigenan minon, ĝuste tiun tipon de mino devus enmeti en lian konscion la krimulo?

— Tute prave, — kapjesis Kruus.

— Do, la krimulo devis anticipe scii, ke antaŭ la forflugo de «Carido» Kislenko ricevos en la staplo la oksigenon?

— Sendispute.

— Sed la decido pri lanĉo de la pilotata sondilo «Ozono» okazis kelkajn tagojn antaŭ ol iĝis sciate pri la forflugo de «Carido».

— Jen, vidu, denove malkonformo. Sed la plej grava sekvos. Plenuminte la programon — transdoninte, ekzemple, pakaĵon al iu, aŭ instalinte minon — jes, minon, okazis precedencoj — la «peono» nenion memoras pri siaj agoj kaj plu vivas senzorge. Kaj eĉ se oni lin pridemandas, li negas ĉion kun maksimuma natureco. Mi neniam eĉ aŭdis, ke la programo estis konstruita alie, por krimuloj tio estas la plej alloga varianto. Post malblokado de memoro, se ĝi estas sukcesa — ĉe mi ĝi kutime estas sukcesa, — modeste enŝovis Kruus, — la «peono» rememoras pri tio, kion li faris en senkonscia stato kaj eĉ foje rememoras la sugestian operacion mem. Kvankam tio okazas malpli ofte, ja tie staras la plej fortaj blokoj… Kaj en ĉi tiu okazo, mi petas rimarki, ĉio estas mala. Kislenko preskaŭ tagnokton antaŭ la krimo aspektas, kvazaŭ li rekonsciiĝis en nekonata mondo. Sed aspektas li tute inteligente, nur perpleksite — sed «peono» aspektas, male, stultete, aŭtomatece, sed pri nenio miras. Poste Kislenko rapide adaptiĝas, lia tuta memoro estas je lia dispono, kaj li kondutas ne nur inteligente, sed, pardonu, inĝenie — el evidente hazarde trovitaj materialoj produktas eksplodan aparaton.

— Eble, tamen, Sapgir, aŭ iu el superaj estroj de la administracio de la aerodromo? — tute perdante firmaĵon sub la piedoj, senhelpe supozis mi. — Ili ja sciis pri la planata flugo de «Ozono»…

Sed ne pri baldaŭa flugo de «Carido», — tuj interrompis mi min mem. Pri tio neniu sciis. La grandprinco decidis flugi subite — komprenis, ke povas permesi al si du tagojn.

— Plue, — ne aŭdante min, prelegis Kruus. — Farinte la agon, li, anstataŭ forgesi ĝin kaj iĝi normala, iĝas eĉ pli malnormala. Fakte, li estas en ŝoko kaj, plej probable, ĝuste pro la farito. Kiam mi penas malbloki lian memoron, anstataŭ rememori sin krimanta, li, juĝante laŭ lia sovaĝa krio «Mi ne volas! Li estas viva!», iĝas antaŭa, kutima si, bona kaj kompatema homo, kiu nun ne plu povas vivi kun tia pezo sur la konscienco. Kiam mi lasas lin, li daŭras lukti kontraŭ nekompreneble kiu, troviĝante en iu iluzia mondo. Kio estas tiu mondo, laŭ kelkaj fragmentaj frazoj ne eblas diri, sed mi kredigas vin, ke en la korpo de Kislenko ekloĝis nun iu alia. Kaj kontraŭ antaŭa Kislenko li luktas ĝismorte.

— Skizofrenio… — balbutis mi. Kruus kuntiris la ŝultrojn. — Kaj la legitimiloj? — rememoris mi. — Kial li bruligis la legitimilojn?

— Kion mi povas diri? — denove kuntiris la ŝultrojn la psiĥologo. — Necesas transporti lin al Peterburgo — tie, kun tuta aparataro, ni provos kompreni. Kaj necesas hasti. Li laŭlitere forbrulas antaŭ niaj okuloj.

El la silento aŭdiĝis rapide proksimiĝanta bruo de aŭto. Hastema, malsupra lumo de aŭtolanternoj lekis delikatan haŭton de arboj — verdetaj dum tago trunkoj elsaltis el la mallumo kiel morte-blankaj fantomoj kaj ree kaŝiĝis. Deĵetinte la cigaredstumpon, mi ekstaris por rigardi, kiu alveturis.

Ĝuste kiel mi atendis, tio estis Grigoroviĉ. Forveturante de la aerodromo ĉi tien, mi sendis lin konversacii pri Kislenko kun prioro de ĉi-tiea stelo de komunistoj. La konversacio donis neniajn rezultojn. Bonega homo, honesta, skrupule digna, ĉiam strebanta helpi kaj defendi. Ne kapablas ofendi eĉ muŝon. Post la morto de Altanses Erkinbekova li estis unu el kandidatoj al Tjuratama prioro. Apenaŭ ne elektiĝis.

— Jes, — diris mi kun malfacila suspiro, — ĉi tie por ni ne plu estas aferoj. Certe, ni esploru la version pri la estro, sed… Doktoro, ĉu transportado ne malutilos al nia suferanto?

Kruus longe serĉis sian tukon. Finfine trovis. Viŝis la lipojn. Poste la frunton.

— Mi absolute ne scias, — poste respondis li.

вернуться

40

Laŭ la norma rusa prononco senakcenta «o» proksimiĝas al «a», sed en kelkaj dialektoj (inklude kelkajn volgajn) tio ne okazas kaj «o» klare diferencas disde «a».